Paŝo pli proksimen al Ĉinujo: Nudelomanĝo!

作者: Mi, 发表于: Thursday, July 01, 2021, 09:33 (252天前) @ Petro Desmet'

Ankaŭ ĉinoj tre ĝuas farunajn manĝaĵojn.

La ĉefaj manĝaĵoj de la ĉinoj ĝenerale estas faruno kaj rizo prilaboritaj per apartaj metodoj.

En Ĉinio sin trovas vermiĉeloj el tritika faruno. Post kuirado oni aldonis al ili diversajn spicaĵojn. Estas vermiĉeloj kun porkaĵo, orelfungo kaj ovaĵo miksitaj kun amela saŭco, vermiĉeloj kun fritita sojfaba misoo, vermiĉeloj kun sezama misoo, vermiĉeloj kun porkaĵo aŭ bovaĵo, kaj vermiĉeloj kun nur spicaĵo kaj graso. Per malsamaj prilaboroj oni ricevis malsamajn vermiĉelojn, kiaj maŝinfaritaj, tranĉitaj, tiritaj k.a.

Laŭ la tradicia moro, la ĉinoj senescepte manĝas vermiĉelojn en la naskiĝtago. Kial? Ĉar vermiĉeloj estas mincaj kaj longaj, kio simbolas longvivecon.

Kio pri la ĉefaj manĝaĵoj en via lando? Kion vi manĝas en via naskiĝtago?


完整帖子:

 主题RSS Feed

powered by my little forum