Niaj familiaj vojaĝoj 一个苏联家庭的第一次出国旅行

aŭtoro: Sergeo Esperantoff (Rusio)

Niaj familiaj vojaĝoj.

La unua vojaĝo eksterlanden!

Imagu la 1970-aj jarojn, Sovetunio, minimumo da informoj pri la ekstera mondo. Nur la ” Klubo de vojaĝantoj” en 2-kanala televido, la revuoj “Ĉirkaŭ la mondo”, plej ŝatataj lecionoj pri historio, geografio kaj la germana en la lernejo.

Sur la muroj de mia ĉambro estis multaj geografiaj mapoj: la mapoj de la regionoj de Kirov, kie mi loĝis, kaj la regiono de Gorkij (nun denove Niĵnij-Novgorod, la naskiĝ-regiono de miaj gepatroj, kie mi feriis ĉe avino en vilaĝo), la mapoj de Sovetunio, de Eŭropo kaj de la mondo.

Verŝajne, ne ĉiuj tiuj mapoj pendis sur la muroj en mia ĉambro samtempe, mi ne memoras, ili povus ŝanĝiĝi, anstataŭiĝi, sed ili ĉiam pendis. Ili pendis ĉar ili estis grandaj. Tial li konis ĉiujn landojn kaj ĉefurbojn parkere. Kompreneble, mi sciis ankaŭ pri ĉiuj ĉefaj montoj, maroj, dezertoj, riveroj, ktp.

Mi povis stari dum horoj antaŭ la mapoj, pripensi, studi kaj sonĝi kiel mi vojaĝas tien kaj tien. Pli vere, mi ne staris ĉe iu mapo, sed troviĝis, vivis en ĝi, tre malproksime inter ĉi tiuj belaj nomoj, aŭ inter aliaj, malfacile prononceblaj. Kaj mi “vojaĝis” plezure, sen iel pligravigi aŭ malpligravi diversajn mondopartojn, kaj mian naskiĝlandon.

Sovetunio estis fermita lando, fermita de la ekstera mondo per tre bone gardata land-limo en la tero kaj en maroj kaj eĉ aere. Ordinaraj homoj de Sovetunio ne povis tiel libere vojaĝi, kiel nunaj rusianoj iras eksterlanden, ankaŭ de eksterlande oni ne povis libere eniri Sovetunion. Pro la fermiteco de SovetUnio estis plusoj kaj minusoj por la lando.

Ĉio estis sub kontrolo, la limo sur la tero, en la aero kaj sur la akvo, en akvo estis, kiel ili kutimis diri “ŝlosita”, en la laŭvorta kaj figura senco. Sed jam tiam mi certis, ke mi nepre vizitu Venecion. Kial ĝuste Venecion?

Jes, ĉar mi legis ie, ke Venecio ĉiujare plonĝas en maron kaj poste tute malaperos. Tiam, tiutempe la la informo tiom mirigis min, la infanon, ke mi decidis ke mi nepre vizitu ĉi tiun gloran urbon! En tiuj jaroj, ĝi estis stranga fantazio, preskaŭ nerealisma revo por adoleskanto el simpla laborista familio.

Estis necese fariĝi diplomato aŭ ĉefa estro por havi aliron al vojaĝoj eksterlanden, aŭ altklasa specialisto, niaj altprofesiaj laboristoj laboris en multaj frataj landoj kaj la landoj aliancaj. Kaj jam tiam mi vidis min sur la stratoj kaj kanaloj de ĉi tiu urbo. Kaj iam tio okazis, en 1994. En 1991, Sovetunio kolapsis. La 90-aj jaroj estas malfacila periodo por nia lando. Antaŭ tio mi komencis studi lingvojn, inkluzive de la lingvo Esperanto.

Estis nulo da informoj pri Esperanto en Sovetunio.En la tiel nomata “Gorbaĉeva rekontstruo-tempo”, Esperanto-kluboj komencis aperi, inkluzive en mia urbo Kirov ĉe la eksterlanda fako de la biblioteko je la nomo de rusa verkisto Herzen. Mi tiam loĝis en najbara urbo Kirovo-Ĉepetsko, komencis memstare lerni la lingvon kaj aktive korespondi en Esperanto kun diversaj homoj tra la mondo. Ĝi estis bonega, io nekutime nova, interesa. Unu el la korespondantoj estis el Italujo.

Unue min konfuzis la aĝ-diferenco de 20 jaroj, sed ĝi montriĝis tre interesa, ĝentila kaj delikata virino. Kaj ŝi loĝis ne malproksime de Venecio! Ĉi tiu fakto estis la sorto! Bruna invitis nin gasti jam en 1991, la lastan jaron de Sovetunio. Ni komencis kolekti monon. Tiam okazis terura inflacio, estis malmulte da mono. Aĉeti monon aŭ interŝanĝi rublojn por dolaroj (eŭroj forestis tiam) samtempe por granda kvanto estis nereala por ordinaraj sovetuniaj homoj. Tial ĉiufoje antaŭ la vica vojaĝo, ni ŝparis monon, aĉetante iom ĉiumonate.

Por la afero ni havis monatan “normon”, tamen sufiĉe malgrandan. Nek en 1991 nek en 1992 ne eblis iri eksterlanden, ĉar en januaro 1992 naskiĝis nia filino Mariana. Esperanta korespondado kun amikoj el eksterlando daŭris. Tiam en la iama Unio, kaj jam nova sendependa Rusio, estis preskaŭ nenio. Amikoj sendis infanajn vestojn al Mariana. Mia filino kreskis, la situacio en la lando draste ŝanĝiĝis post la disfalo de USSR, kaj ĉiuj esperis ke baldaŭ estos pli bone.

Necesas esti pacienca. Niaj homoj ĉiam estis instruitaj elteni.Ni tiam loĝis en Kirovo-Ĉepetsko, loĝis en malsamaj kondiĉoj en diversaj hejmoj, sed ni ĉiam klopoids plibonigi niajn viv- kaj loĝ- kondiĉojn. Kaj ni ĉiam sukcesis ĉar mi kaj mia edzino estis ĉiam respondecaj en niaj laborejoj. Fin-fine ni ekloĝis en aparta unuĉambra loĝejo proksime al la river-bordo, kie la Ĉeptsa-rivero enfluas en la riveron Vjatka. Kaj se vi iros laŭ la fluo de la Vjatka, vi povas naĝi al la granda rusa rivero Volga!La sonĝo viziti Venecion plifortiĝis.

Bruna denove invitis nin al ŝi. Ni komencis prepari intence. Ĉar necesas komuniki kun Bruna ne skribe, sed parole, mi bezonis praktikon. Necesas kontroli ie sin mem. Timo unuafoje paroli en fremda lingvo kun fremdulo estas ĉiam ĉe ĉiuj. Mi iris al kongreso de rusiaj esperantistoj en Niĵnij-Novgorod, ĝi situis “sufiĉe proksime” laŭ normo de Rusio, laŭ fervojo. Do mi vizitis, partoprenis, konvinkiĝis, ke la lingvo funkcias, homoj komunikas. Bruna sendis oficialan inviton en la itala.

Fine estis ricevitaj la unuaj por-eksterlandaj pasportoj. Poste, post la ricevo de la pasportoj nin atendis neniuj informoj pri iu ambasadejo ĝenerale: neniu adreso, nenio alia. Mi devis iri al publika regiona biblioteko en mia urbo, ĉar ne estis interreto tiutempe. Tie mi trovis la adreson de la Itala Ambasadejo en Moskvo, kaj la plej proksiman metro-stacion al ĝi. Kaj mi decidis, ke ĉiuj aferoj komenciĝos de lundo. Kaj por tio vi devas foriri dimanĉe el la urbo Kirov. Plie, la loka trajno alvenis al Moskvo je la 9.30, kaj mi preferis alian trajnon kiu venasa al Moskvo tre frue, ie je la 5-a aŭa la 6-a horo. Feliĉe, tra urbo Kirov al Moskvo laŭ Trans-Siberia (Trasiberia) fervojo veturas multaj trajnoj.

Do, mi venis tre frue, trovis la ambasadejon kaj finfine post multaj homoj (estis ja hom-vico) mi sukcesis ekhavi la italajn vizojn por mi kaj por edzino, nia infano estis enskribita en pasporton de panjo.Necesas diri, ke Itala ambasadejo en Moskvo estis unusola! kiu donis siajn vizojn al rusianoj tute senpage!

Mi revenis hejmen, kaj ni komencis pretigi nin al la tiu voajĝo.

Finfine, decembre de 1994, ni: mi, mia edzino Marina, nia filino Mariana (naskiĝis la 19/01/1992) veturis el Kirov trajne al Moskvo. La unua nokto en sufiĉe komforta trajno. Veninte matene ni havis la tutan tagon por Moskvo, ĉar ni devis ŝanĝi trajnon kaj forveturi jam de alia stacidomo.

Dua nokto trajne estis inter Moskvo kaj Kievo (Ukrainio), do ĝuste nokte nin kontrolis jen doganistoj, jen limgardistoj, komence rusiaj, poste ukrainiaj.

Tria nokto trajne estis ie post Kievo, pli proksime al okcidento de tiu lando, kaj dum tiu nokto oni denove nin kontrolis doganistoj kaj limgardistoj ukrainiaj kaj jam hungaraj. Kaj ankaŭ tie en la stacio Ĉop oni ŝanĝis la radojn sub la vagonoj, ĉar finiĝis rusa fervoj-standarto kaj komenciĝis pli mallarĝa eŭropa fervojo.

Tiutempe, en la jaro 1994, nur 3 jarojn post la disfalo de USSR, Ukrainio por ni ne estis “eksterlando”, ĝi restis nur post-sovetiaĵo, same kiel Rusio. Sed Hungario estis jam vera eksterlando, ĉar ĉi tie estis vidata el vagona fenestro la ŝtatlimo kaj ĉiuj ĝiaj aldonaĵoj. La trajno veturis el Ukrainio en Hungarion kiujn disigis rivero, kaj la trajno sekvis laŭ ponto kaj mi vidis ke en la Hungara bordo neniu ĝin gardas. Por kio? Se Sovetunio bonege gardis sian ŝtatlimon eĉ kun siaj aliancanoj. Mi bone memoras ke en la hungara bordo sides nur iu fiŝisto.

Do, bone en la vagono estis ekscitiĝo, ĉiuj rigardis fenestojn kaj tuj gratulis tiujn kiuj traveturis la ŝtatlimon unuafoje. Fine, ni venis al Budapeŝto, ni havis en la ĉefurbo 3-4 horojn ĉar oni remanevris niajn vagonojn (sekvajntajn plu) al la hungara.

Dum la fina Kvara nokto ni traveturis imagu, 3 ŝtatlimojn: hungara/kroata, kroata/slovena, slovena/itala. Nun vi povas imagi kiom da fojoj ili ĉiuj kontrolis kaj rekontrolis jen elire, jen enire niajn pasportojn, kupeojn kun valizoj.

Kutime, ĉiu-landaj limgardistoj kaj doganistoj tutan sian laboron faris en la vagonoj mem, nur la sloveniaj “konjektis” elvagonigi homojn, kiuj plejparte nenion komprenis el ilia parolado. Kiel ĉiuj, ankaŭ mi kun pasportoj (mia kaj edzina) ekiris, mi naïve pensis ke necesas nur iri el vagono kaj esperis ke ĉio okazu apud la vagono, sed ili irigis nin ĉiujn iel, estis ja decembro, mi estis nur en piedvesto por vagonoj sed ne por vintra tero. Do ĉiujn ili irigis al iu konstruejo kie oni ekzamenis pasportojn niajn sed ni atendu ekster iu ajan ejo, en freŝa decembra aero! Feliĉe, mi ne malvarmumiĝis, ĉar mi estis ja nordano kaj tiu vetero por mi ne estis tiel terura kiel por miaj sam-vojaĝantoj.

Fin-fine slovenoj revenigis al ni pasportojn kaj ni tuj kuris al niaj vagonoj en varmon. Ĉiuj limgardistoj faris malgrandajn stampetojn en paĝo de pasporto, kutime multaj stampetoj lokiĝis sur unu paĝo, sed nur slovenoj gluis sian transitan vizon sur la tuta paĝo. Neimageble! Miaj amikoj koleriĝis, ili diris: -Pro tiuj slovenoj mia pasporto finiĝos pli frue ol ĝi devos finiĝi laŭ tempouzo.

Fine, ni venis al urbo Venezia! En la stacidomo nin renkontis nia sinjorino Spagnolo, nia kara Bruna! El Venecio ni veturis al Mestre, kie nin atendis la aŭto de Bruna, kaj ni kvarope veturis al ŝia urbeto Pederobba, kiu situas en la regiono Veneto, ankaŭ en la regiono situas Venecio (fakte en la maro). Tiel efektiviĝis mia infana revo, jam kiam mi estis 31-jara.

En la foto: Venecio, decembra fino de 1994, mia edzino Marina, nia filineto Mariana (2-jara kaj 11-monata) kaj mi, la administranato, la aŭtoro de la teksto.

el Facebook

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,894 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *