Transporto en Kubo – artefarita kolapso 古巴交通——人为的不景气

Ĉiutage mi vidas en interreto fotojn de antikvaj kubaj aŭtoj kaj legas fascinitajn reagojn de la romantikaj turistoj: “Ho, belaj kubaj aŭtoj!” Kun la sama sukceso ili povus admiri afrikajn infanojn, duonmortajn pro malsato: “Ho, kiom sveltaj!”

Tiuj porturismaj amuzaĵoj estas signo de la terura transporta krizo, kiun kreis kaj kun granda klopodo subtenas la kuba registaro. Ĉu vi vere kredas ke la kubanoj tiom ŝategas la malnovajn aŭtojn, ke ne deziras anstataŭgi ilin? La kialo estas tre simpla kaj stulta: ili ne havas aliajn aŭtomobilojn.

Kubo ne havas propran aŭtan industrion, do tute dependas de importo. La ŝtato aĉetas la aŭtojn eksterlande, sed en eta kvanto tute ne sufiĉa, do fakte ne eblas aĉeti ilin en normala ŝtata vendejo (tiuj privataj mankas). Tamen proksime troviĝas Meksiko, Haitio kaj dekoj de aliaj landoj, kie oni povas aĉeti uzitan, sed modernan aŭton en normala stato kontraŭ kelkmil dolaroj. Do kial homoj ne faras tion?

La respondo ĉiam estas la sama: malpermeso. La kuba registaro malpermesas al privatuloj alporti la aŭtojn de eksterlande. Tute. Sola escepto estas farita por la personoj nebule difinitaj kiel homoj kun grandaj meritoj antaŭ la patrujo.

Sed evidente tio ne sufiĉis por efike turmenti sian popolon, do la registaro iris plu kaj malpermesis ankaŭ… vendi la aŭtojn eksterlanden. Denove la kubanoj trafis kaptilon: ili ne povas aĉeti novajn aŭtojn, nek vendi siajn antikvaĵojn. Ideala solvo, ĉu ne?

La sekvoj estas katastrofaj. Dum la komunisma regado la kuba aŭtaro kadukiĝis neimageble kaj nun aspektas kiel bildo el iu fantasta filmo pri la Tero post nuklea milito. Laŭ stratoj veturas sovetiaj markoj kiel Lada (la unuaj ses modeloj, ne plu produktataj en Rusio), Moskvich (ne plu produkata ekde 2005), foje Volga (ĉesigita en 2010) kaj sennombraj usonaj aŭtoj fabrikitaj en la 1950-1960aj jaroj.

Manpleno da ili vere estas zorgeme restaŭritaj ekstere (internaĵo estas muntita el tiom da diversaĵoj, ke ŝokus ajnan kolektiston) por amuzi la turistojn. Sed 99% estas rustaj dinosaŭroj, kiuj moviĝas kun granda bruo, paneas ĉiutage, eligas nigrajn odoraĉajn nebulojn kaj havas nenian rilaton al sekureco.

Unue mi naive serĉis sekureczonojn, sed poste komprenis ke la kubanoj ne uzas ilin ne pro malzorgemo – ili simple mankas, same kiel plejparto de aliaj sekureciloj. Do apenaŭ estas mirinda afero, ke en 2016 laŭ oficialaj datumoj sur la insulo en 1070 akcidentoj pereis 314 homoj.

Sed eĉ tiuj rubaĵoj kostas multege. Malnova Lada kostas 10 mil CUC, simplega ĉina Geely 28 mil ktp. Do ege malmultaj feliĉuloj, kiuj posedas la aŭtojn, ekspluatas ilin ĝis tiuj feraĵoj tute disfalos.

En Rusio la ŝtato dum pluraj jaroj pagis al homoj por ke ili fordonu siajn malnovajn aŭtojn kaj aĉetu la novajn, strebante tiel stimuli la lokan produktadon, protekti ekologion kaj altigi trafiksekurecon. La kuba ŝtato evidente havas tute kontraŭajn celojn – ĝi ĉiaflanke klopodas por ke la kubanoj ne povu aĉeti novajn aŭtojn kaj plu uzu la arkaikajn rustaĵojn, detruante ekologion kaj siajn vivojn pro manko de iu ajn sekureco.

La kaptilo estas same perfekta kiel kaze de medicino kaj telekomunikado, ĉar oni malpermesas importadon ne nur de la aŭtoj, sed ankaŭ de la aŭtopartoj. La doganejo atente kontrolas ĉiujn sakojn kaj konfiskas tiun teruran kontrabandon. La situacio estas speciale absurda, ĉar Kubo ne havas lokan aŭtoproduktadon, do tiuj drakaj restriktoj ne povas helpi al iu ajn krom la ŝtata monopolo.

Bone, sed restas aliaj eblecoj – motorcikloj kaj bicikloj, pensas naiva eŭropano, en kies cerbo jam formiĝas bela imago de la verda insulo kun malrapida, sed ekologie amikeca trafikado. Kompreneble tio estas nura fantaziaĵo.

Importado de la motorcikloj estas same malpermesita. Pli ĝuste oni rajtas alporti de eksterlande la motorciklon, nur sen… motoro. La motoro registrendas aparte kaj alporti ĝin estas problemo preskaŭ tute ne solvebla.

Kubano rajtas alporti elektran motorciklon, kiu post pago de la imposto kostos kelkmil dolarojn, sed almenaŭ ne 14 mil kiel benzina analogo Suzuki.

Tamen Lisi diris, ke tio estas nura malŝparo de mono, ĉar la elektraj motorcikloj estas plastaj, do post la unua falo ili rompiĝas kaj fakte ne ripareblas (iliaj partoj ankaŭ estas deficito). Mi vidis la kubajn stratojn kaj ŝoseojn ekster la turismaj itineroj, do kredu min – fali sur ili estas tre facila afero. Foje Lisita mem pasigis longan tempon en lito post tia akcidento, do ŝi ĝuis la sekvojn plenforte.

Ĉio dirita rilatas ankaŭ al bicikloj. Eĉ se vi sukcesos aĉeti ĝin la unua riparbezono kaŭzos al vi kapdoloron tiom teruran, ke vi damnos la aĉetotagon.

Kio restas? Superplenaj busoj (la ŝtataj), itineraj taksioj (la kooperativaj), taksioj (plejparte privataj). 15-minuta veturado en taksio kostas 10-15 CUC – duonon de la monata salajro.

Sed laŭlonge de ĉiuj stratoj en Havano oni povas vidi homojn kiuj svingas la manojn, esperante kapti taksion.

Ah jes, restas ankaŭ ĉevaloj! Mi ne ŝercas!

En Kubo oni povas vidi ĉevalĉarojn ne kiel porturistajn amuzaĵojn, sed kiel normalajn transportilojn.

En la ĉefurbo ili malpli oftas, sed en la malriĉa Guantanamo la ĉevalĉaroj renkonteblas ĉiupaŝe kaj kostas 2 CUP, do eĉ malpli ol motorciklo-taksiistoj.

En kamparo ili estas preskaŭ sola transportilo. Jen plia glora atingo de la duonjarcenta komunisma eksperimento – mezepoko en ĉiutaga vivo de la tuta nacio.

原文配有照片

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 2,208 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *