Manĝi Insektojn 食用昆虫

La lasta kalkulo montris, ke la kvanto da malsatantaj homoj en la mondo kreskis. Ili nun estas pli ol 800 milionoj. Tio signifas, ke el ĉiu grupo de 9 personoj, po unu ne ricevas sufiĉan kvanton da nutraĵoj por bona sano. Aliflanke, multaj studoj montris ankaŭ, ke ĉirkaŭ unu kvarono el la tuta nutraĵaro produktata en la mondo forperdiĝas pro neefika strategio de konservado kaj distribuado. Kruela paradokso.

Sendepende de politikaj vidpunktoj, sciencistoj klopodas trovi sanajn, taŭgajn solvojn, ĉar la monda loĝantaro plu kreskas kaj al la naturmedio ne mankas problemoj. Inter la eblecoj, oni nuntempe serioze konsideras la produktadon de nutraĵoj faritaj per insektoj. En aŭstralia universitato, oni intencas aldoni al ordinaraj menuoj “akridan viandon” kaj aliajn similajn.

Por multaj homoj, la ideo manĝi insektojn ŝajnas absurda, sed enketo montris, ke ĝi jam estas praktikata en pli ol cent landoj. En okcidentaj landoj, oni ankoraŭ ne akceptas tiun alternativon. Tamen, oni supozas, ke ĝi estus pli facile akceptata, se la insektoj estus aldonitaj post procezado, tiel ke oni ne perceptus ilin. Oni kreis ekzemple insektan glaciaĵon tre bongustan, laŭdire.

Tiu esplorado jam okazas de pluraj jaroj. Oni jam dokumentis pli ol 2000 speciojn de manĝeblaj insektoj, el kiuj oni povas ricevi proteinon, mineralojn kaj gravajn vitaminojn. Kompare kun la produktado de bova kaj similaj viandoj, ĝi estas multe pli favora al la naturmedio, ĉar ĝi liveras multe malpli da gasoj en la atmosferon. Eĉ aŭtoritatuloj en la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj emas akcepti la ideon, kiu celas mildigi la mankon de taŭgaj nutraĵoj en la mondo.

Unu el la manieroj uzi insektojn por homa nutrado estas nerekta. Oni povas manĝigi aliajn bestojn per pulvoro farita el insektoj. Oni povas aldoni ĝis 15 procentojn da pulvorigitaj larvoj al la nutraĵoj liverataj al kokidoj, ekzemple, kaj tio ne influas la aromon, guston, sukecon kaj molecon de la koncerna kokida viando. Cetere, en la naturo, kokidoj manĝas insektojn, kompreneble. Ankaŭ aliaj bestoj “normale” manĝataj de homoj povas esti nutrataj per insektoproduktoj.

Usona universitato, en la jaro 2018, publikigis studaĵon pri la efiko de faruno farita el griloj, por homa konsumo. Oni trovis, ke kreskis la kvanto da favoraj mikroboj kaj substancoj en la intesto de tiuj, kiuj englutis certan kvanton da tiu faruno, dum certa tempo. La esploristoj konsideras, ke ĝi estas avantaĝa, kompare kun bova viando.

el http://esperantaretradio.blogspot.com/2019/05/mangi-insektojn.html

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 4,080 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *