Infrastrukturo en Kubo – monopolismo kaj ĥaoso

Mi jam rakontis pri la sociala sistemo de Kubo. Sed Karolo Markso instruis al ni, ke distribuado kaj ideologio estas nuraj surmetaĵoj, kies bazo estas la ekonomio. Do ni esploru kiel funkcias la ekonomio de Kubo.

Usona embargo – kialo de ĉiuj problemoj
Ofte oni povas aŭdi, ke la usona embargo estas kialo de ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj problemoj de Kubo. La plejaj maldekstremaj fervoruloj eĉ egaligas ĝin al genocido, kio metas la kubanojn en unu vicon kun viktimoj de Holokaŭsto. Mi diros mallonge: se la embargo mankus, la kuba registaro devus ĝin inventi. Ĝi estas unika savilo por la reĝimo.

Vere, pri kio fakte temas? La embargo ne estas blokado. La maro kaj ĉielo plu estas malfermitaj. La aviadiloj flugas, la ŝipoj krozas kaj neniu malhelpas al Kubo negoci kun la tuta mondo krom unusola escepto – Usono.

Jes, temas pri la granda escepto kaj la plej proksima evoluinta merkato, sed ĉu tio vere estas tiom detrua por la vivo? Post la tria vizito al Kubo mi tutcerte povas konkludi kio estas la pleja detruilo de tiu ĉi lando – ĝia registaro.

Mi ne estas dekstrulokontraŭkomunisto kaj ĉi-foje tio neniel rilatas al la temo. Ĉinion regas la komunisma partio, tamen la landa ekonomio eĉ dum la tutmonda krizo kreskis po 7% jare kaj la averaĝa salajro nun estas pli alta ol tiu en Rusio.

Do ne temas pri la ideologio kaj politiko. Temas pri terura administra impotenteco, kiu regas en Kubo – belega lando kun talenta popolo, sed neimageble fuŝa registaro.

Por ne esti nura babilulo mi demandu vin, kara leganto: kio estas bezonata en la 21a jarcento por bona evoluo de la ekonomio en iu ajn lando, sendepende de la politika sistemo aŭ geografia situo? Minimuma kondiĉo estas tri bazaj infrastrukturaj elementoj: forta financa sistemo, evoluinta transporto, efika telekomunikado. La kuba registaro detruis ĉion ĉi kaj klopodas multege por bremsi eĉ ioman evoluon de ĉiuj tri branĉoj.

Financa sistemo

Entreprenoj kaj homoj bezonas monon. La monon facile atingeblan kaj uzeblan tie kaj tiam, kie kaj kiam oni bezonas ĝin.

En Kubo kun la personoj laboras fakte nur unu banko – Metropolitano. Ĝiaj oficejoj ĉiam homoplenas, atendovicoj komenciĝas surstrate kaj neniam mi vidis malpli ol dek homojn atendi antaŭ ĝiaj pordoj. Post eniri ili trafas alian atendovicon, sed jam en klimatizita ejo, do iom pli komfortan.

Visa funkcias senprobleme (nun ankaŭ MasterCard), same kiel UnionPay. Sed la kubanoj ne rajtas havi tiajn kartojn, do ili devas uzi lokajn surogatojn, kiuj funkcias nur en Kubo. La samaj atendovicoj staras antaŭ ĉiu monŝanĝejo. Pri la kretena duvaluta sistemo (CUP kaj CUC) mi jam parolis plurfoje.

Aldone funkcias idiotisma regulo: se vi alportis dolarojn, oni ŝanĝos ilin, sed prenos 10% kiel monpunon, ĉar cirkulado de la usonaj dolaroj estas malpermesita en Kubo. Ĉu vi esperas eviti la tempoperdon uzante retajn bankoservojn? Naivulo, legu la sekvan parton.

Telekomunikado

Antaŭ kelkaj jaroj la registaro finfine permesis al la kubanoj havi komputilojn kaj retumi. Sed la kondiĉoj estas neimageble arkaikaj kaj prezoj altegaj. Hejma retkonekto ne ekzistas en Kubo. Tute. Neniu havas ĝin. Sola varianto estas kontraŭleĝa. Vi trovas homon, kiu loĝas apud loko kun Wi-Fi. Li kaptas signalon kaj transdonas ĝin per kablo al najbaro, tiu transdonas ĝin al alia kaj tiel ĝis la kablo atingas vin. Kompreneble vi plu pagos retkonekton, ja ĉiujfoje vi devos konekti per via persona konto. Tamen aldone vi devos pagi al la origina signalokaptanto, kutime po 6 CUC monate. Ĉu vi imagas kvaliton de tia konekto?

Nur komence de 2017 oni anoncis ke en Malnova Havano eblos havi retkonekton hejme, ĉar la ĉina firmao Huawei konstruis eksperimente (en la 21a jarcento!) la unuan ADSL-linion. Jes, vi legis korekte – temas pri la malnovega teknologio, kiu baziĝas sur transdono de la datumoj laŭ kupra telefona kablo. Sed eĉ tio estas nura provo kaj la prezoj altegas.

En ĉiuj aliaj lokoj por retumi vi devas aĉeti karton de ETECSA (antaŭe 1 horo kostis 2 CUC, ekde 2017 – 1,5 CUC), krei specialan konton en via aparato, trovi publikan lokon kie haveblas Wi-Fi (parko, placo, kajo), sidiĝi sur benkon aŭ plej ofte sur teron, borduron aŭ simple stari (ĉar la benkoj malsufiĉas) kaj retumi subĉiele.

Rapideco estas helika, la konekto ofte ĉesas kaj vi devas reŝalti ĉion (dum la pagenda tempo plu pasas). Ĉu vi imagas fari komercon, studi, legi, spekti, komuniki, entute fari ion ajn utilan aŭ distran en tiaj kondiĉoj? Por retumi po unu horo ĉiutage vi bezonos 45 CUC, kio estas duoblo de la averaĝa monata salajro en Kubo. Bonega perspektivo, ĉu ne?

Ekster Wi-Fi vi povas uzi nur lokan retpoŝton nauta. Sed ĝi ofte fuŝas, kostas nemalmulte kaj alireblas nur en Kubo.

Nur meze de decembro 2018 ekfunkciis la poŝtelefona retkonekto. Sed tarifoj… 1 Gb kostas 10 CUC, 2,5 Gb – 20 CUC. Ĉu vi memoras ke averaĝa salajro en Guantanamo estas 25 CUC?

Ĉu vi pensas ke en tiaj kondiĉoj estus pli facile transdoni informojn persone, do homoj pli ofte vizitas unu la alian kaj komunikas eksterrete? Kompreneble vi denove eraris, kara naivulo. Ankaŭ pri tio bone zorgas la kuba registaro. Kiel? Mi rakontos en sekva blogaĵo.

el Stano, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, vojaĝoj ktp.

原文地址:http://stanobelov.blogspot.com/2018/12/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html
原文配有照片,但国内无法访问

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 732 legintoj