王崇芳世界语实用中级课本 第二课

第二课
DUA LECIONO

PARTO A

NOMBROJ KAJ KALKULADO

1
Ni legu:
0 nulo
11 dek unu
34 tridek kvar
189 cent okdek naŭ
642 sescent kvardek du
1,226 mil ducent dudek ses
8,010 ok mil dek
14,375 dek kvar mil tricent sepdek kvin
396,702 tricent naŭdek ses mil sepcent du
1,000,000 miliono
2,852,784 du milionoj okcent kvindek du mil sepcent okdek kvar
La kvantoj unu, du, tri, ktp. estas nombroj, kaj la skribsignoj de la nombroj estas ciferoj, ekzemple 1, 2, 3 kajⅠ,Ⅱ, Ⅲ.

2
Instruisto: Kamaradoj, nun ni komencu nian lecionhoron. Aŭskultu kaj respondu miajn demandojn. Ĉu vi jam estas pretaj?
Lernantoj: Jes, ni pretas.
I: K-do A, kiom da manoj vi havas?
L.A: Mi havas du manojn.
I : Nombru viajn fingrojn kaj diru, kiom da ili vi havas.
L.A: Mi nombras miajn fingrojn : unu, du, tri…dek. Mi havas dek fingrojn.
I: Tre bone. Kaj nombru de dek ĝis dudek.
L.A: Mi nombras: dek unu, dek du…dek naŭ, dudek.
I: Ĉu vi scias, kiom da lernantoj estas en nia klasĉambro?
L.A: Mi scias. En ĝi estas kvindek sep.
I: K-do B, kalkulu: kiom estas dudek plus naŭ?
L.B: Dudek plus naŭ estas dudek naŭ.
I: Kia kalkulo tio estas?
L.B: Tio estas adicio.
I: Kaj kiom estas sepdek minus unu?
L.B: Sepdek minus unu estas sesdek naŭ.
I: Kia kalkulo tio estas?
L.B: Tio estas subtraho.
I: K-do C, kiom estas cent plus naŭcent?
L.C: Cent plus naŭcent estas mil.
I: Kiom estas cent mil minus dek mil?
L.C: Cent mil minus dek mil estas naŭdek mil.
I: Kaj kiom estas kvincent mil plus kvincent mil?
L.C: Tio estas miliono.
I: K-do Ĉ , kiom estas duoble tri?
L.Ĉ: Duoble tri estas ses.
I: Kiom estas sepoble dudek?
L.Ĉ: Sepoble dudek estas cent kvardek.
I: Kia kalkulo tio estas?
L.Ĉ: Tio estas multipliko.
I: K-do D, kiom estas duone dek? Kaj kia kalkulo tio estas?
L.D: Duone dek estas kvin, kaj tio estas divido.
I: Kiom estas du kvinonoj plus unu kvinono(2/5 + 1/5)?
L.D: Du kvinonoj plus unu kvinono estas tri kvinonoj(2/5+1/5=3/5).
I: Rigardu la nigran tabulon kaj legu la nombron 1983.
L.D: Mi legas : mil naŭcent okdek tri.
I: Nu, jam estas tempo por fini nian lecionon. Ĝis revido, k-doj!
Lernantoj : Ĝis revido, k-do instruisto!

PARTO B

AĈETADO

1
Loko, en kiu oni vendadas ion, estas vendejo. La butiko estas malgranda vendejo, kaj la magazeno―granda. Ĉiovendejo estas granda magazeno, en kiu oni povas aĉeti preskaŭ ĉiaspecajn varojn.

2
Ĉen Ming bezonis aĉeti novan jakon kaj Lin Haj paron da ŝuoj. Hieraŭ matene ili iris en novan magazenon.
En la magazeno vendisto helpis al Ĉen Ming trovi la ĝustan mezuron, kaj li provis kelkajn jakojn. Li trovis la grizan tre laŭmezura kaj tuj decidis ĝin aĉeti. Lin Haj elektis al si paron da nigraj ŝuoj. Kvankam la ŝuoj ne multe plaĉis al li, tamen li prenis ilin, ĉar ili ne estis multekostaj.
Post kiam ili pagis sian sumon ĉe la kasejo, ili portis la aĉetaĵojn hejmen kaj ambaŭ estis kontentaj.

