Kial Oni Ne Lernas Esperanton?

By | 2017-06-04

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuu tiun raraĵon.

Sed ili sen-esperiĝas ankaŭ tre ofte.

Oni trovas, ke multaj informitoj, sciinte la ekzistadon de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefariteblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj kursoj.

La komencanto denove estas la sola lernanto en la loko.

Kial? Kial oni ne varme brakumas tiun bonan lingvon kun bela interna ideo? Kial ilin ne interesas tiu lingvo, kiu povas forigi la lingvan baron en la internacia komunikado?

La kaŭzo fakte estas simpla: multaj homoj tute ne interesiĝas pri la lingva problemo! Por ili, krom sia gepatra lingvo, la aliaj lingvoj, per kiu oni povas interflui kun ne samlingvaj homoj, estas tute superfluaj kaj ne-necesaj!

La amatoroj kaj interesatoj de iu afero inklinas opinii, ke ilia cel-it-aĵo estas la plej grava afero. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo por aliaj homoj.

Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.

Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el ŝiaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.

Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj nur kontaktas homojn en la vivo kaj laboro, nehavante kelkajn aliajn konulojn eĉ en sia urbo.

Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.

Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en Esperanta movado estas kontribuo al la pli bela mondo. Sed multaj aliaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.. Iu diktatura reganto opinias nuklean armilon plej grava, iu prezidinto opinias rajton de viro eniri virinan necesejon plej grava, iuj religi-anoj opinias mortigi ĉiujn ali-religi-anojn plej grava, iuj viktimoj opinias toleri kaj ami krimulojn plej grava……

Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis Esperanton. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!

Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.

Do, kion ni faru? Ĉu ni ĉesu propagandi Esperanton al aliaj homoj?

Propagandado nepre estas farinda laboro, kio povas varbi latentajn lernantojn. Sed se oni ne interesiĝas je nia lingvo, ni ne daŭrigu oferti ĝin al ili. Kaj ni ne tro senesperiĝu. Ĉar ne estas afero, kiu povas tiri ĉiujn homojn. Sufiĉas, ke ĉirkaŭaj homoj sciu pri Esperanto, kaj ili mem elektu ĉu lerni aŭ ne.

Fakte, estas pli efika rimedo propagandi la lingvon Esperanto, nome, ni mem lernu kaj uzu ĝin en la internaciaj kontaktoj. Vidinte, ke Esperanto estas utila, la veraj interesatoj lernos ĝin. Ni influu aliajn homojn per nia agado, sed ne per senĉesaj ripetitaj vortoj. Kiel oni admonas iujn religi-anojn: agu pace, sed ne nur deklaru vian religion paca!

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

tiu ĉi artikolo en liberafolio.org

tiu ĉi artikolo en dulingvo 本文世汉对照版本

文章标题:其他人为什么不学习世界语?

6 thoughts on “Kial Oni Ne Lernas Esperanton?

  1. Cavelan

    Ĉi tiu artikolo interesis min. Ĝi interesis min ĉar malofte la esperantistoj kuraĝas pridemandi al si mem : “Kial Esperanto ne renkontas pli grandan sukceson ?”.
    La demando estas bone farita sed la respondo postulus pli longan analizon…

    Respondi
  2. SEN7759

    Solvo: https://lernu.net/ru/forumo/temo/17826
    Baza (unueca?) lernolibro. Postuloj
    0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
    1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
    aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
    2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
    Ĉirkaŭ 900 morfemojn por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
    Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemojn ne estas sufiĉaj
    por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
    3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

    Respondi
  3. Júlio César Pedrosa

    Mi ankaŭ tute konsentas kun la aŭtoro.
    “Ni influu aliajn homojn per nia agado” – jen bona resumo. Vi diris ĉion direndan!
    Saluton kaj gratulon!

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.