Ana Pana – 16 – Humoro

Kiam mi estas tre kolera, mi krias. Kiam mi estas tre laca, mi ofte estas iom malgaja. Kiam mi estas gaja, mi multe ridas. Kiam mi ĝojas, mi preskaŭ tutan tempon ridetas. Kiam mi malsanas, mi preferas ripozi kaj dormi. Mia humoro rapide ŝanĝiĝas. En unu momento mi povas esti bonhumora, tuj poste kolerega pro iu kialo. Kelkfoje mi decidas esti tre afabla kaj helpema al ĉiuj, sed tio kutime ne funkcias dum longa tempo. Bedaŭrinde mi tro facile koleriĝas. Speciale miaj gefratetoj ofte kolerigas min. Mi ŝatus esti malpli kolera kaj pli kontenta kaj dankema persono.

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 48 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注