3
Vendisto:  Bonan tagon!Kion vi deziras aĉeti ?
Kliento:  Unu kaj duonan kilogramojn da pomoj.
V:  Ĉu vi deziras ankoraŭ ion alian ? Ĵus alvenis tre bonaj piroj. Mi ĝoje rekomendas ilin al vi.
K:  Nu, pesu al mi ankaŭ kilogramon da piroj. Kiom mi devas pagi entute ?
V:  Du jŭan-ojn kaj ses ĝjaŭ-ojn.
K:  Jen la mono.
V:  Nur unu momenton. Mi pakos ilin por vi.
K:  Koran dankon pro via bonega servo.
V:  Ne dankinde. Ĝis revido.
K:  Ĝis revido.


4
Vendisto:  Bonan matenon, sinjoro. Per kio mi povas servi al vi ?
Kliento:  Bonvolu doni al mi skatolon da bonaj cigaredoj.
V:  Kian specon vi preferas, ĉu mildan aŭ fortan ?
K:  Mildan, mi petas.
V:  Ĉu vi deziras ankaŭ cigaredingon, sinjoro, aŭ pipon ?
K:  Ne, mi dankas. Mi jam havas cigaredingon, kaj mi ne fumas pipon.
V:  Ĉu vi deziras cigaredujon ?
K:  Jes, mi bezonas. Bonvolu montri al mi unu.
V:  Kian koloron vi preferas, ĉu la flavan aŭ la brunan ?
K:  Mi preferas la brunan al la flava. Kiom ĝi kostas ?
V:  Unu jŭan-on kaj tri ĝjaŭ-ojn, sinjoro. Por tia prezo ĝi ja estas sufiĉe malkara.
K:  Ho, ĉu nur por unu jŭan-o kaj tri ĝjaŭ-oj oni povus aĉeti tian bonegan cigaredujon ? Nu, mi ĝin prenu. Kiom mi ŝuldas al vi entute ?
V:  Du jŭan-ojn kaj kvar ĝjaŭ-ojn, sinjoro.
K:  (Donas al la vendisto kvin-jŭanan bileton.)
V:  Dankon. Jen la restaĵo—du jŭan-oj kaj ses ĝjaŭ-oj.
K:  Ĝis revido.
V:  Ĝis revido.

5
Lernanto eniras en la magazenon.
— Kiom kostas kilogramo da pano? — li demandis.
— 4 frankojn. — respondis la vendisto.
— Kaj metro da ŝtofo?
— 12 frankojn.
— Kiom kostas du kilogramoj da pano kaj du metroj da ŝtofo?
— 32 frankojn.
— Se mi donas al vi 40 frankojn, kiom da frankoj vi redonos?
— 8 frankojn.
— Dankon, bonvolu enskribi tion en ĉi tiun kajeron!
La vendisto enskribis ĉion en la kajeron.
— Jen via kajero. Sed kial vi bezonas tion?
— Ĉar tio estas mia hejmtasko.

Pezoj Kaj Mezuroj

funto磅(=5.454公斤)
metro米,公尺
duonkilogramo 半公斤,市斤
kilometro 公里
kilogramo 公斤
litro 公升

NOVAJ VORTOJ
nulo 零
miliono 百万
kvanto 数量
signo 记号,符号
skrib~o 书写符号
cifero 数字
plus (konj.) 加
adicii (tr.) 加
~o 加法
minus (konj.)减
subtrahi (tr.) 减去
~o 减法
multipliki (tr.) 乘
~o 乘法
dividi (tr.) 分,分开,除
~o 除法
tabulo 板
nigra ~lo 黑板
vendi (tr.) 卖,出售
ĉio~ejo 大百货商店
~ejo 商店
~isto 售货员
butiko 零售商店,铺子
magazeno 大商店,百货商店
varo 商品
ŝuo 鞋
mezuri (tr.) 量,度量
~o 大小,尺寸
laŭ~a 按尺寸做成的,合身的
decidi (tr.) 决定
griza 灰色的
paro 一双,一副,一对
plaĉi (ntr.) 讨…喜欢
sumo 总数;金额,款项
kaso 钱柜
~ejo 收付款处,出纳处
kosti (ntr.) 值
multe~a 高价的,贵的
kliento 顾客,主顾
kilogramo 公斤
pomo 苹果
piro 梨
rekomendi (tr.) 推荐,介绍
entute (en-tute) 总共,总之,一般地
pesi (tr.) 称,过称
peza 重的
~o 重量
paki (tr.) 包,捆,扎
cigaredo 香烟
~ingo 香烟嘴
~ujo 香烟盒
-ing- (suf.)表示插物的器具(如:plumo 笔 → plumingo 笔杆;kandelo 蜡烛 → kandelingo 烛台)
preferi (tr.) 更喜欢,宁愿
milda 柔和的,温和的
pipo 烟斗
fumo 烟
~i (ntr.) 冒烟;
(tr.) 吸烟
flava 黄的
bruna 褐色的
prezo 价格
ŝuldi (tr.) 欠
bileto 票,纸币
mon~o 纸币(= bileto)
franko 法郎(法国货币单位)
metro 米,公尺
ŝtofo 布,衣料
tasko 任务,作业
hejm~o 家庭作业
funto 磅
kilometro 公里
litro 公升

KLARIGOJ
A

1. La kvantoj unu, du, tri ktp. estas nombroj, kaj la skribsignoj de la nombroj estas ciferoj, ekzemple 1, 2, 3 kaj I, II, III. 一,二,三等数量就是数,数的书写符号是数字,例如1, 2, 3 和I,II,III。
本句实际上就是对kvanto, nombro和cifero这三个词进行词义辨析。所谓词义辨析,就是把词义相近或词义容易混淆的两个或两个以上不同的词之间意思上的异同找出来,以便理解它们的含义,从而达到准确使用的目的。本书后面各课的课文中将有大量词义辨析方面的内容。
2. Ĉu vi jam estas pretaj? Jes, ni pretas. 你们已经准备好了吗?准备好了。
Ni pretas. = Ni estas pretaj.
3. 算式中的“等于”可以用“estas”也可以用“faras”。例如:
Kvar plus tri faras sep. 四加三等于七。
Dek minus kvin faras kvin. 十减五等于五。
4. Ĝis revido, k-do instruisto! 老师,再见!
汉语中的“老师”可以直接作对教师的称呼语,但用世界语的instruisto来称呼教师时,前面必须以sinjoro, kamarado(女教师冠以sinjorino, kamaradino)等词,以示尊敬或亲切。

