Estas vintro nun en Novjorko. Pluvas… Hieraŭ neĝis kaj hodiaŭ pluvas. Bona vetero por legi libron… Espereble la suno brilos morgaŭ, ĉar tiam mi biciklos kun amiko. Fakte al mi pli plaĉas somero ol vintro.
Dum somero ofte estas varma vetero ĉi tie. Mi tre ŝatas, kiam la suno brilas! Kiam estas ĉirkaŭ dudek kvin (25) gradoj celsiaj (77 farenhejtaj) estas perfekte, laŭ mi. Por mi estas tro varme, kiam estas sune kaj super tridek (30) gradoj celsiaj (86 farenhejtaj).
Post somero estas agrable, kiam aŭtuno venas kun freŝa aero kaj iom da pluvo. Kaj post vintro estas agrable, kiam printempo venas kun pli varma vetero.
Kontrastoj bonas…
Suno venu!