Jen Nia Mondo 1 Leciono 4

 

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 4

Telefoni


P. Jen la numero… ok du kvar… kvin tri ses naŭ. [ Waits. ] Saluton! Mi petas, ĉu mi povas paroli al Helena? — Ne, ne al baleno, al Helena. Kiu vi estas? La bestoĝardeno? Ho, pardonu, tio estas la malĝusta numero; sendube mi eraris. [Hangs up. To himself.] Jes, ok du kvar… kvin tri ses naŭ; eble mi diskis kvin tri sep naŭ. Ok du kvar… kvin tri ses naŭ. Nun la numero estas okupita. Jen, denove… ok du kvar… kvin tri ses naŭ… Saluton! Cu mi povas paroli al Helena? — Kial ne? Mi bedaŭras, sed ne nece- sas esti malĝentila… Kaj al vi, kamarado! — Mil diabloj, tio ne helpas! Eble la telefonisto povas helpi… do, cent: unu nul nul… Mi deziras paroli al mia amikino, la numero estas ok du kvar… kvin tri ses naŭ… Jes, sed la bestoĝar- deno dufoje respondis. — Dankon… [ Waits. Doorbell rings ] Pardonu, telefonisto, iu sonorigas ĉe la pordo. [Pause. Door opens ] Helena! Vi estas ĉi tie!
H. Evidente. Saluton, Petro.
P. Saluton, Helena. Mi tre ĝojas, ke vi venis, car mi provas telefoni al vi. Momenton! Ha! telefonisto, dankon, dankon. Cio estas nun en ordo. [ Hangs up ] Helena, mi volis paroli al vi.
P. Nu, jen mi estas!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 980 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注