Kio okazis hodiaŭ en Venezuelo?

image

Juan Guaidó faris gravajn anoncojn dum la opozicia koncentriĝo de la  23-a de Januaro en Karakaso, kie li ĵuris kiel provizora prezidento

Merkredo 23 de januaro la prezidento de la nacia parlamento, Juan Guaidó, ĵuriĝis kiel prezidento provizora de Venezuelo antaŭ miloj da venezuelanoj kiuj eliris por protesti en la stratoj de Karakaso. Li anoncis, plie, protestan marŝon kiu okazos en la semajnfino por transdoni la Leĝon de Amnestio.

“La silento kun kiu ni komencis ĉi tiun jaron hodiaŭ rompiĝas per krioj kaj kuraĝo. Ne plu silento, en nia koro ni havas la fidon de sukceso” diris Guaidó de la supro de la estrado kie li estis.

Ankaŭ li invitis al la Venezuela popolo unuiĝi, “ĉi tio ne temas pri tordi la brakojn de aliuloj, ni man-premos. Ĉar la ĉavista flanko estis trompita kaj frustrita, al ili ni diras ke ni havas planon por Venezuelo restariĝi”

Li alvokis marŝon por la semajnfino por doni la leĝon de Amnestio, kaj la unuan semajnon de Februaro okazos movilizado por ricevi la humanan helpon: “dum la venontaj tagoj ni iros al ĉiu sektoro. Kaj atentu! Ĉar venos agoj por fari”

Per la apogo de la publiko inter krioj kaj eksklamacioj li diris:

“por eviti ajnan dubon, hodiaŭ mi faras la paŝon kun vi. Komprenante ke ni estas en diktaturo kaj ke popolo unuigita neniam estos venkita”.

image

“Hodiaŭ 23 de januaro 2019 en mia kondiĉo kiel prezidento de la nacia parlamento, invokante la artikolojn de la konstitucio de la Venezuela Respubliko, respektante miajn kundiputitojn, mi ĵuras preni formale la nacian ekzekutivon sur min, kaj esti la prezidento de Venezuelo por atingi la ĉeson de la uzurpado, transiran registaron kaj havi liberajn balotadojn”

Kelkajn minutojn post lia deklaracio, la ĝenerala secretario de la OEA, Luis Almagro, salutis la decidon de Juan Guaidó. Kaj poste la usona registaro pere de Donald Trump, agnoskis Guaidon kiel Prezidento provizora de Venezuelo.

Aliaj landoj kiel Kanado, Brazilo, Peruo, Ĉilio, Kolombio, Gvatemalo, Argentino, Paragvajo, Ekvadoro, Kostariko, ankaŭ agnoskis lin.

el https://cxapelo.tumblr.com

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 2,939 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *