Kiel popoloj kaŝas sian malkuraĝon?

作者 aŭtoro | 25 Aŭgusto 2019

Popoloj kuraĝas kritiki ĝentilulojn, sed ne kuraĝas kritiki kanajlojn. Ĉar ili scias, ke kritiki ĝentilulojn estas sen-riske, kaj kritiki kanajlojn estas danĝere. Kritikitaj ĝentiluloj pace kaj amike diskutos kun kritikantoj, dume kritikitaj kanajloj rompos fenestrojn de kritikantoj per ŝtonoj, aŭ eĉ bruligos iliajn domojn, aŭ rekte vundos ilin kaj iliajn familianojn.

Certe tiu malkuraĝo ne estas virto. Por kaŝi la malkuraĝon kaj dekoracii sian agon, popoloj pretekstas toleri la diversecon.

Por pruvi sian kapablon pensi sendepende, popoloj kritikas jam sekulariĝajn religiojn kaj iliajn kvietajn kredantojn. Por sia sekureco, ili fermas la buŝojn antaŭ konservema doktrino de malklera religio, kaj fermas la okulojn antaŭ kruelaj teroristoj de piaj kredantoj de perversa religio.

Por pruvi, ke ili ne estas malkuraĝaj, popoloj eĉ pledas por la perversa religio, dirante ke la religio mem ne havas problemon, kaj teroristoj ne estas veraj kredantoj de la religio. (Do ĉu ankaŭ Hitler ne estas vera naziisto?)

Kiam fakto estas montrita, ke aktuale en la mondo plejparto de la teroristoj estas kredantoj de la perversa religio, la pledantoj diras, ke ankaŭ kredantoj de aliaj religioj faris malbonojn en la historio!

Ridinda kaj stulta pledo! Tio implicas du punktojn. Unue, ankaŭ la pledantoj nekonscie konfesas, ke tiuj kredantoj de la perversa religio faras malbonojn. Due, la pledantoj opinias, ke tiuj kredantoj rajtas fari malbonojn nun pro tio, ke ankaŭ aliaj homoj faris malbonojn antaŭe.

Ĉu kanajlaĵoj de la najbara praavo antaŭ multaj jaroj estas la preteksto de la nuntempaj friponaĵoj de via frato? En la pasinta jaro via najbaro ŝtelus monon, do ĉijare vi rajtus rabi vendejon?!

Kiam terorismo de kredantoj de la perversa religio fariĝas kutimo, kio evidentigas, ke tiu religio fariĝas fonto de perforto kaj teroro, popoloj daŭre pledas por ĝi, ke la terorismo ne estas problemo de religio, sed problemo de politiko. Do, kial kredantoj de tiu religio ĉiam solvas problemojn per perforto kaj teroro, dume kredantoj de aliaj religioj kaj nekredantoj unue provas komunikadon kaj intertraktadon?

Fakte, la problemo de kredantoj de tiu religio estas nesolvebla. Aktuale doktrinojn de aliaj religioj oni traktas kiel kriterion por siaj vivo kaj agado, dume doktrinojn de tiu perversa religio ĝiaj kredantoj traktas kiel normojn, laŭ kiu ili skulptas aliajn homojn per haktranĉilo en la mano.

Nia mondo estas multkolora, kaj oni devas esti toleremaj pri diferencoj. Sed toleru nur tiujn, kiuj toleras aliajn. Toleri homojn, kiuj ne toleras aliajn, ne estas virto, sed senhonta preteksto, per kiu popoloj kaŝas sian malkuraĝon.

Popoloj suferos pro sia malkuraĝo. Post kiam la perversa religio okupos superecon en la mondo, ili vivos kun timego, kaj iliaj posteuloj vivos en mallumo. La posteuloj malamos siajn antaŭulojn pro iliaj cedado kaj tolerado – fakte malkuraĝo — al la perversa religio.

阅读次数 14.414 legintoj

本文评论数 34 komentoj pri “Kiel popoloj kaŝas sian malkuraĝon?

  1. Takefumi

    La malkuraĝulo ankaŭ timemas sian solecon, kaj neniel povus decidi sian mem vojon. Ajna uma religio verŝajne celas impliki ties malfortan volon, hipokrite.

  2. Светлана Коняшова

    Mi dividas la opinion de Valentin Melnikov kaj memoras la opinion de Alen Kris, publikigita en “La Ondo de Esperanto” #1’2004 : “…mi ne estas kredanto. Antaŭe, en Romia epoko, oni havis ankoraŭ alian sencon de la vorto “religio”. Ĝi signifis konsciencon, skrupulon, ligon kun eksterunupersonaj valoroj. Tiun sencon la vorto nun ne havas, do mi restas senreligiano. Des pli mi estas ĝi, se mi prenu en konsideron la tipan difinon el PIV, kiu traktas la religian interrilaton kiel rimedon “certigi al si postmortan difinitivan feliĉon…”

  3. Sennoma

    Ĝenerale mi ne emas opinii pri religiaj temoj,sed via artikolo vekis min pri la neceso diri ion. Prave, multaj religiemaj personoj pensas ke, kiam temas pri religio kaj volas alfronti la sociajn problemojn,iliaj kredoj estas la plej perfekta, la plej bona.
    Kiam mi esti pli juna – tridekjara – mi lernis de Filozofo, nome Carlos Bernardo González Pecothe, ke ‘la kredoj paralizas la funkcion pensi”, kaj mi samopinias.
    Pri toleremo, mi pensas ke ni havos nur tion kion ni donos, sed mia emo toleri min konsciigas ke neniu rajtas perforti. Mi tute ne akceptas facilanime ian ajn formo de terorismo.
    Vi pravas, kiam asertas ke “la popoloj kaŝas sian malkuraĝon”.

  4. Andrzej

    Mi tute konsentas kun la aŭtoro. Mi ankaŭ kredas, ke en iuj situacioj “toleremo” estas signo de malkuraĝo. Mi ne povas toleri tiujn, kiuj ne toleras min kaj aliajn. Ĉi tio validas por religio, politiko kaj la ĉiutagaj sintenoj de ĉiu homo……….

  5. Euroxine

    Interesa sed … en Belgio, homoj ne plu havas religion. Estas multaj homoj, kiuj venas de tio, kion vi nomas perversa religio, kaj iliaj infanoj ne plu havas religion. Do, jes, estas problemoj, sed ĝi ne estas problemo de ĉi tiu religio, sed estas problemo de tio, kion homoj faras el ĝi.

  6. Eugenio

    Mi trovis tre interesa vian artikolon. Tamen, anstataŭ “la perversa religio”, mi parolus pri la “perverseco de preskaŭ ĉiuj religioj”. Ĉu ekzistas religio kiu ne uzas, aŭ uzis almenaŭ pasintece la morton, la inferon kiel timigilo kontraŭ dubemuloj aŭ nekredantoj?

    Oni demandis papon Francisko. Jen kion li respondis. Demando: Kiam vi parolas pri terorismo, vi neniam pronuncas la vorton “islamo”. Kial? Papo Francisko respondas: “Al mi ne plaĉas paroli pri islama perforto, ĉar legante ĵurnalojn, ĉi tie en Italio, mi vidas ĉiutage perfortojn: Iu mortigas koramikinon alia bopatrinon ktp., kaj ĉi tiuj estas perfortemaj baptitaj kristanoj. Se mi parolus pri islama perfortemo, ĉu mi devus paroli ankaŭ pri kristana perfortemo? Ne ĉiuj islamanoj estas perfortemaj. … Unu afero estas certa: En preskaŭ ĉiuj religioj ekzistas malgrandaj grupetoj de perfortemuloj. Ili ekzistas ankaŭ ĉe ni.”

    Mi aldonas: Tamen ĉe ni ne plu okazas ke oni bruligas homojn ĉar li ne plu kredas, ke la Tero estas en la centro de la Universo. Tiun morton suferis Geordano Bruno antaŭ kelkaj jarcentoj. Mi esperas ke ankaù islamo evoluas en la ĝustan direkton.

  7. Timoteo

    Tre vere. La situacio je mia lando…la ‘Usona Maldekstro’ trovas mem, ambaŭ laŭdadas samseksemon, kaj ankaŭ la kulturon tiu ĵetas samseksumojn el tegmentoj.

  8. Frank

    Problemo pri religioj estas, ke eldiroj ne estas provitaj per observaĵoj aŭ mezuradoj. Oni interpretas sanktajn skribaĵojn. Ĉi tiuj estas kolektoj de rakontoj, ofte nekoneksaj unu kun la alia. Ajnaj religioj povas esti interpretataj por komenci aŭ preventi militojn.
    Tamen religioj kutimis esti gravaj por kohereco de homoj kaj la scienco ne sufiĉis por klarigi la mondon. La Klerismo tiam repuŝis la neraciecon.

    Science…
    is a method for asking awkward questions an subjecting them to a reality-check, thus avoiding the human tendency to believe whatever makes us fell good.

    Terry Pratchett

  9. Sennoma

    Bedaŭrinde en Francio estas nuntempe tre malfacile esprimi kion vi diras ĉar ni vivas en falsa demokratio: la komunikiloj estas en la manoj de perversaj ĵurnalistoj. Sed tio, kion vi diras, estas tute logika, ĝusta kaj justa!

  10. Sennoma

    Trianon-proceso

    La plia sorto de la landoj post la unua mondmilito estas diskutata en Trianon. Meze de la proceso aperas la hungara sendito parolanta.

    – Mi nur volas diri, ke kiam ni venis ĉi tien al la Karpataj Basenoj, la rumanoj ŝtelis niajn ĉevalojn tiun nokton.

    La aliaj ne vere komprenas, la prezidanto demandas ĉu la hungaro ŝatus ke lia kontribuo estu registrita.

    – Ho ne, vi ne devas. Mi nur diris …

    La proceso daŭras, la hungaro deziras paroli denove:

    – Mi nur volas diri, ke kiam ni venis ĉi tien al la Karpataj Basenoj, la rumanoj ŝtelis niajn ĉevalojn tiun nokton.

    Ili denove demandas, ĉu vi volas meti ĝin sur la rekordon? li diras:

    – Mi ne devas, mi nur diris …

    La proceso daŭras, la hungaro petas permeson paroli denove:

    – Mi nur volas diri, ke kiam ni venis ĉi tien al la Karpataj Basenoj, la rumanoj ŝtelis niajn ĉevalojn tiun nokton.

    La rumana delegito krianta jam havis ruĝan kapon, diris:

    “Sed ni eĉ ne estis ĉi tie!”

    Diris subite la hungara delegito:

    – Nu, tiun bonvolu registri …

  11. wacha Balázs

    Certe terorismo estas malakceptenda. Mi supozas, ke ankau multaj islamanoj malakceptas ghin. Aliaj islamanoj supozeble interpretas Koranon iel por kuraghigi terorismon.

    Reiligioj konstante reinterpretadas sin. Principe tio povus konduki al memkritiko kaj transforimigho de (iu au alia) religio je kulturkomunumo kun evoluanta ecaro kaj kun konscio pri sia evoluo. Mi ne konas, kaj mi supozas ke multaj Europ’anoj ne konas la internajn fluojn de la islama kulturmedio. Mi konsentas kun Melnikov, ke dogmojn de neniu religio oni povas nun efektive senplie akcepti, sed mi ja povus imagi kulturan evoluon kiu iel filtras kaj transformas motivojn, kiuj en pli fruaj socioj evolus en kadroj de religioj – pensu pri kultoj de certaj homaj kvalitoj. Sed estas fakto, ke por tio oni devus paroli klare, do komunumoj devus esti kapablaj rompi kun negativaj elementoj de sia tradicio, kaj agnoski, kiam opinioj au interpretoj estas forlasataj. Neniun opinion povas pravigi nur opinioj de antauuloj, se la opinioj estas malghustaj, eraraj, nocaj, kaj chere, se ili kondukas al krueleco.

  12. Antero Avila

    Mi ne ŝatas paroli pri politiko aŭ religio. Kaj via bona artikolo temas pri ambaŭ.
    Sed ĉar ĝi estas bona artikolo kaj bona pripenso, mi diros kion mi pensas pri la temo:
    Mi ne zorgas ĉu homoj estas religiaj aŭ ne. Eĉ ne, kian religion ili havas. Krimoj estas krimoj. Krimuloj devas esti arestitaj kaj devas pagi por siaj krimoj.
    Mi deziras pacon al ĉiuj.

  13. Onei

    Bonan tekston, Solis, mi nur pensas que la problema de bonaj kaj malbonaj religiuloj, ene de iu religio, estas interna problemo de tiu religio. La problemoj de kristanoj devas esti solvitaj pere de la kristanoj. La internaj problemoj de islamanoj devas esti solvita de ili mem. Tamen la se la mensogaj interpretoj de iu ajn religio kaúzas gravajn erarojn kiel terorismo, do tio estas sekureca problemo kaj devas esti traktita per civilaj le^goj.

    Mi ne konsentas pri la penso ke religioj estas mensogo, kiu ne estas racia, ^car sammaniere oni kredas ke ekzistas Dion kaj vivo post la morto, la nekredantoj ankaú KREDAS ke ne ekzistas vivon post la morto. Nei spiritecajn spertojn estas ankaú kredo. Saluton.

  14. Valentin Melnikov

    Pardonu, estas sufiĉe banalaj vortoj. Ĉiuj jam scias tion.
    Por mi ajna religio estas abomena.
    Nuntempa homo, havanta almenaŭ mezan kleron kaj iom kapabla pensi, neeviteble devas veni al konkludo, ke iu “dio” tute ne povas ekzisti. Sed bedaŭrinde, oni en mezlernejoj ne instruas logikon.
    Ajna religio estas nur rimedo sklavigi la popolon. Ke homoj vivu en mizero, kaj ne protestu, ĉar ili ĝuos ian feliĉon postmorte. Nature, nenia postmorta vivo eblas, do riĉuloj (ankaŭ eklezi-gvidantoj) vivas en superlukso, kaj popolamaso mizeras kaj imagas, ke tia absurda maljusteco devas daŭri, ĉar ĝin establis “dio”…

  15. Robin

    Interesa artikolo. Miaopinie, la problemo estas tre malfacile solvebla. Tio, ĉar la kredantoj de ĉiu religio (same por tiu, kiun vi kritikas) estas unue homoj (kaj nur poste “kredantoj”), kaj tiel ili havas emociojn, fojfoje intensajn. El tiuj intensaj emocioj, estas iliaj kultura kaj religia alligitecoj (ligitaj kun ilia edukado, la infanoj estante plej influeblaj). La risko, kiam oni tro malferme kritikas onian religion (aŭ alian egan ideologian sistemon), estas dividi la homojn kaj krei konfliktojn (pli gravajn ol tiuj, kiuj jam ekzistas, ĉar la divido ofte radikaligas la homojn). Do la vera demando estas tiu: kiel kritiki efike religion aŭ ideologan sistemon, respektante samtempe la homojn, kiuj kredas je tiu religio? Kiel efike ne amalgamigi “violentecon en religiaj tekstoj” kaj ĉiujn la kredantojn de tiu religio? (sciante, ke nur malgranda parto el ili estas vere danĝeraj, violentaj, kaj ĉiuj estas fakte “viktimaj” de ideologia sistemo)

  16. Jens Stengaard Larsen

    La religioj ne ekzistas por fari el ni bonajn homojn, sed por ebligi al ni vivi kun niaj neplibonigeblaj malperfektecoj. Se oni kuraĝas esperi ke iuj malperfektaĵoj tamen estas plibonigeblaj, oni devas turni sin al la scienco — kaj entute ne koncerni sin pri religio, ĉu la propra, ĉu aliaj. Oni rajtas havi siajn proprajn opiniojn, sed ne siajn proprajn faktojn. Iuj tion komprenas, aliaj ne, sendepende de ilia religieco aŭ senreligieco.
    Ĉiuj kapablas hipokriti, kaj kelkfoje tio estas bona afero. Oni eĉ povas diskuti ĉu Hitler ĉiam kaj ĉiurilate estis la perfekta modelo de naziismo. Ekzemple li lanĉis la unuan kampanjon kontraŭ tabakfumado. Ĉu tio signifu ke ni opiniu tabakfumadon sana? Kompreneble ne!

  17. David

    Dankon pro via kuraĝa artikolo en kiu vi neniam nomis la religion pri kiu vi parolas. Mi supozas ke ĉiu kiu legas en la nuna mondo ne povas dubi ke vi skribas pri islamo. Ellumo ĝuste menciis pluraj punktoj el la kontraŭa vidpunkto. Estas kaj en la korano kaj en la biblio frazojn kiujn oni povas uzi kaj fakte uzis por ĝustigi terurajn agojn. La plejparto de kaj judoj kaj kristanoj kaj islamanoj elektas ignori tiujn frazojn. Prave oni povas noti ke antaŭ ne longe (150 jaroj) kristanoj sufiĉe ofte terure agis kun subteno de povoplenuloj. Nuntempaj kristanoj malofte tiel agas kaj plejparte tiuj kiuj ankoraŭ kredas ke tiuj frazoj meritas agojn ne trovas subtenon de iliaj samkredantoj. La sama maturiĝo nun okazas islame. Antaŭ ne longe mi legis la libron “Enlightment Now” angle verkita de Steven Pinker. En tiu libro la verkisto notis ke nunaj homoj konscias pri kaj timas pri agoj de teroristoj. La grandeco de tiu timo tute ne proporcias. Pli da homoj mortas pro fulmo. Ni malmulte pensas pri la danĝero de morto pro fulmo. Simile ni eniras niajn aŭtojn kaj veturas laŭvolo sen iu ajn penso pri la pli-ol-milope pli granda danĝero.

  18. Ellumo

    Kara Solis, mi interese legis vian artikolon kaj vi memorigis min al mi mem pasintece kiam mi havis la saman opinion. Sed poste mi legis multe kaj komprenis plibone la fenomeno. Nenia religio estas purbona ĉar ne ekzistas purbonaj homoj, kaj religio ne estas dia afero, sed homa afero, estas homilo por plenumi la espiriteco. Kompreneble diversaj religioj evoluis diversmaniere, sed la religio pri kiu vi parolas ne estas esence malsama, nek pli bona nek pli malbona ol la aliaj. Ekzistis multaj kleruloj kaj gravaj homoj kiuj historie tute reinterpretis ĝin, jen Ibn Ruŝ, jen Rumi, do la problemo ne estas kerne de la religio mem sed ekster ĝi, la problemo estas socia kaj politika, kaj kiel inteligenta homo vi konscias kiamaniere la politiko ĉiam uzis religion kiel alia estrilo. Jen Turkio kie Ataturk tute ĉanĝis la etoson kaj tie la virinoj povis aktive agi politike kaj voĉdoni antaŭ multaj eŭropaninoj nur revis pri tio. Ne mankas intelektuloj kiuj malmole batalis kontraŭ la miskomprenoj kaj fuŝaj interpretado de la religio kiel Mohamed Arkoun, Mohamed Talbi, Malek Chebel, Mahmoud Mohamed Taha, Abdou filali Ansary, ktp. Bonvolu legi pri ili ĉe Vikipedio.

    Ŝajnas al mi ke kiel mi antaŭe vi miksas du malsamaj konceptoj, tio kio estas religio kaj tio kio estas “Salafismo”, aŭ “Ŭahabismo”, tio estas fireligia fipolitika misinterpretado de kelkuloj kiuj bedaŭrinde ricevis la apogon kaj la monon de la riĉega Saudiarabio kaj enkondukis en la mondon tiu animmalsano kiu estas la arabofaŝismo. Ili atingis esti la plej videblaj, la plej povaj, kaj eĉ la plej multnombraj en multaj landoj al tio ankaŭ helpis la misislama revolucio de Irano kiu denove uzis religion por altrudi liberojn kaj rajtojn.

    Estas nur la Klerismo, la Edukado, kaj la Laikeco kio iom post iom lumigos tiujn popolojn lumigos, kaj ne la akraj atakoj kontraŭ ilia religio.

  19. Josef Vojáček

    En la teksto mi trovis kelkajn tajperarojn: ili fermas la busojn – ĉu buŝojn? …unue provas komunikadon kaj intertrakadon? – ĉu intertraktadon? …kaj oni devas estu tolerumaj – kaj oni devas esti toleremaj; …ilia posteuloj – iliaj posteuloj. Do, alie en la artikolo estas multe da vero kaj certa klarigo, kial terorismo tiom floras.

  20. Petrope

    Solis,

    Via titolo gramatike ne eblas – tio ne tre gravas – sed ne estas klara!
    Ĉu “Kial popoloj kaŝas sian malkuraĝon”. ?
    Petr

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *