Ana: – Mark, kion vi faros post la meza lernejo?
Mark: – Tio estas tre bona demando!
Ana: – Do, vi ne scias, ĉu?
Mark: – Mi scias, kion mi ŝatus fari.
Ana: – Kion vi ŝatus fari?
Mark: – Mi ŝatus labori kiel ĵurnalisto.
Ana: – Ĉu vi volas fariĝi ĵurnalisto?
Mark: – Jes, ĝuste. Espereble mi fariĝos ĵurnalisto post la somero.
Ana: – Sed vi ne havas edukon kiel ĵurnalisto!
Mark: – Eduko ne plej gravas. Pli gravas personaj kontaktoj.
Ana: – Ĉu vi havas tion?
Mark: – Kion?
Ana: – Personajn kontaktojn ĉe iu ĵurnalo, kompreneble.
Mark: – Jes. Aŭ pli ĝuste, mia patro havas tion.
Ana: – Bonŝanca vi estas.
Mark: – Ni vidos. Kio pri vi?
Ana: – Kio pri mi?
Mark: – Kiuj estas viaj planoj post la somero?
Ana: – Ne demandu, mi petas.
Mark: – Mi divenas, ke vi ŝatus vojaĝi ien.
Ana: – Tute prave. Dum la somero mi vojaĝos al Ĉinio.
Mark: – Bonege!
Ana: – Jes, mi sentas min tre bonŝanca. Mia riĉa onklo pagos la vojaĝon.
Mark: – Ĉu vi iros sola?
Ana: – Ne, mi iros kun mia Esperanto-amiko el Bostono.
Mark: – Kaj post la somero vi studos, ĉu?
Ana: – Jes, tio estas mia plano, sed mi tute ne scias kion studi…