B
1. La butiko estas malgranda vendejo, kaj la magazeno — granda. “butiko”是小商店,而“magazeno”是大商店。
世界语的句子在句意清楚的情况下常可省略前句中已经出现过的某些词语。Kaj la magazeno — granda = kaj la magazeno estas grand vendejo. 下一段第一句中的kaj Lin Haj paron da ŝuoj = kaj Lin Haj bezonis aĉeti paron da ŝuoj.
2. Li trovis la grizan (jakon) tre laŭmezura… 他觉得那件灰色上衣很合身…
“trovi ion ia”是一种很有用的句式。这一句式中的形容词作宾语的表语,它必须用主格并且要和宾语的数一致:
Mi trovis la libron interesa. 我觉得那本书有趣。
Li trovis la birdojn mortintaj. 他发现那几只鸟死了。
3. Kvankam la ŝuoj ne multe plaĉis al li, tamen li prenis ilin… 虽然他不大喜欢那双鞋,但他还是买下了…
连词kvankam的后面必须用tamen(而不能用sed)与其呼应,例如:
Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa. 他虽富有,但并不幸福。
Kvankam mi lernas Esperanton nur unu jaron, tamen mi jam povas legi Esperantajn librojn. 我虽然只学了一年世界语,但已经能够阅读世界语书籍了。
4. 动词“plaĉi”(讨…喜欢)的用法和汉语习惯不同。例如:
Tiu libro plaĉas al mi. 我喜欢那本书。
Li volas plaĉi al mi. 他想讨我喜欢。
La sono tre plaĉas al la orelo. 那声音很悦耳。
6. Post kiam ili pagis sian sumon ĉe la kasejo, ili portis la aĉetaĵojn hejmen kaj ambaŭ estis kontentaj. 他们在收款处付款后,便把买好的东西拿回家,两人都很满意。“kiam…”是“当…”;“post kiam…”是“在…之后”。本句也可以改成Paginte sian sumon ĉe la kasejo, ili portis la aĉetaĵojn hejmen kaj ambaŭ estis kontentaj.
7. Unu kaj duonan kilogramojn da pomoj. 一公斤半苹果。
本句是一个略去“mi deziras aĉeti”的省略句,所以kilogramojn必须用宾格。它前面的数词unu不应带有宾格词尾,但具有形容词词形的duonan必须用宾格。
8. Du jŭan-ojn kaj ses ĝjaŭ-ojn. 两元六角。
jŭan-o (元)和ĝjaŭ-o(角)都是根据汉字的读音拼写然后加名词词尾-o构成的。本句是一个略去“Vi devas pagi”的省略句。
9. Nur nun momenton. 请等一会儿。
这是一个略去“Atendu”的省略句。
10. Per kio mi povas servi al vi? 您要买什么?
这是售货员的一句礼貌语言。
11. Ho, ĉu nur por unu jŭan-o kaj tri ĝjaŭ-oj oni povus aĉeti tian bonegan cigaredujon? 嗬,只花一块三角钱就能买到这么好的烟盒吗?
句中povus用假定式表示说话人的怀疑口吻。介词por在这里表示“用…的代价”。上文“por tia prezo…”中的“por”也是这种用法。
12. Kiom mi ŝuldas al vi entute? 我总共该付给你多少钱?原句直译为“我总共欠你多少钱?”
13. Jen la restaĵo — du jŭan-oj kaj ses ĝjaŭ-oj. 这是找的钱:两元六角。“restaĵo”在这里作“找头”解。
GRAMATIKO
一、词的转化、派生和合成:
1. 世界语的单词通过改变词尾使一种词类转化为另一种词类的构词方式叫做词的转化。例如:
bona (好的)   → bone (好)
adicii (加)  → adicio (加法)
post (在…之后) → posta (后来的,后面的)
2. 在词根前或词根后加上前缀或后缀用来构成新词的方式叫做词的派生。例如:
bona (好的) → malbona (坏的)
lerni (学习) →lernejo (学校)
arbo (树) → arbaro (森林)
cigaredo (香烟) → cigaredingo (香烟嘴)
mezuri (度量) →laŭmezura (按尺寸做成的,合身的)
3. 由两个或两个以上的词根合在一起构成新词的方式叫做词的合成。一般来说,主要的词根应该放在后面。例如:
hejm-(家)+ task-(任务、作业) → hejmtasko (家庭作业)
mon-(钱) + bilet-(票) → monbileto (纸币)
ter- (土) + pomo(苹果)→ terpomo (土豆、马铃薯)
plen-(完全)+ aĝ-(年龄) → plenaĝa (成年的)
tia-(那样的) + manier-(方式、样子)→ tiamaniere (那样地、这样地)
《注》1)在实际使用中派生和合成这两种方式可以同时用来构成一个新词。例如:
ĉiovendejo (大百货商店);plenaĝulo (成年人)
《注》2)合成词的第一个词根后有时由于合成词词义的需要或为了读音方便可带有适当的词尾。例如:
akv-o(水) + fal-(落下) → akvofalo (瀑布)
mult-e(许多) + kost-(价) → multekosta (高价的、贵的)
合成词的第一个词根后是否需要加词尾,加什么词尾,这个问题比较复杂。初学者在使用合成词时必须多查词典,不可自己生造。
二、数词
世界语的数词分为基数词和序数词两种。
1. 基数词
世界语的基数词在表达方式上和汉语的基数词最为接近。它们都是严格按照十进制系统构成的,既简便又富于逻辑性。
1)基数词的书写规则:
a. 在十以上数字中,个位数要与十位数字分写。例如:
dek unu (11) dek sep (17)
b. 几十或几百要连写。例如:
tridek (30) sepcent(700)
kvincent okdek kvar (584)
c. 千以上数字要分写。例如:
du mil (2,000)
kvindek naŭ mil tricent sesdek unu (59,361)
2) 基数词的用法:
a. 基数词可以直接加在名词前,表示事物的数量(一般不需要量词)。例如:
du libroj 两本书 tri krajonoj 三支铅笔
tridek ok lernantoj 三十八名学生
b. 物质名词或群体事物的量需要用量词表示时,量词与名词之间需要加介词“da”。例如:
du skatoloj da alumetoj 两盒火柴
(unu) aro da homoj 一群人
unu kaj duona kilogramoj da pomoj 一公斤半苹果
kvin metroj da ŝtofo 五米布
(unu) paro da ŝuoj 一双鞋
tri litroj da akvo 三公升水
c. “miliono”(百万)用名词形式。用它来表示数量时,它的后面也必须加介词“da”。例如:
kvin milionoj da homoj 五百万人
ĉ. dek, cent, mil 也可以用名词形式。例如:
dekoj da libroj 几十本书
Mi vidas milojn kaj milojn da homoj. 我看见成千上万的人。
2. 序数词
1)序数词由基数词加形容词词尾“-a”构成。合成序数词只须在最后一个数词的末尾加“-a”,数词之间要加连字符。例如:
kvina 第五 tridek-sesa 第三十六
kvincent-naŭdek-sepa 第五百九十七
2)序数词主要用于表示日期、钟点、书页等的次序。例如:
Hodiaŭ estas la oka de marto. 今天是三月八日。
Estas la tria kaj duono. 现在是三点半。
Sur la tria paĝo estas bela bildo. 第三页上有幅很好看的画。
三、后缀-obl-和-on-
1.后缀-obl-加在基数词的词根后,表示倍数。例如:
Trioble kvar faras (或estas) dek du. 三乘四等于十二。
Ili ricevis duoblan kvanton. 他们得到双倍的数量。
Ok estas la kvaroblo de du. 八是二的四倍。
Iliaj fortoj triobliĝis. 他们的力量增长了两倍。
Tiu ĉi ĉambro estas duoble pli granda ol la nia. 这个房间比我们的房间大两倍。
-obl-还可以加在kelk-, mult-等词根后。例如:
Tiu ĉi pako estas multoble pli peza ol tiu paketo. 这个包裹比那个小包重许多倍。
2. 后缀-on-加在基数词的词根后表示分数。例如:
Trione de dek du faras (或estas) kvar. 十二除以三等于四。
Triono kaj triono estas du trionoj. 三分之一加三分之一等于三分之二。
Li faris sian taskon kvinone. 他做完了五分之一的作业。
Ŝi aĉetis tri kaj duonan funtojn da sukero. 她买了三磅半白糖。
Li duone fermis la okulojn. 他半闭上眼睛。
La besto estas jam duonmortinta. 这个动物已经半死了。

EKZERCOJ
I. 说出下列各词哪些是派生词、哪些是合成词,并说出它们的词义(可查阅词典):
hejmtasko, arbaro, gesinjoroj, multekosta, denove, interkompreniĝo, belsona, longedaŭra, vespermanĝo, vivipova, posttagmezo, klasĉambro, terpomo, mallaborema, eldoni, jarcento, taglaboristo, vortaro, legaĵo, tranĉileto, monbileto, akvofalo, duonpatrino, sukeraĵo, pirujo, pirarbo, cerbumi, skribsigno, homplena, plumingo, kamparano.

II. 迅速读出及写出下列数字:
A. 16; 21; 77; 111; 256;  1,964; 14,311; 111,101; 275,346; 4,999,666
B.1/4; 3/4; 1/2; 6/8; 3/5; 7/9

III. 迅速读出下列算式:
A. 3+4=7 Tri plus kvar estas sep. (或 faras sep)
79 + 83 = 162, 18 + 7 = 25,
456 + 219 = 675, 2963 + 415 = 3378
B.10-6 = 4 Dek minus ses estas kvar. (或 faras kvar)
14-5 = 9, 45-24 = 21,
236-126 = 110, 1895-731=1164
C. 2×6 =12 Duoble ses estas dek du. (或 faras dek du)
4×4 = 16, 9×2 = 18,
7×8 = 56, 5×4 = 20
Ĉ. 4÷2 = 2 Duone kvar estas du. (或 Kvar dividite per du faras du.)
27 ÷ 9 = 3, 12 ÷ 4 = 3,
15 ÷ 3 = 5, 49 ÷ 7 = 7
D. 1/4 + 2/4 = 3/4 Unu kvarono plus du kvaronoj estas tri kvaronoj.
5/7 + 1/7 = 6/7 4/9 - 3/9 = 1/9

IV. 将下列句子译成汉语:
A.1.Mi nur duone faris mian laboron.
2.Nikolao (尼古拉,人名) duone ĝojas, duone malĝojas.
3.Komenco bona — sukceso duona.
4.Li donis al mi duonan pomon.
5.Ŝi duonfermis la okulojn.
6.La terpomoj estas duonkuiritaj.
7.Mi legis la libron nur trione.
8.Kvarono kaj okono estas tri okonoj.
9.El multaj milonoj fariĝas milionoj.
B. 1.Ses estas la duoblo de tri.
2.Dekduoblo de dek unu estas cent tridek du.
3.Li kuris trioble pli rapide ol ŝi.
4.Li ekĝojis duoble.
5.La nombro de la aĉetantoj triobliĝis.
6.Li ricevis duoblan rekompencon(报酬).
7.Duobla fadeno(线) estas pli forta ol unuobla.

V. 仿照例句用下列词语造句:
A.例:1. La vendisto rekomendas varon.
2. La kliento aĉetas pirojn.

la vendisto petas pomoj
la komercisto rekomendas jako
la aĉetanto rigardas varo
La kliento elektas ŝtofo
vendas sukero
aĉetas ĉapelo
montras pano
provas pipo
ŝuoj
fruktoj
cigaredingo
cigaredujo
cigaredoj
piroj
B.例:1. Mi aĉetis kilogramon da sukero.
2. Mi aĉetis tri skatolojn da cigaroj. (雪茄烟)

mi aĉetis kilogramo da pano
duonkilogramo da cigaredoj
litro da ŝtofo
skatolo da benzino (汽油)
metro da fruktoj
piroj
cigaroj

VI. 将下列对话译成世界语:
售货员:您要什么,先生?
顾 客:两公斤梨。
售货员:您还要别的吗?
顾 客:苹果多少钱一斤?
售货员:九角。
顾 客:请给我称一公斤。总共应付多少钱?
售货员:一共两元六角。
顾 客:这是一张五元的钞票。
售货员:这是找的钱,两元四角。请等一等,我替您把它们包好。
顾 客:谢谢您服务这样周到。
售货员:别客气,再见!
顾 客:再见!

VII. 按例句用下列每组词造句:
例: Mi ŝatas kaj la piron kaj la pomon, sed mi preferas la pomon al la piro.
kato—hundo, printempo—aŭtuno, cigaro—cigaredo, kanto—danco

VIII. 将下列句子译成汉语:
1.Akvo kaj pano servas al sano.
2.Ligno servas por fajro.
3.Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
4.Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
5.La knabino tre plaĉas al mi.
6.Al mi pli plaĉas la junuloj.
7.Ankoraŭ neniu plaĉas al ĉiu.
8.Mi ŝatas la printempon, sed mi preferas la someron.
9.Komence li trovis ĝin iom longa.
10.Se vi lernos Esperanton, vi certe trovos ĝin tre facila.
11.Kvankam ili jam maljuniĝis, tamen ili ankoraŭ lernadas Esperanton.
12.Mi vidas nenion, kvankam ĉio estas luma.

学习辅导

返回目录

阅读次数 8,230 legintoj

本文评论数 2 komentoj pri “王崇芳世界语实用中级课本 第二课

  1. Thales237

    “4. Ĝis revido, k-do instruistoj! 老师,再见!”
    “6.La terpomoj estas duonkuirtaj.”
    La lastaj vortoj en ambaŭ frazoj eraras. Bonvolu korekti.

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *