Intertrakti kun la rusoj: 10 bazaj sugestoj 和俄罗斯人打交道的10个基本建议

Ĉia komerco baziĝas sur interhoma komunikado kaj la internacia komerco – ankaŭ sur tiu interkultura. Ofte problemojn kaŭzas malsameco de ne interesoj, sed komercaj etikoj kaj normoj. Mi jam iom tuŝis la temon, esplorante la ĉefajn erarojn de la ĉinaj komercistoj en Rusio. Nun mi donu kelkajn konsilojn pri la komerca etiko de la rusoj.

Mi devas averti, ke ĉio malsupre skribita venas de miaj personaj spertoj kaj observoj, kaj koncernas plejparton de la rusiaj komercistoj, sed kompreneble ne ĉiujn, ja temas pri la granda lando kun pluraj etnaj kaj lokaj specifaĵoj.

Manpremoj kaj salutoj
La rusoj manpremas dum salutoj kaj adiaŭoj. Tiu tradicio estas preskaŭ deviga por la viroj dum la virinoj faras tion malofte kaj laŭplaĉe. La manpremo devas esti nek febla, nek malkomforte prema, ĉar la unua signifas indiferenton, la dua – agresemon. Ne ekzistas speciala ordo, sed iniciato devas veni de la superulo al subulo, ne inverse.
Laŭ etiketo, oni ne devas saluti ĉiun homon el grupo, sed foje oni faras ankaŭ tion. Manpremo ofte akompanas ankaŭ adiaŭon, sed tio jam estas malpli deviga afero. Rifuzi ies manpremon estas ofendo. Cetere la rusoj, kiuj aktive komercas kun eksterlandanoj, traktas ĉion ĉi malpli rigore.

Renkontu gravajn gastojn en fluĝaveno
Renkonti partneron en fluĝaveno kaj transporti lin ĝis hotelo aŭ loko, kie okazos intertraktoj, estas signo de respekto kaj fakte normo. Mi mem plurfoje faris tion persone aŭ aranĝis por aliuloj. Nivelo de renkontanto dependas de nivelo de alveninto. Ĝeneralan direktoron devas renkonti ĝenerala direktoro, eĉ se li alvenis nokte, pluvas, neĝas ktp. Al malpli gravaj personoj oni kutime sendas egalrangajn subulojn aŭ almenaŭ aŭton kun ŝoforo kaj informojn kiel kontakti lin.
Se via partnero jam plurfoje vizitis tiun ĉi lokon kaj insiste rifuzas ajnan helpon, tio estas lia rajto. Tamen simple lasi gaston memstare serĉi taksion kaj aranĝi sian trafikadon estas konsiderata malĝentilaĵo kaj signo de malrespekto.

Ne malfruiĝu je pli ol 15 minutoj
La rusoj estas ne tiom ekzaktemaj kiel la germanoj, sed ankaŭ ne tiom tempolozaj kiel italoj aŭ kubanoj. La senaverta malfruiĝo ene de 15 minutoj estas konsiderata akceptebla. Sed se vi malfruiĝas pli, prefere avertu viajn partnerojn, klarigu kialojn kaj pardonpetu. Se vi ne faros tion, eĉ se ili ne foriros kaj ĝisatendos vin, ilia humoro grave malboniĝos, ĉar tia konduto estas signo de malrespekto.

Forgesu pri masklismo kaj feminismo
Rusio estas feminisma lando rilate virinajn rajtojn. Ekde 1917 virinoj rajtas studi ion ajn, labori ie ajn (krom kelkaj profesioj, speciale danĝeraj kaj lezaj), voĉdoni kaj balotiĝi, plani familion (inkluzive per abortoj), edziniĝi kaj divorci laŭplaĉe. Virinoj okupas la plej altajn postenojn (ministroj, parlamentestroj, ĝeneralaj direktoroj ktp), ofte sukcesas en komerco.
Sed! La rusoj plu sekvas tradiciajn ĉiutagajn kutimojn en interseksa konduto. Do se viro dum intertrakto proponos al vi seĝon aŭ manon, malfermos antaŭ vi pordon aŭ donos al vi pelton, tio estas ne signo de masklismo, sed tute normala konduto propra al ĉiu edukita rusa viro. Via rifuzo simple mirigos lin, ja li nur sekvis regulojn kaj esprimis sian estimon. Kaj kompreneble viro ĉiam pagos fakturojn de virino en restoracio, tio estas nediskutebla regulo.

Akceptu regalojn
Laŭ rusaj komercaj kutimoj  gastiganto pagas manĝojn, veturojn kaj distrajn aranĝojn dum la tuta intertraktado. Tiu kutimo estas tiom forte enradikiĝinta, ke okazas eĉ malgraŭ ajnaj formalaĵoj, inkluzive la regulojn de la Imposta Kodo, akceptanta kiel neimposteblaj elspezoj pagon nur de unu tagmanĝo dum la tuta intertraktado. Eĉ en Gazpromo, kiu devas strikte sekvi ĉiujn regulojn kaj leĝojn, oni ĉiam trovas vojon fari tion.
Kompreneble gasto rajtas almenaŭ unufoje pagi memstare, sed tio estas nura rajto, ne devo kaj okazas malofte. Same pagendaj de gastigantoj estas ekskursoj kaj aliaj distraĵoj, inkluzive la plej ekstremajn kaj kostajn. Loĝado estas pagata malofte.

Ne tro zorgu pri donacoj
La donacoj ne ludas en la rusa komerca kulturo rolon same gravan kiel ekzemple en tiu ĉina. Donaco nepras nur se gasto venis por gratuli vin pri jubileo de firmao aŭ ĝia estro, kaze de profesiaj festoj ktp. En aliaj kazoj tio estas libervola afero kaj ofte intertraktoj okazas tute sen interŝanĝi la donacojn.
Mi aldonu ke laŭleĝe donaco devas kosti malpli ol tri mil rublojn (ĉirkaŭ 50 dolaroj), sed nur ŝtatoficistoj vere zorgas pri tio kaj eĉ ili ofte fajfas pri la regulo. Kutime donaco kaze de festo aŭ jubileo kostas almenaŭ 400 dolarojn. La plej ofta donaco estas artaĵo (pentraĵo, skulptaĵo ktp), suveniro aŭ teknikaĵoj (tiukaze prefere informiĝu ĉe subuloj de via partnero, kion li vere bezonas).

Dungu interpretiston
Dum la lasta censo en 2010 nur 5% de la rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed mi pensas ke eĉ ili grave troigis. Se vi mem ne parolas la rusan kaj esperas interkompreniĝi angle, plej verŝajne vi ne nur vane perdos vian tempon, sed ankaŭ embarasos la partnerojn, kiuj devos publike agnoski mankon de ajnaj lingvokonoj. Prefere traduku anticipe viajn materialojn kaj dungu interpretiston. Kompreneble esceptoj ekzistas, sed tiukaze viaj partneroj montros tion en jam en la antaŭa komunikado.

Ne atendu senbridan diboĉadon
Oni ofte konsideras la rusojn ebriuloj, kiuj drinkas vodkon de matene ĝis vespere. Sed en realo plejparto de la rusaj komercistoj estas apenaŭ pli drinkemaj ol iliaj eŭropaj aŭ aziaj kolegoj. Oni neniam drinkas matene, malofte dum tagmanĝo kaj eĉ dum intertraktaj vespermanĝoj tio okazas ne ĉiam.
La plej populara drinkaĵo por la viroj estas vodko, kvankam lastatempe multaj preferas viskion aŭ konjakon. Vino kutime estas konsiderata drinkaĵo por virinoj aŭ (malofte) maljunuloj. Tamen neniu trudas al iu siajn gustojn kaj preferojn, do ankaŭ senalkoholaj vespermanĝoj akcepteblas, same kiel tiuj bierumaj.
Rifuzo drinki dum intertrakta vespermanĝo ne estas konsiderata malrespekto, speciale se gasto referencas al sano, religia kredo aŭ simple planas multe labori sekvatage.
Forgesu pri babileto (small talk)
En Rusio ne ekzistas kulturo de babileto (small talk) kiel en Usono. Se ruso demandis vin: “Kiel vi fartas?”, li vere atendas respondon kaj reciproke, li vere rakontos al vi pri siaj aferoj. Demandi tion kaj foriri sen aŭskulti respondon estas konsiderata kruda malĝentileco, ja se vi ne interesiĝas pri mia vivo, kial vi demandas min?
Tio ne signifas ke vi nepre devas rakonti pri ĉiuj viaj aferoj (tio okazas nur inter geamikoj). Vi povas simple diri: “Ĉio en ordo” aŭ “Mi laboras” aŭ “Ne demandu, damne, sed mi superos…”. Normale interparolo komenciĝas per banalaj demandoj kaj frazoj rilataj al vetero, enhoteliĝo, veturo ktp.

Ne ofendiĝu al rektaj vortoj
Rusoj strikte dividas sian ĉirkaŭaĵon je kelkaj rondoj: proksimaj amikoj (друзья), malproksimaj amikoj (приятели), konatoj (знакомые) kaj eksteruloj (незнакомые). Jarcentoj de vivo en severa klimato kaj sub ŝtata premo alktumigis la rusojn esti sindetenaj kaj moderaj. Ni ne ridetas al nekonataj homoj surstrate ne pro natura morneco, sed ĉar ni simple ne konas ilin, do ili troviĝas en la lasta, plej fora rondo de nia persona mondo. La mito “rusoj ne ridetas” facile rompiĝas, se vi sukcesis transpaŝi tiun limon kaj veni al pli proksima grupo. Tiukaze antaŭ kelkaj minutoj indiferenta, foje sombra ruso transformiĝas je ĉarma, afabla persono, kiu ridas kun vi, priparolas personajn aferojn kaj proponas helpon.
Sed tio havas alian flankon. Ju pli proksima vi estas, des pli rekte la ruso esprimos sian opinion. Tio povas aspekti kruda por eksterlandanoj, sed la rusoj aprezas tian konduton kiel vere sinceran kaj kiel signon de amikeco. “Falsa rideto”, ankaŭ nomata “deĵora rideto” de la usonanoj ĉiam iritas la rusojn, ĉar en la rusa kulturo sincereco kaj malfermiteco estas konsiderataj pli valoraj ol ĝentileco.
Sed memoru, ke nur proksima amiko povas rekte kritiki vin, speciale se temas pri komerco. Kompreneble tion povas fari ankaŭ via kontraŭulo, sed vi ja scias diferencigi amikojn kaj malamikojn, ĉu ne?

el Stano

原文配有照片

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,968 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *