Ekonomio de Kubo – enigma fuŝaĵo 古巴经济,难以置信的糟糕

La kuba ekonomio ĝenerale estas enigmo, se ne diri rekte – stultaĵo. Oni kopiis ĉion de Sovetunio, sed kiel ĉiu paŭsaĵo ĝi estas pli aĉa ol originalo. Rezulte de tio formiĝis la monstro, kiu turmentas la tutan popolon per siaj senefikeco kaj neimagebla kretenismo. Mi donu nur kelkajn ekzemplojn.

La eksterlandanoj ofte diras, ke la kubanoj estas mallaboremaj, ke ili la tutan tagon pasigas surstrate babilante, drinkante kaj dancante. Tio estas malvero, almenaŭ grandparte.

Unue tiajn konkludojn kaŭzas la turisma geto, kiun nur malmultaj homoj sukcesas (kaj deziras) lasi. Imagu ke alilandano venis al Rusio, sed vizitis nur la Ruĝan placon. Kio estos lia impreso pri la lando? “La rusoj estas popolo stranga kaj mallaborema. La tutan tagon ili promenas laŭ placo. Unu vestis sin kiel Lenin, alia kiel Petro la Granda, la triaj ludas muzikon en subtera pasejo. Ne, tiuj stranguloj mem kulpas pri siaj problemoj…”. La samon oni povus ripeti en Romo, Londono kaj iu ajn alia loko.

La dua kaj ĉefa kialo estas ke la kubanoj simple ne vidas fruktojn de sia laboro, do mankas stimulo labori pli multe kaj bone. Vi ĉiam havas la saman salajron sendepende ĉu vi estas entuziasma kaj efika aŭ pigra kaj stulta. Kaj salajro estas mizera. Mia kuba amiko recitis la malnovan sovetunian ŝercon: “La ŝtato ŝajnigas pagi, la homoj ŝajnigas labori”.

Multaj naivuloj diras, ke ĉio ŝanĝiĝos nun, kiam al Kubo amase venos usona kapitalo. Mi eĉ ne diru, ke tiu “usona invado” ekzistas nur en la kapoj de la eksterlandanoj kiuj nenion scias pri la vera kuba vivo. Ioma mildigo de la restriktoj fare de Barack Obama nur faciligis vojaĝojn de la usonaj civitanoj al Kubo kaj malfermon de pliaj rektaj flugoj.

Cetere pluraj el ili estis ĉesigitaj jam post kelkaj monatoj pro… manko de pasaĝeroj. Do la insulo plu restas turisma paradizo ĉefe por la kanadanoj kaj eŭropanoj.

Nombro de la turistoj vere kreskas kaj en 2018 jam superis 4 milionojn jare. Sed ĉu tio plibonigas la vivon de la ordinaraj homoj? Bedaŭrinde ne. Iom gajnas nur la eta grupo. ligita al la turisma industrio – posedantoj de casas particulares kaj restoracioj, ĉiĉeronoj, suvenirvendistoj kaj chicas.

Sed plejparto de la kubanoj kun siaj mizeraj salajroj havas nenian eblecon starigi komercon, des pli ke la permesitaj variantoj malmultas. Ekzemple vi rajtas malfermi butikon, sed tie vi devas vendi nur aĵojn kiujn vi mem faris.

La hoteloj estas posedataj de la ŝtato, do turistoj kiuj loĝas tie plenigas ĝian senfundan poŝon. Grandparte ili estas administrataj de militista konzerno Gaviota, same kiel pluraj aliaj entreprenoj en tiu ĉi militizita lando.

Eksterlandaj investantoj malmultas kaj ne senkiale. Kiel diris reprezentanto de granda ĉina konzerno, laborinta jarojn en Havano: “La reguloj estas stultaj kaj ĥaosaj, kaj ofte ŝanĝiĝas. Ĉio okazas tre malrapide kaj vi ĉiam nur aŭdas de la ŝtatoficistoj: mañana, despues (morgaŭ, poste)…”.

Pluraj rusiaj naivuloj, enamiĝintaj je Kubo planis establi tie komercon por loĝi en la tropika paradizo. Neniu sukcesis. Laŭ kubaj leĝoj alilandanoj ne rajtas posedi nemoveblaĵon, do oni devas registri ĉion por iu kubano aŭ lui. Aĉeti ion ajn (manĝaĵojn por restoracio, rezervajn partojn por teknikaĵoj, vestojn ktp) estas granda problemo, solvebla nur per neoficialaj rilatoj kiujn eksterlandano ne havas.

Eĉ se iu sukcesis lanĉi kaj bone evoluigi la entreprenon, post kelkaj jaroj ĉiam okazis la sama afero – la ŝtataj institucioj forpremis lin por okupi lian lokon. Do en la rusiaj retforumoj spertuloj ĉiam seniluziigas la revulojn: se vi deziras loĝi en la tropika paradizo ĉe la maro – iru al normalaj landoj kiel Meksiko aŭ Domingo.

Sed pro tiuj stultaĵoj suferas ne nur la eksterlandaj komercistoj (ili senprobleme sekvas la supre cititan konsilon), sed ĉefe la kompatindaj kubanoj. Ja alilanda entrepreno ne rajtas eĉ rekte dungi ilin! Ĝi devas lui laborfortojn ĉe la speciala ŝtata kompanio (kompreneble por “protekti” la kubajn proletojn de la malicaj kapitalistoj). Rezulte de tio la investantoj pagas al la ŝtato multege, sed iliaj dungitoj plu ricevas de tiu peranto mizerajn salajrojn. Ĉu mirinde ke ilia laboremo ne tro altas?

Kuba amiko rakontis al mi historion, kiu okazis en Havano antaŭnelonge kaj bonege ilustras la situacion. Eksterlanda kompanio luis malnovan hotelon kaj komencis ĝian restaŭradon. La kubaj konstruistoj ricevis de la ŝtato groŝojn, do laboris malrapide kaj fuŝe. La kompanio malsukcesis ricevi permeson je la rekta dungado, do ĝi trovis alian varianton – alportis konstruistojn el Barato!

Ĝi malŝparis multege da mono por venigi ilin per aviadiloj kaj enloĝigi, kaj pagas al ĉiu po $1200 monate dum la kubanoj ricevas nenion. Tio tre bone montras verajn prioritatojn de la kuba reĝimo, kiu interesiĝas ne pri bonfarto de siaj civitanoj, sed nur pri sia profito. Kaj tio ne estas fabelo – mi mem vidis baratanojn aĉeti legomojn en bazaroj de Mantilla, kie ili loĝas en komunloĝejoj.

Mi povas nur miri, ke post duonjarcento de tia turmentado kaj ekspluatado la kubanoj konservis sian entrepreneman kaj laboreman spiriton. Fakte nur danke al tio Kubo ankoraŭ vivas malgraŭ ĉiuj klopodoj de ĝiaj ŝtatestroj.

Jen ekzemplo el alia industrio, ĉi-foje el agrokulturo. Ĉiu vizitinta Kubon rimarkis ke en lokaj pladoj abundas porkaĵo kaj kokaĵo, foje aperas fiŝaĵo, sed bovaĵo troveblas nur en porturismaj restoracioj. Ĉu temas pri stranga kuba gusto? Ne, nur pri la ŝtata stulteco.

Iam la lando alfrontis mankon de bovaĵo. Do la kuba registaro, malkapabla administri ion ajn krom armeaj taĉmentoj, uzis sian plej ŝatatan solvon – ordonon. Ĝi dekretis ke ĉiuj bovinoj estas la ŝtata posedaĵo. Vi rajtas bredi bovinon, manĝigi ĝin, flegi, paŝti ktp, sed ne buĉi por viando.

Miaj kubaj geamikoj duonŝerce diris, ke puno por la murdo de la bovino superas tiun pri la murdo de la homo. Kompreneble neniu deziras havi tiajn problemojn, do se kokoj kaj porkoj loĝas en preskaŭ ĉiu kuba domo (inkluzive la urbojn), do bovinoj estas unika raraĵo kaj bovaĵon oni distribuas al gravedulinoj kaj malsanuloj laŭ kuponoj.

Mi povus daŭrigi preskaŭ senfine, sed espereble leganto jam komprenis la ĝeneralan situacion. Oni povas kulpigi la usonan embargon pri tio, ke PayPal ne funkcias en Kubo. Sed neniu referenco al la embargo klarigus kial mankas termometroj en la kubaj apotekoj.

Ĉu la ŝtato ne povas aĉeti ilin? Do simple diru al iu ajn fabrikanto (ekzemple la ĉina) nur unu vorton: “Ek!” kaj morgaŭ la tuta lando estos kovrita je dika tavolo de la termometroj kaj ili estos vendataj kontraŭ ne 8, sed maksimume 0,5 dolaroj.

Kubon turmentas kaj ruinigas ne la usona embargo aŭ eksteraj malamikoj, sed kretinismo de la kuba registaro, kiu parte sukcesis pri la sociaj reformoj, sed evidentiĝis esti tute impotenteca rilate ekonomion kaj politikon.

原文配有照片

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 308 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.