Legis aŭ legas?

de | 2017-01-18

Mi estas esperanta komencanto laŭ lingva nivelo.

Hieraŭ mi vizitis parkon apud mia hejmo. En la parko estas lago, apud la lago estas granda arbo, kaj sub la arbo junulo legis libron.

Nun mi priskribu la aferon je du diferencaj frazoj:

1. Hieraŭ mi vidis la junulon, kiu legis libron sub la arbo.
2. Hieraŭ mi vidis, ke la junulo legis libron sub la arbo.

La problemo estas en la 2a frazo, kiu rilatas al la tempo de la verbo en la subfrazo.

Jen la 11a de la 16 reguloj:
…… Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os……

Do, laŭ tiu regulo, oni devas diri:
Mi vidis, ke li legis.
Sed ne
Mi vidis, ke li legas.
Ĉar tio estas agado pasinta.

Mi konsiliĝis kun kelkaj ĉinaj esperantistoj, inter kiuj nur unu diris al mi, ke nun ankaŭ “Mi vidis, ke li legis” estas uzita, dum aliaj respondis, ke nur “Mi vidis, ke li legas” estas ĝusta, ĉar PAG kaj PMEG tion difinas, kaj ankaŭ Zamenfo tiel skribis.

Ĉu la 16 regulojn oni bezonas analizi kaj klarigi per tiom dika libro?

Sed kio estas la fonto de tiu difino, kiu fakte estas kontraŭ la baza regulo de Esperanto? En la du frazoj, “Mi vidis lin, kiu legis” kaj “Mi vidis, ke li legas”, la verbo “legi” okazis samtempe pasinte, kial oni elektas du malsamajn tempojn? Do ĉu la lernantoj devas lerni pli multajn regulojn krom la 16 reguloj?

Certe, por Esperanto ne sufiĉas nur 16 reguloj. Oni devas trakti pli multajn komplikajn lingvajn problemojn per pli multaj detalaj reguloj. Sed tiujn regulojn oni devas logike fonti el la bazaj reguloj de Esperanto. Se la novaj reguloj estas senbazaj, aŭ eĉ kontraŭ-bazaj, tio kaosigos Esperanton.

Ni ĉiam diris, ke Esperanto estas facila kaj logika lingvo. Se oni devas lerni multajn regulojn senregulecajn kaj laŭvolajn, kie estas la facileco kaj logiko de nia lingvo?

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

3 komentoj pri “Legis aŭ legas?

  1. Petro Desmet'

    Sekvu la logikon! Estas afero de “rekta” aŭ “nerekta” (citita) parolo!
    Kion vi vidis? Li legas libron.
    Se vi citas tion, vi, laŭ la logiko (kiu en multaj naciaj lingvoj ne estas sekvata) uzas en citado la ĝustan tempon.
    Do la ĉinoj sekvas la ĝustan logikon, multaj eŭropanoj sekvas la nelogikan nacian parolmanieron.
    Oni ne bezonas specialan novan pag-an regulon por tio!

    Respondi
  2. Petro Desmet'

    Kiam vi vidis la knabon, en via kapo estis: li legas libron
    Kaj tio estas tio kion vi volas komuniki:

    Respondi
  3. Pierre Tell Bouvier [pjer tel buvje]

    Fakte, ni povus esprimi ankoraŭ tiumaniere :
    “Mi vidis, ke li estis leganta” aŭ : “Mi vidis lin leganta”. (ne leginta, alie li estus leganta antaŭ ol mi vidis lin).
    La Plena Analiza Gramatiko estas libro utila por eŭropanoj, kiuj volas analizi Esperanton ekde metodoj, kiuj ne taŭgas por Esperanto (per derivado). En tiu PAG oni rifuzas konsideri la gramatikajn finiĝojn kiel vorton, tamen vortalvorte la Fundamento asertas tion, por klarigi la vortfaradon per kunmetado anstataŭ derivado.
    Ekzistas vortludo en la franca Pag estas : “Pag aïe” (signifas Pag dolorigas) aŭ : “pagaille” ( signifas : fuŝaĵo) !
    Kiel diris Petro Desmet’ ni ne bezonas P.A.G. eĉ Zamenhof (En Lingvaj Respondoj) diris, ke plena gramatiko ne estus utila por Esperanto eĉ povus esti malutila.
    Dankon pro via retejo, Pjer.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.