Ana Pana – 14 – Studoj

Mi nun estas en la lasta jaro, antaŭ ol mi povos studi ĉe universitato. Estas iom malfacile scii, kion mi ŝatus studi tie… Eĉ malpli facile scii, kio mi ŝatus fariĝi! Ĉu programisto, ĉu instruisto, ĉu ĵurnalisto, ĉu flegisto? Eble mi ŝatus fariĝi kuracisto, se mi sukcesos eniri tiun universitaton. Momente miaj notoj ne estas sufiĉe bonaj, sed mi provas studi tre diligente nun. Mi ankaŭ pripensas fari paŭzon en la studoj dum iom da tempo. Estus tre interese povi vojaĝi en fremdaj landoj kaj renkonti novajn kulturojn! Sed tio kostus multe da mono kaj mi ne scias, kiel akiri tiun monon… Ankaŭ studi en universitato kostas multe da mono ĉi tie, sed miaj gepatroj pretas pagi por tio. Trovi iun laboron estas tre malfacile, do mi plej verŝajne studos ion post la somero… Sed kion?

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 52 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注