第十四课
DEK KVARA LECIONO
PARTO A
LA MANĜADO
La manĝo ludas gravan rolon en nia vivo. Kvankam ni ne vivas por manĝi, tamen sen manĝo ni ne povas vivi kaj labori.
Ĉiu homo scias manĝi: enmeti la manĝaĵon en la buŝon, ĝin gustumi, bone maĉi kaj poste engluti. La maĉitaĵo miksiĝas kun la salivo kaj iras tra la gorĝo en la stomakon kaj en la intestojn por digestiĝo.
Ni manĝas, kion produktas la plantoj. La plantoj ne nur donas al ni grenojn, legomojn, fruktojn ktp, sed ankaŭ liveras viandon, lakton, buteron kaj ovojn, kiuj venas de bestoj ilin manĝantaj.
Kutime oni manĝas tri fojojn dum ĉiu tago, nome oni matenmanĝas en la mateno, tagmanĝas ĉe la tagmezo kaj vespermanĝas en la vespero. En iuj landoj oni manĝas abunde ĉe la tagmezo kaj modere en la vespero; en aliaj landoj, kontraŭe, oni modere tagmanĝas kaj abunde vespermanĝas. Kiun el tiuj du kutimoj vi preferas?
En la pratempo la necivilizitaj homoj manĝis nur krudajn manĝaĵojn. Nun preskaŭ ĉiu popolo havas sian propran kuirarton. Estas vaste konate, ke la ĉina kuirarto estas unu el la tri ĉefaj kuirartoj en la mondo. La du aliaj estas la franca kaj la hungara.
La kuiristoj kuiras la manĝajojn diversmaniere: ekz. ili bakas en forno, rostas antaŭ aŭ super la fajro, fritas en bolanta oleo aŭ graso. Por prepari la manĝajojn ili uzas potojn, kaserolojn ktp, kiuj estas kuiriloj. La kuiritaj manĝaĵoj estas entenataj en pladoj, teleroj, supujoj kaj aliaj vazoj. Por manĝi oni bezonas uzi manĝilojn. La eŭropanoj kutime uzas kuleron, tranĉilon kaj forketon, dum la ĉinoj, japanoj kaj aliaj orientaziaj popoloj uzas “kuajziojn” (manĝbastonetojn) kaj “ŭanojn” (ĉinajn manĝovazojn).
Por vivteni nin ni bezonas ankaŭ trinki. Ni trinkas akvon, teon aŭ kafon. Oni trinkas ankaŭ brandon, vinon aŭ aliajn alkoholajn trinkaĵojn. La glaso kaj taso estas trinkvazoj, kaj la kruĉo kaj botelo estas vazoj por enteni trinkaĵon. Tiu, kiu kutime drinkas, t.e. plezuriĝi en la trinkado de la alkoholaĵoj, estas drinkulo. Drinkado estas abomeninda kaj ofte estas la kaŭzo de iuj malfeliĉoj familiaj kaj eĉ sociaj.
En la ĉiutaga vivo oni devas ellerni de sia patrino la mastrumadon kaj kuiradon: kiel oni manĝpretigas rizon kaj knedas paston, kiel oni bakas panon kaj kukon, kiel oni preparas diversajn supojn kaj pladojn, kiel oni rostas viandon kaj fritas terpomojn, ovojn, fiŝojn k.t.p.
Sed en la socia vivo tiom da scioj ne sufiĉas. Oni devas koni ankaŭ la regulojn de festenado: kiel meti la tablon? kiel servi la diversajn pladojn kaj kiel regali la gastojn.
Dum kuirado ni devas aldoni salon, saŭcon, vinagron, sukeron, ajlon, pipron kaj aliajn spicojn al la manĝaĵoj, por fari ilin bongustaj. La salo faras manĝaĵon sala, la vinagro faras acida, la sukero faras dolĉa kaj la pipro faras akragusta.
Proverbo diras: pri gustoj oni disputi ne devas, ĉar ĉiu havas sian propran guston kaj pro tio neniu manĝaĵo povas plaĉi al ĉiu. Jen kial oni diras, ke la kuirado estas arto malfacila, vera.
Gastante oni manĝu multe kaj bonapetite la bongustajn manĝajojn, per kiuj la gastiganto lin regalas. Tio esta la plej granda laŭdo por la kuiristino kaj tiam ŝi meritas toston de la gastoj.
PARTO B
BIFSTEKO KUN FUNGOJ
Iu angla komercisto, kies nomo estas Johano Bull, vojaĝis en Hispanujo. Sed ĉar li ne sciis la hispanan lingvon, li ne povis paroli kun la hispanoj, kaj tial li ofte havis malagrablaĵojn.
En iu urbeto li eniris en restoracion kaj mendis sian plej ŝatatan pladon—bifstekon kun fungoj. Sed la kelnero ne komprenis lin. Ju pli li klarigis, des pli la kelnero lin rigardaĉis. Fine li ekhavis bonan ideon: li prenis paperon kaj krajonon, desegnis sur la papero belan bovon kaj fungon, kaj triumfe transdonis ĝin al la kelnero. La kelnero rigardis la desegnaĵon, tuj komprenis la deziron de la anglo kaj forirs por ĝin plenumi.
La anglo kontente sidis ĉe la tablo kaj atendis, atendadis, sed la kelnero ne revenis. Lia stomako grumblis kaj li estis kolera kaj malfeliĉa. Finfine venis la kelnero, ŝvitante kaj peze spirante, kaj kun triumfa rideto sur la vizaĝo li transdonis al la anglo——ho ve —bileton por bovbatalo kaj grandan pluvombrelon.
La anglo rigardis malfeliĉe la bileton kaj la pluvombrelon, ekkomprenis la grandan varolon de la internacia lingvo, kaj kiam li revenis hejmen, li tuj aĉetis al si Esperantan lernolibron.
KIAL DO?
Petro kaj Maria ricevis de sia patro po kvin pomojn kaj ĉiu el ili decidis manĝi po unu ĉiutage.
Petro elektis ĉiam la plej belan el siaj pomoj kaj ĝin manĝis.
Maria elektis ĉiam la plej malbelan el siaj kaj ĝin manĝis.
Tiamaniere ili manĝadis la pomojn. Kaj kia estas la rezulto?
Petro ĉiam manĝis nur bonan pomon, dum Maria nur malbonan.
Kial do? Pensu nur!
PROVERBOJ
Proverbo estas ies spirito kaj ĉies saĝo.
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
Al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpas.
Sata malsatan ne povas kompreni.
Por la malsanulo forto, por kokido la morto.
Scio similas al fontakvo sub sablo, ju pli profunde vi fosas, des pli klara ĝi estas.
Akiro kaj perdo rajdas duope.
NOVAJ VORTOJ
gustumi(gust-umi) (tr.) 尝味
gluti(tr.) 咽,吞
en~i(tr.) 咽下,吞进
miksi(tr.) 使混合,搀和
salivo唾液
produkti(tr.) 生产,出产
liveri(tr.) 供给,提供
butero奶油
abunda大量的,丰盛的,丰足的
modera有节制的,适应的
civilizi(tr.) 使开化,使文明
~ita开化的,文明的
ne~ita未开化的
kruda生的,未加工的,粗制的,粗暴的
baki(tr.) 烘,焙
rosti(tr.) 烤,炙
friti(tr.) 油炸,油煎
boli(ntr.) 沸腾,(水)开
oleo油
poto炖锅,沙锅,罐,壶
kaserolo有柄平底锅
telero盆,碟,盘
vazo器皿,壶,罐,瓶,盆,缸,坛
kulero汤匙
forko叉
~eto叉(西餐用具)
bastono棒,棍
manĝ~eto筷子
vivteni(viv-teni) 维持…生命,养活
vino葡萄酒
alkoholo酒精
~aĵo含酒精的饮料,酒
taso(低矮的)杯子
kruĉo壶
botelo瓶
drinki(ntr.) 饮酒作乐,酗酒
~ulo酒徒
abomeni(tr.) 厌恶,憎恨
~inda讨厌的
mastrumi(mastr-umi) 做家务,管理家务
rizo稻米
knedi(tr.) 和面,揉面
pasto面团
kuko饼糕
terpomo(ter-pomo) 土豆
regali(tr.) 请吃饭,款待
saŭco调味汁,酱油
vinagro醋
ajlo大蒜
pipro胡椒
acida酸的
tosto祝酒,干杯
bifsteko牛排
fungo菌,蘑菇
mendi(tr.) 订购,定做
kelnero侍者,(饭店等)服务员
ju(adv.) (与des连用)愈,越
desegni(tr.) 画(图画),画(素描)
~aĵo图画,素描
bovo牛
triumfo凯旋,胜利,巨大成功
~a凯旋的,胜利的,得意的
~e凯旋地,胜利地,得意地
plenumi(plen-umi) (tr.) 执行,履行,完成
grumbli(ntr.) 鸣不平,出怨言
ŝviti(ntr.) 出汗,流汗
ve(int.) 唉!(表悲哀,苦痛,丧气等)
ombrelo伞
pluv~o雨伞
po(prep.) (表示每份的数量)
ies(pron.) 某人的
spirito精神
ĉies(pron.) 每人的,人人的
ties(pron.) 那人的,那些人的,那个人的,那些东西的
koko鸡
~ido小鸡
simila相似的
~i(tr.) 与…相似
fonto泉,泉水
sablo沙
akiri(tr.) 获得
rajdi(ntr.) 骑
-op(suf.) (表示集合数)
KLARIGOJ
A
- La plantoj ne nur donas al ni grenojn, legomojn, fruktojn ktp, sed ankaŭ liveras viandon, lakton, buteron kaj ovojn, kiuj venas de bestoj ilin manĝantaj. 植物不但给我们以粮食、蔬菜、水果等,而且还给我们提供肉、奶、黄油和蛋,这些东西是从吃粮食、蔬菜、水果等的动物身上来的。
1)请注意“ne nur… sed ankaŭ…”在句中的位置(请参阅第十三课课文补充注释B.8)
2)… ilin manĝantaj. = …, kiuj ilin manĝas. (ilin = grenojn, legomojn, fruktojn ktp.)
- Estas vaste konate, ke la ĉina kuirarto estas unu el la tri ĉefaj kuirartoj en la mondo.众所周知中国的烹饪艺术是世界上三大烹饪艺术之一。
如果句子的主语是由从句担任的,则表语需用副词形式表示。再如:
Estas vere, ke li malsanas. 他病了,这是真的。
- La eŭropanoj kutime uzas kuleron, tranĉilon, forketon, dum la ĉinoj, japanoj kaj aliaj orientaziaj popoloj uzas “kŭajziojn” (malĝbastonetojn) kaj “ŭanojn” (ĉinajn manĝovazojn). 欧洲人习惯上使用汤匙、刀子、叉子,而中国人、日本人和其他一些东亚民族使用“筷子”和“碗”。
1)句中的连词dum表示两种相反情况的对照。
2)“kŭajzio”和“ŭano”是“筷子”和“碗”这两个汉语词的世界语译音。括号中的manĝbastoneto和ĉina manĝovazo是它们的译意。
- 一般来说,trinki(喝)与manĝi(吃)在词义上的区别是明显的。但由于汉世两种语言的使用习惯不同,中国人常说的“喝汤”译成世界语应该是“manĝi supon”而不是“trinki supon”,因为trinki只能用于纯液体、流质。一般来说,汤里都是有东西的,所以“喝汤”中的“喝”应该用动词manĝi表达。课本第三课课文A中有两句话可供参考:
La supo havas aparte bonan guston. Ni manĝas kun apetito. 汤的味道特别好,我们吃得很香。
- Tiu, kiu kutime drinkas, t.e. plezuriĝi en la trinkado de alkoholaĵoj, estas drinkulo. 经常酗酒,即经常饮酒作乐的人是酒鬼。(plezuriĝi的意思是“感到愉快”。)
动词trinki与drinki的区别如下:
trinki是及物动词,意思是“喝”、“饮”,既可用于非酒精饮料,也可用于酒精饮料:
Mi trinkas teon anstataŭ kafo. 我喝茶而不喝咖啡。
La gastoj trinkis po glaseton da vino. 宾客们每人喝了一小杯葡萄酒。
drinki在这里用作不及物动词,意思是“饮酒作乐”、“酗酒”,即“plezuriĝi en la trinkado de alkoholaĵoj”(这是《世界语插图大词典》(PIV)对这个词所下的定义)。例如:
Li drinkis tutajn tagojn. 他整天饮酒作乐。
顺便说一下,世界语的drinki与英语的drink同形不完全同义。具体地说,英语的drink实际上相当于世界语的trinki,请注意区别。
- meti la tablon(饭前)摆上餐具;servi la pladojn上菜
- Dum kuirado ni devas aldoni salon, saŭcon, vinagron, sukeron, ajlon, pipron kaj aliajn spicojn al la manĝaĵoj, por fari ilin bongustaj. 为了使菜肴味美,我们在烹饪时要给菜加盐、调味汁、醋、糖、大蒜、胡椒和其他调味品。
fari可作“使…成为”、“使…变为”讲。例如:
Lia patro faris lin kuracisto. 他父亲把他培养成医生。
Ili faris lin ridindaĵo. 他们使他成为笑料。
Tio faros nian lingvon pli malfacila. 这会使我们的语言更难。
Ne faru la veston tro malvasta. Mi portos ĝin dum la vintro. 别把这件衣服做得太紧。我要在冬天穿。
Ne faru el muŝo elefanton. 别把苍蝇说成大象。(谚语。意为:不要夸大其词。)
fari iun generalo委任某人作将军
fari iun ĝoja 使某人高兴
- La salo faras manĝaĵon sala, la vinagro faras acide, la sukero faras dolĉa kaj la pipro faras akragusta. 盐使食物咸,醋使食物酸,糖使食物甜,胡椒使食物辣。
第二、第三、第四分句中的faras的后面都省略了manĝaĵon。
akragusta辣(味)的
- Jen kial oni diras, ke la kuirado estas arto malfacila, vera. 这就是为什么说烹饪是一种艰难的、真正的艺术的原因。
“jen”在kial, kio等词前作“这就是…”讲。例如:
Jen kion mi faros. 这就是我要做的事。
Jen kiel vi agis kun mi! 这就是你对我的态度!
Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. 这就是我去年冬天没有见到他的原因。
B
- La anglo rigardis malfeliĉe la bileton kaj la pluvombrelon, ekkomprenis la grandan valoron de la internacia lingvo. 那英国人沮丧地看着入场券和雨伞,明白了国际语的重大价值。
ekkompreni(开始理解,开始懂得)与kompreni(理解,懂得)的区别与ekkoni和koni之间的区别相似。例如:
Ĉu vi komprenas Esperanton? 你懂世界语吗?
Komence li ne komprenis la frazon. 起初他不懂这句话的意思。
Post mia klarigo li ĝin ekkomprenis. 经我解释后他懂了。
- Petro kaj Maria ricevis de sia patro po kvin pomojn kaj ĉiu el ili decidis manĝi po unu ĉiutage.彼得和玛丽从父亲那儿各得到五个苹果,决定每天各吃一个。
介词“po”表示每份的数量:如:
Ili eltrinkis po du botelojn.他们每人喝掉两瓶(酒)。
La kurso daŭros 10 tagojn po 30 minutoj.讲习班要办十天,每天三十分钟。
Prenu la medikamenton po du piloloj.每次服药两丸。
- Sata malsatan ne povas kompreni. = Sata homo ne povas kompreni malsatan homon. 饱汉不知饿汉饥。
谚语中由于字数和节奏等因素的限制,在句意自明的前提下常可省略一些词。
- Akiro kaj perdo rajdas duope.(谚语)有得必有失。
后缀“-op”表示集合数,如:
Ili lernas ĉiam triope.他们总是三人在一起学习。
Ili eliris unuope el la domo.他们一个一个地从屋里出来。
Kiomope ili promenas?他们多少人在一起散步?
