Esperanto, Ĉu Lingvo Senutila?

作者 aŭtoro | 28 Februaro 2024

Esperanto, Ĉu Lingvo Senutila?
–Kiel refuti aserton Esperanto esti senutila?

Esperanto estas senutila lingvo! Tiu argumento ofte defias esperantistojn. Kiel refuti tiun aserton? Kiel konvinki la publikon pri la utileco de Esperanto? Jen la propono.

Kio, ĉu vi lernas Esperanton?
Por kio? Ĉu ĝi utilas?

Lernantoj kaj parolantoj de Esperanto ofte alfrontis kontraŭ tiuj demandoj, kiuj embaras eĉ veteranajn esperantistojn.

Kiel do esperantistoj respondu al tiaj demandoj?

Antaŭ ol respondi, unue oni devas difini la vorton utili.

La demando fakte implicas la scivolon:
Ĉu Esperanto helpas vin gajni laboran postenon?

La demandintoj celas tiujn temojn: Ĉu Esperanto helpas akiri laboron? Ĉu Esperanto helpas gajni monon? Por multaj, nur aferoj, kiuj rekte plibonigas la vivan situacion, estas konsiderataj utilaj. Krom tio, ĉiuj aliaj aferoj estas senutilaj kaj tempomalŝparaj, kiujn oni ne valoras investi tempon kaj energion.

Laŭ tia kriterio, Esperanto vere estas senutila kaj nelerninda.

Sed laŭ la sama kriterio, ankaŭ multaj aliaj aferoj estas senvaloraj kaj ne farindaj.

Por kio utilas legado? Leginte 100 romanojn, ĉu oni fariĝos fama verkisto kiel Lev Nikolayevich Tolstoy aŭ Gabriel García Márquez, kaj gajnos grandegan sumon da honorario?

Por kio utilas ĝui muzikon? Aŭskultinte pianon ĉiutage, ĉu oni fariĝos fama pianisto kiel Ludwig van Beethoven aŭ Franz Liszt, kaj gajnos grandegan sumon da mono per albumoj kaj koncertoj?

Por kio utilas matena kurado en parko? Kurante ĉiutage, ĉu oni fariĝos Usain Bolt aŭ Eliud Kipchoge, kaj gajnos grandan premion en Olimpikoj?

Por kion utilas montogrimpado? Grimpi al alta kaj nubokovrita monta kresto kun granda risko, ĉu por trovi oron aŭ elfosi diamantojn?

Se la respondoj estas “Ne”, kial oni daŭre okupiĝas pri tiuj “senutilaj aferoj”?

Analfabeto ne povas senti la ĝojon de legado, nesciante, ke la vortoj en libro povas gvidi lin al lokoj neniam vizititaj, aŭ montri al li pejzaĝojn neniam viditajn. Homo, kiu ne interesiĝas pri muziko, ne volas doni tempon al la Heroa Simfonio de Beethoven.

Sed tiuj ŝajne senutilaj aferoj, kvankam ne portas al vi monon aŭ plibonigi la vivan situacion, povas fortigi vian korpon kaj menson, ĝojigi vian spiriton, kaj riĉigi vian penson.Tio ne estas aĉetebla per mono, nek mezurebla per mono.

Analoga principo validas por Esperanto. Kvankam Esperanto preskaŭ ne alportas monon aŭ materiajn profitojn, tamen ĝi ofertas spiritajn kaj pensajn riĉaĵojn, kiujn mono ne povas aĉeti.

Per Esperanto, oni povas komunikiĝi kun homoj el diversaj landoj kaj etnoj transirinte lingan muron. Homoj tra la mondo vivas en diversaj cirkonstancoj, sub diversaj sociaj mekanismoj, kun diversaj kulturaj tradicioj kaj vivmanieroj. Kontakti, kompreni, kaj koni alies pensojn kaj vidpunktojn estas utila por plilarĝigi la horizonton, profundigi la komprenon de la diverseco de homaj kulturoj, kaj plifortigi toleremon al alies kulturoj. Samtempe, lernante reciproke, homoj povas akiri novan scion, altigi sian nivelon, kaj plibonigi sian kvaliton. Dum tiu amika interkomunikado, daŭre profundiĝas transnaciaj amikecoj, sentoj kaj reciproka kompreno inter popoloj, kio estas utila por forigi miskomprenojn, malamikecon kaj izolitecon inter la popoloj de la mondo, kaj estas utila por antaŭenigi daŭripovan mondan pacon. Esperantistoj interrilatas egale kaj helpas unu la alian, pliprofundigante la senton. Tiuj pensaj kaj sentaj gajnoj, akiritaj per interfluo en Esperanto, estas neaĉeteblaj per mono.

Kompreneble, lerninte la anglan, vi ankaŭ povas komuniki kun eksterlandanoj. Aktuale en internaciaj komunikado, la angla jam fariĝis fakte la komuna lingvo, kion Esperanto ne kapablas ŝanĝi. Sed Esperanto havas siajn proprajn avantaĝojn, kaj ĝia rolo en iuj flankoj estas neanstataŭigebla de la angla.

D-ro Zamenhof, la fondinto de Esperanto, emfazis egalecon inter ĉiuj lingvoj kaj pacan kunvivadon de popoloj kiel fratoj. Sub la influo de liaj ideoj, esperantistoj el diversaj landoj egale interrilatas sendistingante aĝojn aŭ sociajn rangojn. La sento kaj emocio kiam homoj kunestas kaj interfluas per Esperanto estas ne spertebla kiam oni parolas naciajn lingvojn.

Interfluas esperantistoj el diversaj landoj

La angla estas pli vaste uzata ol Esperanto, sed ne ĉiuj kapablas ellerni ĝin. Ekzemple, plejparto de ĉinoj sub 60 jaro lernis la anglan, sed plejparto el ili ne kapablas paroli ĝin.

Estas optimuma aĝo por lernado de lingvoj, kaj ne ĉiuj havas talenton por lerni fremdajn lingvojn.

Kontraste, Esperanto estas rilative simpla kaj facile lernebla. Ĉiu litero havas fiksan prononcon, kaj la gramatiko konsistas el nur 16 reguloj sen esceptoj. Kun proksimume 1500 radikoj, oni povas formi sufiĉajn vortojn por ĉiutaga uzo. Tiuj trajtoj faciligas la lernadon, ebligante eĉ al homoj sen granda lingva talento ĝui la plezuron kaj utilecon de internacia komunikado.

Listoj de sociaj retejoj de la aŭtoro. Li komunikiĝas kun alilandanoj ĉefe per Esperanto.

Miskomprenas la varolon de Esperanto ne nur la publiko. Eĉ iuj lernintoj de Esperanto asertis, ke Esperanto estas senutila. Ili falis en cirklon: Ne sciante utilecon de Esperanto, ili ne lernis ĝin serioze; tamen kiam ŝanco uzi la lingvon aperas, ekzemple gastigi eksterlandajn esperantistojn aŭ kontakti esperantistojn eksterlande, ili ne kapablas paroli pro manko de lingva scio.

Lingvo, ĉu la angla ĉu Esperanto, estas utila nur kiam oni posedas ĝin, kaj nur tiam ĝi plenumas sian rolon en komunikado.

Kompreneble, kvankam Esperanto estas valora, tamen ĝi ne estas utila por ĉiuj.

En la fabeloj de Ezopo, koko trovis gemon, sed ne ĝojis, ĉar por ĝi greno estas pli valora ol gemo. Gemoj ne povas satigi ĝin, tial multekostaj gemoj estas senvaloraj por koko.

Simile, por iuj homoj, manĝaĵo kaj vestoj estas la prioritato. Iuj aliaj, kvankam sen vivaj problemoj, aŭ eĉ jam estas riĉaj, ankoraŭ konsideras Esperanton senvalora. ĉar por ili, materialaj profitoj estas multe pli gravaj ol gajnoj de spirito aŭ penso.

Estas homoj, kiuj ne interesiĝas pri la ekstera mondo, kaj nek bezonas nek deziras komuniki eksterlandanojn. En iliaj okuloj, la familio, la laborejo, kolegoj, kaj maksimume la urbo, kie ili loĝas, estas ĉio, estas la tuta mondo. Por ili, Esperanto ankaŭ estas senutila.

Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

la artikolo en la ĉina lingvo
本文中文版本
世界语,有用吗?Esperanto, ĉu lingvo utila?

Rilata artikolo:
Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco

阅读次数 2.938 legintoj

本文评论数 3 komentoj pri “Esperanto, Ĉu Lingvo Senutila?

  1. Vicente Sales

    Bonege. Mi ĉiam kosideras Esperanto estas “granda ŝanco por demokratiigi la homan scion… kaj … povas kontribui al reduktado de miskomprenoj kaj konfliktoj inter popoloj.”

  2. EZIN k.Mechak

    Esperanto estas utila char dank’al ghi mi ne sGesamideanojmi malkovris multe da gesamideanojn sed ankaù mi partoprenis al multe da internaciaj internaciaj seminarioj precipe ILEI 2008.Gesamideanoj savis min kiam mi suferis komplikajn malsanoj.

  3. Lu Rm

    Ne ofte temas ĝuste pri loboro au salajro. Ĉefe – kion novan, utilan mi eksciu per esperanto? Kiun interesan eblas ekkoni, kie?
    Do, la respondo estu per: – jen tie, tie kaj tie! Vi trikas, pentras, muntas trajnomodelojn? – jen do vidu! kiel trikas/ pentras/ muntas ĉinoj, brazilianoj, francoj kaj poloj, demandu, konversaciu – rekte, senpere!, sendepende de google-tradukilo. Vi studas au instruas artterapoion, matematikon, LLM-evoluon? – Jen al vi rektaj kontaktoj, adresoj de koncernaj grupoj, paĝoj, forumoj. Jen ĉi tie kaj ĉi tie, en la soci-retoj, kiujn vi preferas, oni intreŝangas bildkartojn, kuir-receptojn, parolas pri bebvartado.

    Por prezenti essperanton al lernantoj endus kolekti tiujn ligilojn, zorge elekti viglajn, amasajn kaj vere funkciantajn (ekz, fb – ne proponi, pro la misimpresigo de novicoj)

    Au – ni varbu alie. Varbu nemultajn entuziastojn, kiuj, same kiel ni, laboros sen garantio de la urĝa progreso, esperante je la feliĉo de la venontaj generacioj… Ni ja estas esperantistoj, do esperu ni plu.

Lasi respondon al Vicente Sales Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *