Mark: – Ana, saluton! Mi ne vidis vin dum longa tempo. Kia estis via vojaĝo?
Ana: – Saluton, Mark! La vojaĝo estis bonega. Multon interesan mi spertis en Ĉinio.
Mark: – Mi imagas. Estus interese aŭdi pli pri tio.
Ana: – Bone, mi volonte rakontos al vi iam kaj ankaŭ montros fotojn, se vi volas.
Mark: – Kial ne nun? Ni povus iri al kafejo kaj tie sidi kaj paroli.
Ana: – Mi volonte farus tion. Eble morgaŭ. Sed nun mi devas hasti hejmen.
Mark: – Kial?
Ana: – Ĉar mi promesis helpi al miaj gefratoj pri iliaj hejmtaskoj hodiaŭ.
Mark: – Mi komprenas. Eble mi povus kuniri kaj helpi vin pri tiu laboro, ĉu?
Ana: – Bona ideo! Se vi vere volas tion. Miaj karaj gefratoj povas esti sufiĉe lacigaj.
Mark: – Mi pensas, ke mi eltenos tion. Survoje vi povos iom rakonti pri via vojaĝo.
Ana: – Jes kaj mi ŝatus aŭdi, kion vi faris, kiam mi estis for.
Mark: – Tion mi rapide povos rakonti al vi, ĉar ne multe okazis.
Ana: – Jen taŭga buso por ni. Hastu!
Mark: – Mi venas!