王崇芳世界语实用中级课本 第四课

第四课

KVARA LECIONO

 

PARTO A

LA HOMA KORPO

La homa korpo konsistas el tri ĉefaj partoj: kapo, trunko kaj membroj.

La kapo konsistas el kranio kaj vizaĝo. Sur la kapo oni havas harojn, sed ne ĉiu. Tiu, al kiu mankas haroj, estas kalva homo aŭ kalvulo. La supra parto de la vizaĝo estas la frunto, kaj la malsupra parto estas la mentono. Sub la frunto oni havas du okulojn kaj du brovojn. Per la okuloj oni rigardas kaj vidas. Tiu, kiu ne vidas, estas blinda homo aŭ blindulo. Oni havas du orelojn, per kiuj oni aŭskultas kaj aŭdas. Kiu ne aŭdas, estas surda homo aŭ surdulo. Sur la vizaĝo oni havas ankaŭ du vangojn, unu nazon, unu buŝon. La rando de la buŝo estas la lipoj, kaj en la buŝo estas la lango kaj dentoj. Per la nazo oni spiras kaj flaras, per la buŝo oni manĝas kaj parolas kaj per la dentoj oni maĉas. Homo, kiu ne povas paroli, estas muta, ofte surdmuta.

La kapon kaj la trunkon kunligas la kolo. En ĝi oni havas la gorĝon. La antaŭaj partoj de la trunko estas la brusto kaj ventro, kaj la malantaŭa parto, de la ŝultroj ĝis la sidvangoj, estas la dorso. Sur la brusto estas la du mamoj kaj en la brusto estas la pulmoj kaj koro. En la ventro oni havas stomakon, intestojn kaj aliajn internaĵojn. Tiu, kiu havas dikan ventron, estas dikventrulo. La plej maldika parto de la trunko, inter la subo de la brusto kaj la koksoj, estas talio. Knabino, kiu havas belan talion, estas svelta.

Oni havas du suprajn membrojn kaj du malsuprajn membrojn, nome la brakojn kaj la krurojn. La ekstrema parto de la brako estas la mano, kaj tiu de la kruro estas la piedo. Ĉiu mano aŭ ĉiu piedo havas kvin fingrojn, kaj ĉiu fingro havas ungon.

Tiu, al kiu ial mankas unu aŭ du el la membroj estas kripla homo aŭ kriplulo.

PARTO B

KONSILOJ PRI HIGIENO

Manĝu nur kiam vi estas malsata kaj ĉesu manĝi tuj kiam vi satiĝas. Prenu freŝajn manĝaĵojn, bonguste kuiritajn, kiuj ne estas tro salitaj kaj tro spicitaj. Manĝu malrapide, ĉar rapida kaj troa manĝado estas malutila al via sano. Sanan, fortikan korpon havas tiu, kiu preparas al si simplan manĝaĵon kaj ĝin prenas ĉiam en la fiksaj horoj.

La pura akvo estas la plej saniga el la trinkaĵoj. Teo kaj kafo helpas al digestado kaj estas utilaj al la maturuloj, tamen ili estas malutilaj al la infanoj. Brando estas la plej malutila trinkaĵo, precipe kiam oni prenas ĝin kun malplena stomako. Ĝi malbonigas sanon eĉ kiam oni prenas nur glaseton da ĝi.

NI  RIDU

1

—— Ĉu vi povas promeni kap-al-tere sur la manoj?

—— Jes, mi povas.

—— Ĉu tiam la sango fluas al via kapo?

—— Nu, jes.

—— Ĉu vi scias la kaŭzon?

—— Ne!

—— Ĉar via kapo estas malplena.

2

—— Ĉu vi povas diri kial la nazo estas meze de la vizaĝo?

—— Ne.

—— Nu, por ke oni havu la okulojn ambaŭ-flanke de la nazo.

3

“Patrino,” demandas Petro, “kial nia instruisto havas tiel malmulte da haroj sur la kapo?”

“Ĉar li pensas multe.” respondas la patrino.

“Sed kial vi havas tiel multe da haroj, panjo?”

NOVAJ  VORTOJ

konsisti (el)  ntr. 由…组成

mamo乳房

trunko 树干, 躯干

pulmo 肺

membro 四肢之一;成员

stomako 胃

kranio 头盖骨,颅

intesto 肠

kalva 秃的

internaĵo(intern-aĵo) 内脏

frunto 额,前额

kokso 髋部,胯

mentono 下巴

talio 腰

brovo 眉

svelta 苗条的

blinda 瞎的、盲的

nome 在名义上;那就是,即

surda 聋的

kruro 小腿,腿

vango 面颊

ekstrema  末端的,极端的

sidvango 屁股(半边)

ungo 指甲, 爪

rando 边缘

ial (adv.)由于某种缘故

lipo 唇

kripla 残废的

lango 舌

higieno 卫生学,卫生

spiri(ntr.)呼吸

ĉesi(ntr.) 停止

flari (tr.) 嗅,闻

freŝa 新鲜的

maĉi (tr.) 嚼

salo 食盐

sali (tr.) 加盐

muta 哑的

surdmuta 又聋又哑的

spico(调味)香料

~i (tr.)加香料调味

gorĝo 喉咙,咽喉

brusto 胸部, 胸

fortika 坚固的,强健的

ventro 腹部

prepari (tr.)准备,预备

dikventra 肚子很大的

fiksi(tr.) 使固定

~a 固定的

ŝultro 肩

dorso 背

teo 茶

kafo 咖啡

digesti (tr.)消化

~ado 消化

brando 白酒

matura 成熟的

~ulo 成年人

promeni (ntr.) 散步,溜达

KLARIGOJ

A

  1. Sur la kapo oni havas harojn, sed ne ĉiu. 人的头上有头发,但不是人人都有头发。

Sed 的后面是一句省略句。这句话的完整说法应该是:sed ne ĉiu havas harojn.

  1. Tiu, al kiu mankas haroj, estas kalva homo aŭ kalvulo. 没有头发的人是秃子。(“秃子”在世界语中既可说成kalva homo 也可说成kalvulo)

请注意不及物动词“manki”的用法:

Tiu, al kiu ial mankas unu aŭ du el la membroj, estas kripla homo aŭ kriplulo. 由于某种原因缺少一、二只肢体的人是残疾人。

Nenio mankas al mi. 我什么也不缺。

Tiu vorto mankas en la vortaro. 那个词在这部词典里没有。

  1. Per la okuloj oni rigardas kaj vidas. 人用眼睛看东西。

“rigardi”的意思是“看”、“瞧”、“望”、“注视”,指有意识地运用视觉器官的过程。例如:

Ne rigardu malantaŭen. 别向后看。

Mi rigardas sur la maron. 我向海面看去。

Kion vi rigardas? — Mi rigardas bildon.

vidi的意思是“看到”、“看见”,指运用视觉器官的结果,可用于有意或无意的场合。例如:

La kato povas vidi en la mallumo. 猫在黑暗中能看见东西。

Mi vidis ŝipon sur la lago. 我看见湖面上有一艘船。

Li rigardas la nigran tabulon, sed li vidas neniun vorton, ĉar li estas miopulo. 他看黑板,但一个字也没有看见,因为他是近视眼。

Mi vidis lin fali. 我看见他跌倒。

  1. Tiu, kiu ne vidas, estas blinda homo aŭ blindulo. 看不见东西的人是瞎子。

“blinda homo aŭ blindulo”中的“aŭ”作“即”、“就是”讲,用以连接两个同义词语。世界语中的blinda homo和blindulo就是“瞎子”的意思,这里有意识地将两种说法放在一起,以表示两者之间的同义关系。下文中的“surda homo aŭ surdulo”和“kripla homo aŭ kriplulo”中的“aŭ”也是这个用法。

  1. Oni havas du orelojn, per kiuj oni aŭskultas kaj aŭdas. 人有两只耳朵,耳朵可用来听声音。

“aŭskulti”的意思是“听”,指有意识地使用听觉器官的过程。例如:

Mi aŭskultas lian parolon. 我在听他讲话。

Parolu, mi aŭskultas. 讲吧,我在听着。

Li aŭskultas trans la muro. 他在隔墙偷听。

“aŭdi”的意思是“听到”、“听见”,指耳朵捕捉到了某种声音,但不一定是有意识地去“听”(aŭskulti)的结果。例如:

Mi atente aŭskultis, sed aŭdis nenion. 我注意地听,但什么也没有听见。

Li ne aŭdis, ĉar li estas surdulo. 他听不见,因为他是聋子。

Ĉu vi aŭdas la birdojn kanti? 你听见鸟儿在唱歌吗?

  1. La kapon kaj trunkon kunligas la kolo. 颈连接头部和躯干。

注意本句的主语la kolo和宾语la kapon kaj trunkon的位置。la kapon kaj trunkon之所以是宾语,是因为它们是宾格名词。这句话当然也可以说成“La kolo kunligas la kapon kaj trunkon”,由此可见世界语的词序是比较灵活的。

  1. La plej maldika parto de la trunko, inter la subo de la brusto kaj la koksoj, estas talio.从胸的下部开始到两胯之间的躯干最细的部分是腰部。

介词加名词词尾-o可以构成名词,如sub + o → subo(下部),antaŭ + o → antaŭo前部。

  1. La ekstrema parto de la brako estas la mano, kaj tiu de la kruro estas la piedo. 臂的末端部分是手,腿的末端部分是脚。

kaj tiu de la kruro estas la piedo = kaj la ekstrema parto de la kruro. “tiu”在句中代替前面已经出现过的“la ekstrema parto”。

  1. havi和esti都可作“有”讲,但用法和含义有区别:

havi表示属于其人所有。它是及物动词,所以必须带有直接宾语。例如:

Ĉu vi havas Esperantan-Ĉinan Vortaron? 你有世汉词典吗?

La muro havas orelojn. 〈谚〉隔墙有耳。

Ŝi havas sur si belan veston. 她穿着一件漂亮的衣服。

esti表示某物存在于某处。它是不及物动词,所以不能带有宾语,但需要带有地点状语。例如:

Kie li nun estas? 他现在在哪里?

Sur la ĉielo ne estas nubo. 天上没有云彩。

Descartes diris: “Mi pensas, do mi estas.” 笛卡尔说:“我思故我在。”

在某些场合下havi和esti也可以互换使用,但句式要随之变化。例如:

En Parizo estas multaj monumentoj. (aŭ: Parizo havas multajn monumentojn.) 巴黎有许多纪念碑。

En la ventro oni havas stomakon, intestojn kaj aliajn internaĵojn. (aŭ: En la ventro estas stomako, intestoj kaj aliaj internaĵoj.) 腹腔里有胃、肠和其他内脏。

B

  1. Manĝu nur kiam vi estas malsata kaj ĉesu manĝi tuj kiam vi satiĝas. 只有在肚子饿的时候才该吃饭,饱了就该立刻停止。
  2. Prenu freŝajn manĝaĵojn, bonguste kuiritajn, kiuj ne estas tro salitaj kaj tro spicitaj. 应该吃新鲜的烧煮得美味可口的食物,盐和香料不要加得太多。
  3. Sanan, fortikan korpon havas tiu, kiu preparas al si simplan manĝaĵon kaj ĝin prenas ĉiam en la fiksaj horoj. 给自己做简单的食物吃并定时就餐的人身体健康强壮。

此句也可以写成:Tiu, kiu … havas sanan, fortikan korpon.

  1. Ĉu vi povas promeni kap-al-tere sur la manoj?你能倒立行走吗? kap-al-tere 头朝地地,倒立地。
  2. Por ke oni havu la okulojn ambaŭ-flanke de la nazo. 为了使眼睛能长在鼻子的两边。

por ke (为了、以便、使得)用以引出一个目的状语从句,后面的谓语动词应该用命令式。如:Parolu laŭte, por ke ĉiuj aŭdu.(大声讲,让大家都听见)。

GRAMATIKO

动词命令式

表示说话人对对方的请求、命令和愿望时,动词要用命令式。命令式的用法如下:

  1. 命令式一般用于第二人称。用于第二人称时,主语往往省略。例如:

Sidiĝu! 请坐

Atendu momenton! 请等一等!

Ne kredu al orelo, kredu al okulo. 别相信耳朵,要相信眼睛。

表示客气时可以在动词前加bonvolu(这时动词用不定式)或bonvole(这时动词则用命令式)。例如:

Bonvolu enskribi tion en mian kajeron. 请把这些写进我的笔记本中。(或Bonvole enskribu tion en mian kajeron.)

  1. 命令式可以用于第一和第三人称,这时主语不可省略。例如:

Ni kantu laŭte! 我们大声唱吧!

Li legu la libron! 让他读那本书吧!

  1. 在复合句中如果主句的谓语是表示请求、命令、愿望的动词,则从句的谓语动词必须用命令式。

Ni petis, ke ŝi kantu. 我们请她唱歌。

Mi deziras, ke li sukcesu. 我希望他成功。

La patro ordonis al la filo, ke li ne babilu. 父亲叫儿子不要闲谈。

Li konsilas, ke ni manĝu nur kiam ni estas malsataj. 他劝我们只在饿的时候吃饭。

4.介词词组“por ke”后的谓语动词必须用命令式。例如:

Al ĉiuj anoncu, por ke ĉiuj sciu. 通知大家,好让大家都知道。

Li malrapide parolis, por ke ni povu lin kompreni. 他说得很慢,好让我们能听懂他的话。

Tuj sendu ĉi tiun leteron, por ke li povu ĝin ricevi ĝustatempe. 立刻把这封信寄出,以便他能及时收到。

EKZERCOJ

  1. I. 说出下列由词根san-构成的派生词和合成词的意思:(可查阅词典)

sano, saniga, sanigi, saniĝi, sanstato, malsana, malsano, malsanigi, malsaneca, malsaneto, malsanigi, malsaniga, malsaniĝi, malsanulo, malsanulejo, resanigi, resaniĝi, neresanigebla, kormalsano, okulmalsano.

  1. II. 将下列单词译成世界语。
  2. 身体 2. 头 3. 额 4. 脑 5. 脸 6. 颊 7. 鼻 8. 眼 9. 眉 10. 耳 11. 口 12. 唇 13. 舌 14. 牙 15. 下巴 16. 四肢 17. 上肢 18. 下肢 19. 臂 20. 手 21. 手指 22. 指甲 23. 肩 24. 颈 25. 喉部 26. 躯干 27. 胸 28. 腹 29. 乳房 30. 肺 31. 心 32. 胃 33. 肠 34. 内脏 35. 背 36. 腰 37. 髋部 38. 臀部 39. 腿 40. 脚 41. 头发

 

III. 选择适当的词说明容貌。

A.

la vizaĝo fortika
la okuloj longa
la buŝo larĝa
la dentoj de Li Ming estas rondforma
la brakoj nigra
la ŝultroj granda
la korpo blanka
la kruroj forta

B.

longforma buŝo
ruĝa vango
roza haroj
Maria havas maldika vizaĝo
malgranda talio
blua lipoj
longa okuloj

 

  1. IV. 将下列句子译成汉语。
  2. Pensu multe, kaj parolu malmulte.
  3. Mi ne permesos, ke ŝi foriru.
  4. Mi petas, ke vi min pardonu.
  5. Ne estas necese, ke ŝi venu.
  6. Li diris al mi, ke mi venu hodiaŭ.
  7. Mi donis al li plumon, por ke li povu skribi.
  8. Hodiaŭ skribu bele, por ke la instruisto povu vidi, ke vi povas skribi bele.
  9. Lernu la lecionon, por ke vi povu helpi vian amikon, kiu estas malsana.
  10. Tial skribu al li, ke li sciu pri la afero.
  11. Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
  12. Nenio mankas al li krom sano.
  13. Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.

 

  1. V. 将下列句子译成汉语,注意komenci 和ĉesi的用法。
  2. Mi kaj mia amiko komencis labori je la sepa horo.
  3. Je la deka horo ni ĉesis labori.
  4. Nia laboro komenciĝis je la sepa horo.
  5. Nia laboro ĉesis je la deka horo.

 

  1. VI. 将下列句子译成世界语。

1、人体由头、躯干、四肢三个主要部分组成。

2、肩膀以下手以上的部分是胳膊。

3、连接头和躯干的部分是脖子。

4、躯干的前部是胸、腹,后部是背。

5、脚的前部是脚趾。

6.他向上看,但什么也没看见。

7、他注意地听,但什么也没有听见。

8、茶对人有益,因为它有助于消化。

9、房间里没有椅子。

10、我什么也不缺,只缺少时间。

返回目录

阅读次数 9,556 legintoj

本文评论数 7 komentoj pri “王崇芳世界语实用中级课本 第四课

    1. Ĉeo

      Jes, ne namas.
      “forta” signifas”havas grandan forton “,
      dum ” fortika” signifas “ne facile moviĝas”

  1. PIV

    1. forta:有力的,强烈的,猛烈的,坚固的,坚强的
    *forta
    I- Fizike:
    1 (pp korpo aŭ korpoparto) havanta grandan kapablon puŝi, tiri, rezisti, levi ks: forta luktisto (B), knabo; leono estas forta (Z); mi batalos kontraŭ vi per forta brako (X); liaj femuroj estas malpli fortaj, ol ĉe lamulo (X); sklavo kun forta mano estas plej granda tirano (Z); havi fortajn pulmojn (por krii); (analoge) tra la mondo iras forta voko (Z);
    2 (pp materiaj aferoj) kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: forta vento, ondo, maro, tertremo, skuo; forta tondro (Z), pluvo (Z); kolono ne sufiĉe forta, por teni la ŝarĝon; forta fortikaĵo (X); la hebrea kvartalo estis provizita per fortaj muregoj (Z). → fortika, potenca;
    3 intensa, posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta lumo, varmo; forta febro, tuso, odoro; forta tero (tre grasa); forta alkoholo; forta teo, kafo (Z), vino (Z), cigaro; ju pli longe la reĝo kirlos, des pli forta fariĝos la supo (Z); (analoge) forta diferenco; en plej forta grado (Z); forta konsonanto, silabo (pli intense prononcataj); forta taktero (en ritmo).

    II- Psike:
    4 energia, kapabla je grandaj efikoj: forta volo (B), kolero (Z), digno (Z), decido; amo estas forta, sed mono pli forta (Z); bezono estas plej forta ordono (Z); forta intereso, inteligento; ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj (Z); (analoge) fortaj argumentoj, pruvoj; fari fortan impreson;
    5 lerta, kapabla je sukceso: li estas la plej forta en sia klaso; li en ĉio estas forta (Z).

    2. fortika:强壮的,结实的
    *fortika
    1 Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston: fortika drapo (B), vesto (X); fortikaj ankroŝnuroj (Z); ili plektis fortikan reton (Z); fortika muskolo (Z); ĉevalo kun kvar graciaj fortikaj kruroj (Z); fortika bastono, turo (X), muro (B), armeo (Z). → fera, forta, ŝtala, masiva, solida.
    2 (f) Malfacile rompebla venkebla, detruebla: fortika sano; ĉe multe da konsilantoj la entreprenoj restas fortikaj (X); fortika estas mia koro, ho Dio (X); ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon (Z); vitro k feliĉo ne estas fortikaj (Z); mono publika estu fortika (Z); fortika konscienco, amikeco (Z); fortika argumento (malfacile refutebla); fortika (neestingebla) brilo (Z); homa vivo ne estas ja fortika (Z).
    3 Provizita per remparoj: fortika urbo (X), loko.

  2. 匿名

    forta 强壮的,有力的,强烈的。 一般用来形容人、人的精神或者其他无形的事物:Li estas forta. La vento estas forta.
    fortika 结实的,坚固的。一般用来形容建筑物、组织团体等。La ponto estas fortika. La usona armeo estas fortika.

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *