Kubo – la lando de mitoj

古巴-神话的国度

Post alveni la flughavenon de José Martí mi stariĝis en unu horon longan atendovicon. Baldaŭ de malantaŭe aŭdiĝis ĝoja skandado kaj kantado – tio estis grupo da ĉiliaj komunistoj, kiuj venis kadre de iu brigado por montri sian solidarecon kun Kubo. Ili gaje ridis, svingis la manojn kaj flagojn. Evidente ili vere kredis, ke Kubo estas fiera landeto, kiu suferas pro malica usona blokado, sed plu rezistas por daŭrigi konstruadon de la libera kaj justa socio. Kiam tiaĵojn vidas ordinaraj kubanoj sur iliaj vizaĝoj aperas amara rideto. Nun mi scias kial.

Insulo de libereco
Oni ofte nomas tiel Kubon, kvazaŭ temas pri iu paradizo ĉirkaŭita de malliberejoj kie suferas katenitaj popoloj. Realo estas tute inversa.

La nuna Kubo estas polica ŝtato. Evidente origine ĝiaj kreintoj vere planis establi justan socian ordon, sed la bonaj intencoj plian fojon pavimis vojon al la infero. La ŝtato tute voris la socion kaj privatecon. Homo estas nenio, la ŝtato estas ĉio. Kubano havas malmultajn rajtojn kaj eĉ tiu manpleno ĉiam malstabilas kaj povas perdiĝi je unu minuto.

Post disfalo de Sovetunio en 1991 malaperis la ĉefa financanto de la kuba reĝimo. La ekonomio kolapsis, malsato trafis vastajn socitavolojn, en Havano ekflamis kontraŭregistaraj tumultoj, do la timigita ŝtato iom malstreĉigis la makzelojn. Ĝi enlasis eksterlandajn turistojn, sed pasis jaroj antaŭ oni permesis al la kubanoj kontakti ilin, eĉ simple babili surstrate. Pliaj jaroj pasis antaŭ estis permesite havi komputilojn kaj uzi interreton.

Sed ĝis nun ĉiu kubano ĉiam devas havi kun si identigilon, kiun iu ajn policisto povas kontroli je iu ajn momento. Mi memoras kiel en Vedado ni eliris la apartamenton por aĉeti glaciaĵon en butiko trans la straton, sed Lisi rememoris ke ŝi ne havas identigilon kaj tuj revenis. Mi estas ŝokita, je temis pri ducent metroj, sed ŝi diris: “Ne! Kubano ĉiam devas havi identigilon”. Tio ripetiĝis plurfoje. Kiam ŝi vizitis Rusion inter la plej mirindaj por ŝi aferoj estis ke la rusianoj ne bezonas ĉiam kunporti pasporton.

La kuba ŝtato kontrolas ĉion kaj scias ĉion danke al la reto de denuncantoj. Ĉu vi iam gastis ĉe eksterlandaj esperantistoj? Tio ne eblas en Kubo, ĉar kubano ne rajtas gastigi eksterlandanon. Tio estas permesite nur al posedantoj de casa particular, kiuj luigas ĉambrojn al siaj gastoj.

Dum tiu ĉi vojaĝo mi loĝis en la domo de Lisi en Havano, sed por tio ni devis viziti specialan oficejon, kie oni esploris ĉu ni vere havas rilaton (ĉiuj vojaĝoj de Lisi jam estis en ilia datumbazo), post kio ni pagis 40 CUC kaj mi ricevis stampaĵon en la pasporto ke en tiuj tagoj mi gastos en Kubo kiel vizitanto kun speciala statuso.

Tiaj limigoj kaj stultaĵoj komplikigas la vivon de la kubanoj ĉiupaŝe. Se la revoluciuloj vere deziris krei la ŝtaton de la liberaj feliĉuloj, ili tute malsukcesis. La nuna Kubo estas lando de mizeraj petantoj, kiuj ĉiam devas ion peti de la ĉionpova kaj tute indiferenta al iliaj bezonoj ŝtato.

Ĉiu ago postulas paperon, ricevi kiun oni povas nur post longa atendado, vagado tra burokrataj labirintoj kaj kompreneble pago. La ŝtataj servoj estas sufiĉe kostaj se konsideri ke plejparto de la kubanoj vivas per 20-25 dolaroj monate dum la paperoj ofte kostas 10-15 kaj pli.

La aferon pli aĉigas manko de klara sistemo en la ŝtata organizo, do ofte la ŝtatoficistoj mem nur nebule scias kiel kaj kie ricevi la bezonatan paperon.

Ĉiuj ŝtatoficejoj estas superplenaj, atendovicoj komenciĝas surstrate kaj malaperas neniam. Oni pasigas tie horojn kio ofte finiĝas per ordono prezenti pliajn paperojn el alia oficejo aŭ rifuzo pro iu ajn kialo.

Unu oficejon en Capri ni vizitis almenaŭ kvinfoje. Unue oni diris ke ni bezonas paperon kiu konfirmos la eŭropajn vojaĝojn de Lisi kaj kostos 150 CUC! “Por kio?!” indignis mi. “Oni povas simple fari kopiaĵon de via pasporto kun stampaĵoj de la respektivaj doganejoj!” La respondo estis ĉiam la sama: “estas Kubo”.

Mia inteligenta knabino sugestis reveni sekvan tagon por demandi alian oficiston, ĉar ili mem ofte malbone konas la leĝojn kaj regulojn. Vere, la sekvan tagon oni diris al ni, ke estas bezonata alia papero, malpli kosta.

La trian fojon oni diris, ke ĝi ankoraŭ ne estas preta ĉar paneis printilo – la sola en la oficejo. Post kelkaj tagoj ni revenis por ekscii, ke ĝi jam funkcias, sed ili forgesis printi la paperon. Nur je la kvina fojo ni sukcesis ricevi tiun stultegan paperaĉon, tuj transdonitan al alia ŝtatoficejo.

Kiel la homoj sukcesas vivi en tiu ĥaoso? Feliĉe la tuta ŝtata aparato en Kubo estas koruptita. 100%. Do se vi bezonas ricevi iun paperaĉon ne post kelkaj semajnoj (foje monatoj), sed jam nun, vi devas pagi – neoficiale, sed preskaŭ malkaŝe. Oni ofte plendas pri korupto en Rusio, sed mi en 44 jaroj de mia vivo nur unufoje donis ŝmirmonon kaj tio estis komplika proceduro, kiun partoprenis kelkaj fidindaj homoj, kiuj garantias unu al alia ke mi ne estas provokanto el polico aŭ FSB. En Kubo tio okazas ĉiupaŝe kaj estas neskribita normo de la ĉiutaga vivo.

Mi parolas nur pri tio, kion mi mem vidis kaj spertis. Do apenaŭ bezonatas aldoni, ke mankas iu ajn plurismo en la socia kaj politika vivo, kiu estas strikte kontrolata de la reganta komunisma partio. “Alia mondo eblas” diris Fidel en siaj paroladoj. Evidente li parolis ne pri Kubo.

Revolucia popolo
Alia mito rilatas al la humoro de la kubanoj mem, konsiderataj la revolucia popolo, kiu kuraĝe defendas sian liberecon kaj sendependecon sub la revoluciaj standardoj kun comandante Che en la koro kaj Fidel en la menso.

Vere, inter la plej popularaj turismaj fotoj el Kubo estas portretoj de Fidel Castro kaj Che Guevara, renkonteblaj ĉiupaŝe, ofte akompane de fajrigaj sloganoj kaj la kuba flago.

Sed mi loĝis en Sovetunio, do bone memoras “Gloron al la Partio!” ĉiuangule kaj moke indiferentan sitenon de la homoj al tiuj rubaĵoj. En Kubo mi trovis la samon.

Kompreneble ekzistas homoj, kiuj sincere kredas je la ideoj de la revolucio kaj plu atendas plenumon de la sennombraj promesoj. Sed temas pri eta malplimulto, preskaŭ tute ne rimarkebla ekster la ŝtata televido. Mi havas dekojn da geamikoj en Kubo kun la plej diversaj, ofte neimageblaj nomoj. Sed inter ili mankas eĉ unu Che, Raúl aŭ Fidel. Ĉu klara signo? En Sovetunio homoj ne multe interesiĝis pri politiko kaj ĝenerale skeptike rilatis al la propagando, sed oni povus renkonti plurajn Vladimir kaj Vladimir Iliĉ.

Mi vidis kelkajn kubanojn en la tago kiam mortis Fidel. Ili ŝercis kaj ridis: “Fidel ŝuldas monon al mi. Kiu pagos nun?” En novembro 2015 jinetero en Havano diris, ke li ne ŝatas lokan televidon, ĉar tie ĉiam spekteblas nur Fidel kun siaj senfinaj paroladoj. Ĉi-foje, kiam mi ŝerce diris ke la 1an de majo mi partoprenos la manifestacion kun bebo sur kies frunto mi skribos “Soy Fidel” (“Mi estas Fidel” – la funebra slogano, vaste uzata de la ŝtata propagando), mia amiko diris: “Se vi faros tion, mi mortigos vin”. Li apenaŭ ridetis.

Ĉu vi vidis en televido homoplenajn manifestaciojn kun flagoj kaj entuziasmaj afiŝoj? Se vi ne loĝis en Sovetunio aŭ aliaj socialismaj landoj, eble vi ne komprenas kiel tio funkcias. Tagon antaŭ la 1a de majomi demandis Lisi, ĉu ni povos morgaŭ ĉeesti la manifestacion? “Ne, tio ne eblos, ĉar okazos la trafika kolapso. Ĉiuj busoj estos uzataj por transporti la manifestaciantojn kaj la malmultaj kiuj restos, estos superplenaj”. Mi miris: ĉu oni alportas homojn per busoj, ĉu ne temas pri volontuloj? Lisita nur ridis responde kaj rakontis kiel tio okazis dum ŝiaj studojaroj.

La Universitato pri komputikaj sciencoj troviĝas ekster la urbo kaj studentaro abundas (ĝis 10 mil), do ĝia partopreno en la “popola festo” pli similis al komplika milita operaco. Pluraj busoj venis ekde frua nokto por alporti la kompatindajn studentojn al la placo, de kiu startos la manifestacio. “Kiom frue? Kutime je la 2a aŭ 3a nokte.

Kion ni faris ĝis mateno? Ni simple kuŝiĝis sur trotuaron kaj dormis. Poste ni stariĝis en vicoj, rapide marŝis kien oni ordonis, svingis la manojn, kriis “Vivu Cuba!”, “Vivu revolucion!” kaj baldaŭ ĉio finiĝis. Mi pli ŝatas la 1an de Majo en Guantanamo, ĉar tie post la manifestacio kolektiĝas ĉiuj parencoj kaj ni kune festenas”.

Resume: la ordinara kubano ne pensas pri la revolucio. Li pensas kiel travivi kun sia salajro je 20-25 CUC en la lando, kie skatolo de loka biero kostas 1 CUC, 1,5-litra botelo de loka akvo 0,75 CUC kaj taksio por 15-minuta vojaĝo pagendas je 10-15 CUC.

el Stano, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, vojaĝoj ktp.

原文地址:https://stanobelov.blogspot.com/2018/12/kubo-la-lando-de-mitoj.html

原文配有照片,但国内无法访问

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 2,812 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *