Ana Pana – 15 – Malsataj

Ana: – Ĉu vi estas malsata?
Mark: – Jes, iom. Sed mi estas ĉefe soifa.
Ana: – Ĉu ni iru al picejo?
Mark: – Mi preferus kafejon.
Ana: – Sed mi estas tre picema.
Mark: – Bone, ni iru al picejo. Ankaŭ tie ja eblas trinki kafon.
Ana: – Ĝuste.

Mark: – Odoras tre bone en tiu ĉi picejo.
Ana: – Mi konsentas. Ĉi tie la picoj estas kaj bongustegaj
kaj malmultekostaj.
Mark: – Sonas ege bone.
Ana: – Ĉu ankaŭ vi malsatas nun?
Mark: – Jes, fakte. Ankaŭ mi mendos picon.
Ana: – Mi pensas, ke mi volas la picon kun kvar fromaĝoj ĉi-foje.
Mark: – Kiel kutime. Vi ĉiam mendas ĝin.
Ana: – Ne ĉiam. Iufoje mi preferas pli simplan picon.
Mark: – Bone, sed preskaŭ ĉiam.
Ana: – Kaj vi preskaŭ ĉiam manĝas picon Havajo, kiam vi havas ŝancon.
Mark: – Jes, ĉar ĝi estas la plej bongusta!
Ana: – Nu, ĉiuj havas sian guston.

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 46 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注