Ana Pana – 21 – Ĉu ankaŭ vi?

Ana: – Ĉu ankaŭ vi ŝatus lerni Esperanton?
Mark: – Mi ne scias. Mi jam scipovas paroli en tri lingvoj.
Ana: – Ĉu vi ne ŝatus scipovi paroli en kvar lingvoj?
Mark: – Jes, sed mi ne havas multe da tempo nun.
Ana: – Tempo por kio?
Mark: – Por lerni novan lingvon. Oni ja bezonas multe da
tempo por lerni novan lingvon.
Ana: – Prave, sed la bazon de Esperanto vi povus sufiĉe
rapide lerni.
Mark: – Ĉu?
Ana: – Jes, dank’ al la strukturo de Esperanto eblas relative
rapide eniri tiun lingvon.
Mark: – Tion mi ne sciis. Sed kiel poste uzi la lingvon?
Ana: – Unue per Interreto. Facile vi trovos
leter-amikojn el diversaj landoj.
Mark: – Tio eblas ankaŭ per ekzemple la angla.
Ana: – Jes, certe, sed estas pli amuze per Esperanto, laŭ mi.
Mark: – Pli amuze, ĉu?
Ana: – Ĝuste kaj ankaŭ pli juste.
Mark: – Kion vi celas?
Ana: – Ke ĉiuj havas similan ŝancon lerni la lingvon, sendepende de gepatraj lingvoj.
Mark: – Mi komprenas. Tiel neniu popolo havas grandan avantaĝon super aliaj popoloj.
Ana: – Do, kion vi pensas?
Mark: – Bone, mi provos.
Ana: – Bonege! Poste ni povus kune vojaĝi en multaj landoj kaj ekkoni novan mondon…
Mark: – Sonas bone. Sed mi havas unu kondiĉon.
Ana: – Kiun?
Mark: – Ke vi estos mia privata Esperanto-instruisto.
Ana: – Volonte! Mia plezuro!
Mark: – Dankon!

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 75 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注