巴基斯坦的宗教依赖

Dependo de religio en Pakistan

La 26an de oktobro 2015 okazis en Pakistano granda tertremo. Pli ol 200 personoj mortis. Pakistano situas sur la rando de la eŭrazia kaj hindia tektonaj platoj, tial tertremoj tre ofte okazas tie. Krom tio, ĉar la plimulto de la domoj estas konstruitaj el brikoj, kiuj tute ne estas rezistaj kontraŭ tertremoj, la detruo ĉiam estas granda.

En tiu momento mi estis en la universitato. Studentinoj en la lekcioĉambro komencis kuri samtempe al rifuĝejo. Ĉar mi longe loĝis en Japanio, alia lando, en kiu tre ofte okazas tertremoj, mi jam alkutimiĝis, tial mi pensis kaŭriĝi sub la ligna tablo de la lekciisto, kiu ŝajnis sufiĉe fortika … sed la lekciistino diris al mi, ke mi fuĝu kun la aliaj studentinoj. Estas nur unu elirejo en nia fakultata domo, tial ĉiuj studentinoj nepre kuris tien kaj panike interpuŝiĝis. Iuj kriegis, aliaj murmuris suraojn de Korano. En la sama tago kelkaj studentinoj mortis en lernejo premate ĉe la elirejo.

Puno de Dio

Laŭ iuj homoj la tertremo estis puno de Dio, ĉar ni ne pentas pri nia konduto kaj ne sufiĉe forte preĝas al Li. Neniu zorgas pri la rezistonormoj de konstruaĵoj, nek scias pri la veraj kaŭzoj de tertremoj. Kiam tertremo okazas, ĉiufoje estas grandegaj detruoj, sed oni nur preĝas al Dio por mildigi lian koleregon.
Kiam mia samklasanino diris, ke ŝia frato havas somnambulismon, nia instruistino demandis, ĉu li regule preĝas; laŭ ŝi malforta kredo kaŭzas malsanon. Kiam mia mono estis ŝtelita, la polico nenion esploris, kaj mia instruistino rekomendis, ke mi deklamu versojn el la Korano cent fojojn; se la mono ne revenos, mi akceptu la volon de Dio.

Inspirita de la diablo

En la fakultato pri sociaj sciencoj de nia universitato evolu-scienco estas instruata. Tio estas tre progresema afero konsidere la situacion en Pakistano, ĉar la teorio de evoluado ne akordas kun islamo. Miaj samklasaninoj opinias, ke tiu teorio estas tute erara, aŭ eĉ ke Charles Darwin estis inspirita de la diablo. Ili ankaŭ diras, ke ili studas evolu-sciencon por kompreni la pensadon de eŭropanoj, kvankam ĝi estas malĝusta.

Stagnas la progreso

La bazo de la kulturo en Pakistano estas religio, tial ĉio devas esti ĝusta laŭ la vidpunkto de religia doktrino. Tio bedaŭrinde malhelpas sciencan klerigadon, dum stagnas la progreso de la lando. Religio estas apogilo, kiu instruas al ni modestecon kaj etikon, sed laŭ mi ankaŭ scienco devus esti parto de la kulturo. Religio kaj scienco devus disiĝi, kaj oni devus trakti ilin aparte. Por eŭropanoj tio ne estas nova afero, ĉar jam dum la renesanco oni komencis forlasi la religian ideon, ke nur Dio estas la kaŭzo de ĉiuj fenomenoj. Sed en la nuntempa Pakistano tio estas ankoraŭ rigardata kiel danĝera penso.

Oni en Pakistano tro multe dependas de religio anstataŭ uzi la cerbon por solvi problemojn mem. Tamen mi povas diri tion nur al kelkaj geamikoj, kiuj havas similan opinion, kiel mi. Estas mia feliĉo, ke Esperanto fariĝas ponto por transdoni mian kaŝitan penson al esperantistoj de aliaj landoj.

NADIPEDIA, korespondanto de MONATO en Islamabado, Pakistano

La bazo de la kulturo en Pakistano estas religio, tial ĉio devas esti ĝusta laŭ la vidpunkto de religia doktrino.

Laŭ iuj homoj, la granda tertremo okazinta en Pakistano pasintjare, estis puno de Dio, ĉar ni ne pentas pri nia konduto kaj ne sufiĉe forte preĝas al Li.

el Monato, januaro 2017/02

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 3,623 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *