Eŭropa himno 欧盟会歌《欢乐颂》

Eŭropa himno estas la himno de la Eŭropa Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo. Ĝia melodio estas el la fina movimento de la 9-a simfonio (Ludwig van Beethoven aŭ mise kiel Betoveno), kiu estas inspirita de la teksto An die Freude ((Odo) al ĝojo) verkita en la germana lingvo de Friedrich Schiller.

En 1972 la Konsilio de Eŭropo akceptis la muzikon de Betoveno kiel himnon, kaj en 1985 la ŝtatestroj de la Eŭropa Komunumo akceptis ĝin ankaŭ kiel ties himnon. Per la transformiĝo de Eŭropa Komunumo al Eŭropa Unio (EU) ĝi fariĝis la himno de EU. Ĝi ne intencas anstataŭi la himnojn de la membroŝtatoj, sed esprimi iliajn komunajn valorojn, precipe liberecon, pacon kaj solidarecon, kaj la principon de unueco en diverseco.

Por eviti lingvajn problemojn, oni rezignis pri teksto, pro tio ĝi ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin. Tamen ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio kaj foje oni uzas la germanan tekston de Schiller, foje ĝiajn nacilingvajn tradukojn, foje tute aliajn tekstojn, kaj aperis ankaŭ propono de komuna teksto en la latina lingvo.

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas tekston en Esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de eŭropa federaciismo. En la retpaĝaro de EEU troviĝas tradukoj de tiu teksto al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Kadre de la nove lanĉita eŭropa civitana iniciato, la 1-an de aprilo 2012 EEU submetis al la Eŭropa Komisiono proponon ke “EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

Teksto en Esperanto proponata de EEU

Eŭropa Himno
muziko de Ludwig van Beethoven
Esperanta teksto de Umberto Broccatelli

1-a strofo
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur;
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’;
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.
2-a strofo (ne estas parto de la proponata civitana iniciato)
De l’ Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol’,
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord’,
tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj’:
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’.

el https://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_himno

欢乐颂》是欧洲联盟和欧洲委员会的会歌,它是欧洲的一个象征。共同称为《欧洲之歌》,以1823年由贝多芬作曲的第九号交响曲的第四乐章为基础,并作为两组织的正式场合演奏用。

因欧洲联盟使用了许多不同的语言,盟歌遂为无歌词的器乐合奏,搭配弗里德里希·席勒德语诗歌的演奏则为非官方版本。

摘自 维基百科

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 275 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *