Jen Nia Mondo 2 Leciono 16

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 16

Vojaĝado


H. Petrol Ni devas nun decidi pri ferio.
P. Sed estas iom true, kara, ĉu ne?
H. Tute ne. Se ni intencas ferii, necesas organizi la ferion. Vi devas informiĝi: necesas informiĝi pri la vojaĝo, informiĝi pri hotelo, informiĝi pri prezoj.
P. Kaj ne nur informiĝi: necesas ankaŭ aĉeti la bitetojn kaj mendi la hotelon.
H. Tamen ne necesas mendi pasporton.
P. Ne, ĉar ni jam vojaĝis eksterlanden. Pasportojn ni jam havas. Sed Helena, pensu pri la kosto!
Ni penas ŝpari monon, ĉu ne?
H. Jes, ni penas ŝpari.
P. Kaj ni ne volas prunti monon de la banko.
H. Ne, ni ne volas prunti. Sed ni bezonos ferion.
En la somero ni ambaŭ bezonos ferion. Ni devas nun plani malmultekostan veturadon. Sed mi ne ŝatas inkluzivajn feriojn, kun miloj da aliaj. Se nur ni havus aŭton
P. Nu, lui aŭton estus terure multekoste – kaj ne forgesu la problemon pri fremdaj trafikreguloj.
Do ni ne veturu per aŭto. Prefere ni veturu per aviadilo aŭ per trajno.
H. Domaĝe, ke ni ne plu havas aŭton … Sed Petro, ni ankoraŭ ne decidis, kien iri.
P. Ĉu vi scias, kion mi volus fari? Mi volus liberiĝi de ĉio. Mi volus perdi mian identecon kaj vagi trans la landlimojn, tute sen valizoj, libere kiel birdo — veturi tra la tuta mondo.
H. Ho jes, iri tra la tuta mondo, kvazaŭ vagabondol Vi tute ne povus vivi, vi simple perdiĝusl Ni havos nur du semajnojn, kara. Revenu al la tero!
P. Serioze, Helena, mi proponas, ke ni iru per trajno al la haveno. De tie ni transiru per ŝipo la mar- kolon. Poste ni veturu denovej>er trajno al iu urbeto, kie ni povos tendumi. Ĉu ne bona ideo?
H. Ne forgesu rezervi sidlokojn en la vagonaro.
P. Ĉu vi konsentas ferii en tendo, anstatau en hotelo?
H. Kial ne? Kaj se la tendumejo troviĝos ĉe la marbordo, mi estos tute feliĉa.
P. Se ne pluvos.
H. Se nur ni havus aŭton …

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 1,188 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注