GRAMATIKO
一、常用非派生副词的用法
相关词表以外的非派生副词数量虽然不多,但使用率很高。它们一部分以-aŭ结尾,如ankaŭ, almenaŭ等,另一部分则词形各异,如ajn, for等。还有一些虽然具有副词词尾-e,但它们不是由其它词类转成的,因此也可看作是非派生副词,如ofte, nepre等。
- ankaŭ(也,同样)
这个词用来强调某一事物与其它事物“情况一样”,通常放在被强调的词的前面。例如:
Ankaŭ ŝi dancis hieraŭ en la korto. 她昨天也在院子里跳舞。(强调“ŝi”,意思是“别人跳舞,她也跳舞”)
Ŝi ankaŭ dancis hieraŭ en la korto.(强调“danci”,意思是“(除了唱歌之外)她昨天也在院子里跳舞”)
Ŝi dancis ankaŭ hieraŭ en la korto.(强调“hieraŭ”,意思是“她(不但今天而且)昨天也在院子里跳舞”)
Ŝi dancis hieraŭ ankaŭ en la korto.(强调“en la korto”,意思是“她昨天(不但在房间里,而且)也在院子里跳舞”)
《注》与ankaŭ相似,ne(不),nur(只,仅),eĉ(甚至)等副词也应放在被强调的词的前面。
2.almenaŭ, apenaŭ
almenaŭ的意思是“至少”,它也必须放在被强调的词的前面。例如:
Tiu kesto pezas almenaŭ 10 kilogramojn.那只箱子至少重十公斤。
Vi ŝajnas almenaŭ tiel juna kiel via kuzino.你看起来至少像你堂妹一样年青。
apenaŭ 有两个意思:
A.“至多”
La ĉambro entenas apenaŭ 20 personojn. 这个房间至多容纳二十个人。
Tiu monsumo sufiĉas apenaŭ por kelke da tagoj. 那笔钱只够花几天。
b.“几乎不”(=preskaŭ ne)
Li apenaŭ scias legi. 他几乎不识字。
Mi apenaŭ ŝin rekonis sur la strato hieraŭ matene, ĉar ŝi portis novan veston. 我昨天早晨在街上几乎没有认出她来,因为她穿着一件新衣服。
Ŝi apenaŭ ne falŝanceliĝis.她险些摔倒。(apenaŭ ne=preskaŭ)
《注》apenaŭ 还可以作从属连词使用(参见第十八课语法)。
3.mem(本身,自己)
这个词应放在被强调的名词或代词之后,它有两个作用:
a.表示“非别人或别的事物”,“正是这个”,“亲自”。
Ne riproĉu aliajn, ĉar vi mem pli multe meritas riproĉon. 不要责怪别人,因为你自己更应受到责备。
Tiu ĉi problemo mem ne estas malsimla, nur ni malsimpligis ĝin. 这个问题本身並不复杂,只是我们把它复杂化了。
La prezidanto mem preparas la projekton. 主席亲自拟订规划。
b.表示“自动地”,“自力地”:
Ne venos rato mem al kato.(谚语)耗子是不会自动向猫跑来的。
La imperiismo ne povas perei per si mem. 帝国主义是不会自行灭亡的。
La vivo jam mem solvis la problemon. 生活自身已经解决了这个问题。
4.pli, plu
pli表示“更高的程度”,一般要与ol连用,构成形容语或副词的比较级,例如:
Ili parolas en Esperanto unu pli bone ol la alia. 他们世界语一个比一个说得好。
Mi ne deziras pli da kafo. 我不想喝更多的咖啡。
plu表示“动作的持续或状态的延续”。例如:
Li volas paroli plu, sed ŝi haltigis lin. 他想继续说下去,但她阻止了他。
Estas necese teni ĝin plu en sekreto.有必要继续保守这件事的秘密。
Mi ne deziras plu kafon. 我不想再喝咖啡了。
有时pli或plu的意思很接近,这时需要注意区分它们之间的细微差别。例如:
La aeroplano leviĝis pli alten.飞机升得更高。
La aeroplano leviĝis plu alten.飞机继续升高。
Li volis diri ion pli.(除了已说的之外)他还想说一些话。
Li volis diri ion plu. 他想再说一些话。(继续说下去)。
5.ajn(任何)
这个词总是放在它所强调的词的后面。它有两个主要用法:
a.用于关系名词或关系代词后:
Kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo. 对你说这话的人不管是谁都是傻子。
Spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas.有经验的世界语者,不管他是哪个民族的人,所写的文体差不多都是相似的。
Kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos. 无论你什么时候来,我都乐意接待。
Kien ajn li forkuros, oni lin trovos. 他不管逃到哪里,人们都会找到他。
b.用于不定代词或不定形容词之后:
Li ne volas vidi iun ajn. 他不愿见任何人。
Vi povas veni iam ajn. 你什么时候来都可以。
6.tro (太,过分地)
Pli bone ne sali, ol sali tro multe.(谚语)盐加得太多,不如不加盐。
“tro…”后接“por+动词不定式”或“(por)ke+从句”时,作“太…以致不能”讲。例如:
Ŝi estas tro juna por viziti lernejon. 她年岁太小,还不能上学。
Li estas tro laca por havi apetiton. 他太疲劳了,不想吃饭。
La tempo estas tro valora, ke oni ĝin malŝparu. 时间太宝贵了,不能浪费。
7.ju pli…des pli…(“越…越…”)
Ju pli longe ŝi atendas, des pli senpacienca ŝi fariĝas. 她越等越急。
Ju pli da laboro mi havas, des pli mi ĝojas. 工作越多我越高兴。
Ju pli oni vin laŭdas, des malpli fiera vi devas esti. 人们越是夸你,你越不该骄傲。
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. 买的人越多,价格越高。
二、关系代词的用法
疑问代词kiu, kio, kies, kia也可作关系代词。关系代词的用法如下:
1.kiu
A.用来代替主句中的名词或代词,引导一个关系从句。它的数须与先行词的数一致,格则根据它在从句中的语法作用而定。例如:
Ŝtormo estas detruema ventego, kiu ordinare estas akompanata de ventego. 暴风是一种通常伴有大雨的有破坏性的大风。
Ĉiuj homoj, kiujn mi vidis sur la strato, jam havis ĉapelon sur la kapo. 所有我在街上见到的人都戴着帽子。
Ankaŭ li, kiu estas mia plej bona amiko, estas esperantisto. 我最要好的朋友也是世界语者。
b.与tiu呼应,用来指人:
Tiu kiu ĝuas sanon estas feliĉa. 健康的人是幸福的。
Ĉu vi konas tiujn, kiuj promenas kun mia fratino? 你认识和我妹妹一起散步的那些人吗?
c.后面加“ajn”引导一个让步从句(例句请参看本课语法“常用非派生副词的用法”中有关“ajn”的用例)
2.kio
a.与io, tio, ĉio, nenio呼应使用:
La vesto estas tio, kion oni portas sur si por kovri la korpon. 衣服是穿在身上遮蔽身体的东西。
Li fordonis ĉion, kion li havis, al sia patrujo. 他把自己的一切献给了祖国。
b.用来代替前面整个句子的意思。例如:
Ŝi ĉiam babilaĉas, kio estas ŝia plej abomeninda malfortaĵo. 她总在饶舌,这是她最令人讨厌的缺点。
La kongreso estis tre grandioza, impona, kio faris al mi belan impreson.大会开得盛大隆重,给我留下了美好的印象。
c.后面加“ajn”用来引导一个让步从句:
Kio ajn okazos, mi vivos ĉiam kun vi .不管发生什么事情,我都和你生活在一起。
Kion ajn vi lernas, vi devas lerni diligente.无论学什么,你都应该用功。
3.kies
Mi konas la homon, kies nomo estas Johano. 我认识那个名叫约翰的人。
Mi vidis domojn, kies tegmentoj havas strangan formon. 我看见一些屋顶形状奇特的房子。
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. (谚语)是谁的客人,我就过谁的节日。
4.kia
kia用来引导一个说明先行词性质的关系从句,所以它又可称为关系形容词。与kiu不同,它的数不必和先行词的数一致而应由从句的内容而定。
a.与tia呼应使用:
La domo ne estas tia, kiajn oni ordinare vidas. 这所房子和人们通常见到的房子不一样。
Ili ne estas tiaj, kia li estas. 他们同他不一样。
Li estas tia homo, kian oni malofte trovas. 他是人们不常遇到的那种人。
Ŝi ne estas tia kantistino, kiajn oni ofte trovas en la teatroj. 她不是人们常在戏院里见到的那种女歌唱家。
Kia patrino, tia filino.(谚语)有其母,必有其女。
b.后面加“ajn”,引导一个让步从句:
Kia ajn estos la rezulto, mi persistos. 不管结果如何,我都要坚持下去。
Kian ajn libron vi legas, legu atente. 无论读什么书,都应聚精会神地读。
EKZERCOJ
- I. 将下列各词译成世界语:
- 吃饭 2. 吃早饭 3. 吃中饭 4. 吃晚饭 5. 尝味 6. 吞咽 7. 唾液 7. 消化 9. 胃口 10. 饿 11. 饱 12. 宴会 13. 食物 14. 生食 15. 熟食 16. 粮食 17. 大米 18. 小麦 19. 蔬菜 20. 土豆 21. 水果 22. 苹果 23. 梨 24. 肉 25. 牛肉 26. 鸡肉 27. 鱼 28. 面包 29. 糕饼 30. 牛奶 31. 奶油 32. 蛋 33. 牛排 34. 蘑菇 35. 食盐 36. 糖 37. 酱油 38. 醋 39. 大蒜 40. 胡椒 41. (调味)香料 42. 滋味 43. 酸 44. 甜 45. 辣 46. 咸 47. 美味的 48. 做大米饭 49. 揉面 50. 摆餐具 51. 上菜 52. 炖锅 53. 有柄平底锅 54. 大菜盘 55. 碟子 56. 汤盆 57. 器皿 58. 玻璃杯 59. (低矮的)杯子 60. 壶 61. 餐具 62. 筷子 63. 碗 64. 刀 65. 叉子 66. 汤匙 67. 油 68. 油脂 69. 喝 70. 酗酒 71. 咖啡 72. 白酒 73. 葡萄酒 74. 酒精 75. 茶 76. 宾客 77. 款待 78. 东道主 79. 祝酒 80. 厨师 81. 饭厅 82. 餐馆 83. 服务员、侍者
II. 针对括号中的词用“kiu”或“kio” 填充:
- estas sur la tablo? (manĝiloj)
- sidas ĉe la tablo? (la familio)
- oni servas laste? (supon)
- supon oni servas laste? (viandsupon)
- trinkaĵon oni servos? (vinon)
- pladon vi pleje ŝatas? (la bifstekon kun fungoj)
- estas en la korbo (篮. 筐)?(fruktoj)
- fruktoj estas en la korbo? (pomoj kaj piroj)
III.朗读并翻译下列对话:
A: Ĉu vi havas tablon por kvar personoj?
B: Ĉu ĉi tie aŭ supre en la dua etaĝo (楼层)?
A: Ĉi tie. Bonvolu alporti al mi menuon(菜单)!
B: Ĉu vi ne deziras ion trinki antaŭ la manĝo?
A: Jes. Bonvolu alporti du boteletojn da fruktsuko (果汁) kaj du glasojn da vino.
A: Mi tuj servos vin, intertempe bonvolu elekti pladojn.
- IV. 说出下列派生词的意思:
- sablero, polvero, pluvero, akvero, monero, neĝero, fajrero, lignero.
- duope, triope, kvarope, duopo, kvaropo, duopa, kvaropa, unuopa, unuope, kiomope, multope, arope, viciri kvarope, fadeno(绳) triopigita, opa, ope.
- cerbumi, gustumi, malvarmumo, plenumi, proksimume, akvumi, manumo, aerumi, amindumi, orumi, sapumi, butonumi, palpebrumi, okulumi, komunumo, brakumi, mastrumi, sunumi, kolumo, plandumo (plando 脚底板), kalkanumo(kalkano脚后跟), pakumo, ŝtonumi, pendumi.
- V. 填入缺少的字母:
1、Ki… konsilon vi akceptos, ĉu la mian aŭ la ŝian?
2、Diri la veron estas ĉi … devo.
3、Ki… estas la glaso? ĝi estas malpura.
4、Ki… patrino kuiras en la kuirejo?
5、La monto, ki… pinton ni vidas, estas malproksime de ni.
6、Subite li aŭdis i… voĉon.
7、Mi bezonas neni… helpon.
8、Ŝi amas ĝui ĉi… muzikon.
9、En infano vidiĝas, ki… homo fariĝos.
- Li laŭdis s-ron A por ti… granda kontribuo al la Esperanta movado.
- VI. 选择填空:
1、Tian belan kanton mi neniam aŭdis. (ankoraŭ, baldaŭ)
2、Falis gutoj post gutoj, kaj fariĝis vera pluvego. (ankoraŭ, baldaŭ)
3、Tiu horloĝo ne estas multekosta, ĝi kostas cent juanojn. (apenaŭ, almenaŭ)
4、Ŝi aspektas maljuna. Ŝi estas kvindekjara. (apenaŭ, almenaŭ)
5、Mortante la maljuna reĝo povis spiri. (preskaŭ, apenaŭ)
6、Lia parolado estas tre longa, nun ĝi jam daŭras du horojn. (preskaŭ, apenaŭ)
7、Mi lin ne vizitos .(pli, plu)
8、Nenion ni povas fari. (pli, plu)
VII. 将下列句子译成汉语:
- Mi havas la saman libron, kian vi havas.
- En la ĉambro regis tia mallumo, ke oni ne povis vidi eĉsiajn proprajn fingrojn.
- Kia estas la patro, tia estas la filo.
- Okaze mi renkontis malnovan amikon, kies nomon mi forgesis.
- Mi renkontis miajn kuzojn kun iliaj edzinoj kaj ties gepatroj.
- Ĝi estas ankoraŭpasero (麻雀) en aero.
- Lingvo arta estas almenaŭkvindekoble pli facila ol ĉia lingvo natura.
- Lia vizaĝo havas sur si apenaŭvideblajn sulketojn.
- Mi jam faris pli, ol vi, kaj mi ne faros plu.
- Esperanto estas ilo, kiun ĉiu uzas por siaj interesoj, ankaŭvi uzu ĝin por viaj interesoj.
- Se vi donas mielon (蜜), donu ankaŭkuleron.
- Jam delonge ŝi estas for de mi.
- Ĵus estas finite la unua lecionhoro, kiam li atingis la lernejon.
- Li tuj kredas la plej nekredeblajn aferojn, li ja estas homo kredema.
- Tuj antaŭvia nazo ili vin mokas (moki 嘲笑).
- Oni devas havi sanecon: sen ĝi oni ja ne povas fari ion ajn.
- Neniam mi forlasos mian ideon, kion ajn miaj kontraŭuloj diros kaj kiuj ajn ili estas.
- Jen la horloĝo batas la dekduan.
- Li amas ŝin pli ol sin mem.
- Li estas purema, kaj eĉunu polveron oni ne trovos sur lia vesto.
- El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.
- Kvinope ili sin ĵetis sur lin, sed li venkis ilin ĉiujn.
- La soldatoj pasas unuope sur la ponteto.
- Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.
- En intima duopo ili brako en brako promenis.
- Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn, tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
- La gastoj trinkis vinon po du glasoj.
- La gastoj venis po tri.
- Po du boteloj staris sur la tablo.
- Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
- La ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj.
- Ju pli malpura estas la akvo, des malpli videbla estas la fundo (底).
- Mi des pli lin ŝatas, ju pli mi lin konas,
- Homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas.
- Ju pli rapide, des pli bone.
VIII. 将下列句子译成世界语:
- 他还在找他的笔记本, 但还是没有找到。
- 我们一会儿就要出发了。
- 昨天在茶话会上发言的那个人至少有三十岁。
- 他说话太快了, 我几乎听不懂。
- 我们在乡下至多呆一个月。
- 他好象要说些什么。
- 我差点儿跌倒了。
- 我的家乡离北京不到二百公里。
- 我刚听说他的父亲已经去世两年了。
- 别再闲聊了, 立刻开始工作吧!
- 不管他什么时候来,我都亲自接待。
- 我什么地方都愿意去。
- 他连星期天都不休息, 确实勤劳。
- 暴食有害健康。
- 他想得越多, 说得越少。
- 我给我的三个孩子买了十二个苹果,给了他们每人四个。
- 他们总是双双在一起散步。
“Tiamanierer ili manĝadis la pomojn.”
La unua vorto eraras. Bonvolu korekti.
Korektite. Dankon!