La Superflua 13a Regulo de Esperanto

aŭtoro: | 2017-10-11

Kial oni akceptas lingvon Esperanto? Krom ĝia interna ideo, ankaŭ la simpleco estas grava faktoro altiri subtenantojn kaj lernantojn. Ju pli malmultaj reguloj, des pli facile lernebla la lingvo. Esperanto havas nur 16 regulojn, kio faciligas la lernadon de tiu lingvo.

Sed, Esperanta gramatiko povas esti pli simpla, ĉar 13a regulo estas tute superflua kaj ĝi kontraŭdiras la 12an regulon, kaj tiu regulo mal-konformiĝas al tendenco de lingva evoluo.

La 13an regulon Zamenhof ellaboris por montri la direkton per la finiĝo de la akuzatio: Li iris en la domon. Multaj esperantistoj admiras Zamenhof, opiniante tiun regulon konciza kaj efika, dum multaj komencantoj sentas malfacila kaj embarasa.

Fakte estas simpla maniero por esprimi saman signifon, kio forigas la malfacilon de lernantoj. Oni povas atingi celon ne uzante la 13an regulon:
Li iris al en domo.

Tio estas pli natura esprimo, kiun oni povas kompreni senlernado de kroma gramatika regulo, kaj ĝi estas pli konforma al la evolua tendenco de homa lingvo, nome anstataŭi kazon per prepozicio, kio pli simpligas la lingvon.

La bazo de Esperanto estas netuŝebla, kaj mi ne intencas reformi Esperanton aŭ ŝanĝi ĝian regulon. Dum la praktiko de la lingvo, oni povas uzi la parajn prepoziciojn, sed ne eliminante la 13an regulon, kiel oni traktas la literon ĥ. Oni libere elektu esprimon por la sama signifo, kaj la natura evoluado de lingvo Esperanto finfine elektos la pli konvenan espriman formon.

Aŭtoro: Solis el Ĉinio

P.S.

Hieraŭ mi legis opionion de Zamenhof pri tiu problemo:

Pri «al» anstataŭ akuzativo

En tre multaj okazoj la prepozicio «al» povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ «mi veturas Londonon» oni povas tre bone diri «mi veturas al Londono»; sed se anstataŭ la frazo «la muso kuris sub la liton» ni dirus «al sub la lito», la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. «Al» ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo «la muso kuris al sub la lito» montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter «al» kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion «al» kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion «al». Se ekzemple anstataŭ «venu ĉi tien» vi diros «venu al ĉi tie», oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.

Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo

这个页面的文字是世界语
This is website in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

735 legintoj

4 komentoj pri “La Superflua 13a Regulo de Esperanto

  1. Fabián

    Tute prave, nuntempe la plimulto el homoj kiuj parolas Esperanton diras “Mi iras al la ĉambro”. Esperanto estas vivanta lingvo kaj sen kontraŭdiri la fundamenton de la lingvo oni povas uzi tiujn eblojn pli simplaj kaj allogaj. Esperanto vere estas fleksebla kaj permesas multajn eblojn.

    Respondi
    1. simonet.noel

      “sen kontraŭdiri la fundamenton de la lingvo oni povas uzi tiujn eblojn pli simplaj kaj allogaj”

      – Vera
      – Urĝe
      – #UrĝoKlimato

      Respondi
  2. Verdeca

    En ĝi mi trovis eraran frazon. ĝi estas ke multaj komencantaj sentas malfacila kaj konfuza. Ĝusta frazo estas ke multaj komencantoj sentas malfacilaj kaj konfuzaj. kaj en aliaj vortoj “homa lingvo” la vorto “homa” estas superflua.

    Respondi
  3. simonet.noel

    – Vera.
    – ‘AT’ (it, ot) povus esti pasiveco dum ‘al’ povus esti ĉiam direkto.
    – Ekzemple: At pomo manĝas la knabo, pomo estas manĝ-ata de knabo, la knabo manĝas pomo.
    – Ekzemple: Al Londono iras laboristo, Londono estas ir-ala de laboristo, la laboristo iras al Londono. ( fotas Londono, amas Londono)
    – Neniu akuzativo estus bezonata en internacia lingvo, nur utilas precizaj prepozicioj.
    – La Interlingvo Esperanto Estas Radikoj Internaciaj Apud Radiketoj Internaciaj.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.