KIEL MIHOK INSTRUIS ANGLE 米霍克如何教英语

Julio BAGHY

Unue aperis en Dancu, marionetoj, Budapeŝto 1927. Ankaŭ en Nova Esperanta Krestomatio, UEA 1991

1927年首先在布达佩斯刊登在短篇小说集《舞起来,木偶们!》。1927年国际世界语协会《世界语新文选》也曾刊载

Leŭtenanto Petroff singarde, iom post iom, ŝovis la kapon el sub la lana kovrilo, ĉirkaŭrigardis. Hela taglumo en la ĉambro. Ekstere sennuba ĉielo. Verŝajne frosto. Li rigardis la termometron. La enĉambra temperaturo estis dekkvin gradoj super la nulo.

彼得罗夫中尉小心翼翼地从羊毛毯下探出头来,四下张望。晨光洒满房间,窗外碧空如洗,想必是个霜冻天。他瞟了眼温度计——室内气温零上十五度。

– Brrr! Nur dekkvin gradoj… Ekstere estas certe minus dudek kvin…

“嘶…才十五度…外面肯定零下二十五…”

Aperis antaŭ li la ekzercejo. Liaj dentoj ekklaketis. Li ĵetis rigardon al la senfajra forno, alian rigardon al la poŝhorlogo, vigle tiktakanta sur la apudlita ŝranketo kaj poste, kovrante sin per la lantukego li kuntiriĝis kiel piktuŝita raŭpo sub brasikfolio.

想到晨练,他的牙齿打起寒战。目光扫过冷冰冰的炉灶,又瞥向床头柜上嘀嗒作响的怀表。中尉把厚毛毯往身上一裹,活像菜叶下被戳到的青虫般蜷成一团。

– Ankoraŭ tro frue… estus bone dormeti iom! – kaj por provi tion li forte fermis la okulojn.

“还太早…再眯会儿!”他使劲闭紧眼睛。

Senbrue, kiel la ombro, ŝtelis sin en la ĉambron lia servisto Miĥaelo Mihok, pala stangostatura militkaptito. Sub la dekstra brako li premis al si faskon da ligno, sub la maldekstra – pajlaĵon en malnova gazeto, kaj en la manoj li tenis grandan samovaron. Li penadis paŝadi laŭeble senbrue kaj piedpinte. Ĉe ĉiu paŝknaro, glastinto, kulerfalo, seĝrenverso li time kaj respektplene palpebrumis al la lito, kie sub la kovrilo, kvazaŭ minace, montetiĝis la grasa kaj nenomebla parto de la sinjoro leŭtenanto.

悄然如影,战俘米哈伊尔·米霍克溜进房间。这个面色苍白的瘦高男人右臂夹柴薪,左肋挟着旧报纸包裹的稻草,双手还捧着个硕大茶炊。他踮着脚尖,竭力不发出声响。每当脚步咯吱、玻璃叮当、勺子落地或椅子轻碰,他都紧张地朝床铺眨眼——毛毯下隐约隆起中尉大人某个不可名状的肥硕部位,仿佛随时会爆发出雷霆之怒。

Miĥaelo Mihok jam laŭnature estis timema, servema kaj ĝentila. La servemon kaj ĝentilecon li bone profitigis en sia civila profesio. Li estis tajlorlaboristo en provinca urbeto. Sed li ankaŭ estis timema. Precipe li timis leŭtenanton Petroff, kiun li konis nur de tri tagoj. Ho, kiaj tri tagoj! Vera malfeliĉo, ke oni komandis lin ĉi tien! Escepte kelkajn frazojn li ne komprenis la rusan lingvon. Bonvole li klopodis plenumi la dezirojn, sed la timo ofte paralizis liajn kapablojn. Ne mirinde, ĉar leŭtenanto Petroff estis fortika, grasa, bizonstatura kaj havis leonvoĉon. Certe li devas esti kruela tigro – pensis Mihok.

米哈伊尔·米霍克生性胆怯、谦卑有礼。这份温顺谦和在平民职业中给他带来不少好处——他是外省小城的裁缝师傅。但胆怯的性格却时常困扰他,特别是面对刚认识三天的彼得罗夫中尉时。哦,这三天!被派来服侍这位长官真是天大的不幸!除了几句简单对话,他根本听不懂俄语。虽然尽力揣测主人心意,但恐惧常常令他手足无措。这也难怪,毕竟彼得罗夫中尉体型魁梧如野牛,声若洪钟,在米霍克眼中活像头凶残的老虎。

Ĉiumatene kaj ĉiuvespere ili havis konversacion. Tiaj eĉ pli firmigis lian opinion. Petroff klarigis ĉion per man- kaj piedgestoj, per mimiko kaj diversaj akrobatagoj por komprenigi sin kaj dume aŭdigis leonvoĉon. Mihok streĉis sian atenton, igis ekfunkcii sian etan fantazion por diveni la signifojn de tiuj misteraj manovroj, kiujn faris kun plena energio kaj fervoro la leŭtenanta moŝto. Tamen sinsekvaj miskomprenoj maldolĉigis lian vivon. Nu kaj tiuj turmentaj kapdoloroj, kiuj sekvis la atentostreĉon!? Ankaŭ tio estis iom pli ol nenio.

每日早晚例行的”对话”更坚定了他的看法。中尉总用手舞足蹈、挤眉弄眼乃至杂耍般的动作配合着雷鸣般的嗓音来表达意图。米霍克不得不调动全部注意力,发挥贫乏的想象力来解读这些充满活力的神秘肢体语言。可接二连三的误解让他备受煎熬,过度用脑还引发了恼人的偏头痛,这日子实在难熬。

Sed kial ne lernis Mihok la rusan lingvon? Pro du kaŭzoj. Unue, ĝis nun li nur vidis la rusojn, sed ne vivis inter ili; due, ĉar li vere ne havis lingvistan talenton. Krom tiuj du estis ankoraŭ tria. Li estis revemulo. Tiu ĉi revemo instigis lin lerni Esperanton. Oni instruis tion en la militkaptitejo. Li do komencis kaj finlernis ĝin. Oni ne povu diri hejme, ke dum longa foresto li ne profitis ion pli utilan ol tiu malbenita nazkataro, kiun li nepetite ricevis en la subteraj barakoj de Tockeo. Tiu ĉi lingvoscio estis triumfo por li, ĉar malgraŭ penoj kaj elspezoj li ne kapablis lerni fremdan lingvon. La mono ĉiam formigris kaj lia cerbo nur nigris. Sed nun eĉ lia revemo havis freŝan nutraĵon. Li posedas lingvon, kiu egalvaloras ĉiujn, ĉar ĝi estas parolata ĉie, kvankam ne de ĉiu. Sed tio estas pretera bagatelaĵo. Li sentis sin grava persono, pioniro de kulturmovado kaj en sia revo li jam fondis la “In-Tu-As-Es-Ta-He”-n (Internacia Tutmonda Asocio de Esperantistaj Tajlorhelpantoj) kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo. Li estos la prezidanto kaj tiam li provos sendanĝere svati la manojn de Rozinjo. Ho Rozinjo, Rozinjo, belega modpupforma filino de kruela majstro, kiu ofte mezuris la ulnon al lia dorso dum la lernojaroj, se vi konjektus la dolĉan sekreton de Mihok, tiam vi certe ne turmentus la patran koron per ĉiutaga “neniu edzinigas min… mi devas fariĝi maljuna fraŭlino kun papago kaj kun dekduo da katetoj”. Pri la kruela majstro, kaj precipe pri la ulno subite venis ideo, kiun Mihok dorlote vartis en si. Li konsideris sin martiro de tiu ĉi movado. Ĉu ne estis martireco suferi vangofrapojn de kolonelo pro la kvinpinta stelo? Certe jes. La vangofrapoj koncernis verŝajne la kvinpinton kaj ne la koloron, sed tiaj bagateloj ne gravas. Martiro estos la edzo de la belega modpupforma Rozinjo… Tia vireto estis Miĥaelo Mihok.

为何米霍克不学习俄语?原因有三:其一他虽见过俄国人却未曾共处;其二他确实缺乏语言天赋;其三他是个爱幻想的人。正是这份幻想驱使他学习世界语——在战俘营开设的课程中,他竟坚持学成了。这对他堪称奇迹,毕竟此前花再多钱财也学不会任何外语,钱打了水漂,脑子还像被墨染过。如今这份幻想有了新寄托:他掌握了一种等同所有语言的世界语,尽管使用者不多,但四舍五入也算国际人才了。他自诩文化运动的先驱,甚至幻想成立”国际全球世界语裁缝协会”,会徽要设计成被针线穿透的绿星。届时成为会长的他就能光明正大追求罗辛卡——那位有着洋娃娃般美貌却总抱怨”没人娶我,要带着鹦鹉和十二只小猫当老姑娘”的裁缝铺大小姐。想起她父亲常用裁衣尺抽打学徒的往事,米霍克又觉得自己是为事业献身的殉道者:当年因佩戴五角星徽章被上校掌掴,不正是神圣的牺牲吗?虽然耳光可能针对徽章式样而非颜色,但这些细节不重要。终有一天,他将以殉道者的身份迎娶美丽的罗辛卡…这就是爱幻想的米霍克。

Sed nun la neforpelebla realeco devigis lin servi ĉe tiu ĉi bizonstatura leonvoĉa leŭtenanto, kiu ĉiutage torturas lin per misteraj gestoj, grimacoj, nekompreneblaj akrobataĵoj. Hja, tia estas la sorto!

但现实无情地把他抛给这位声如狮吼、壮如野牛的中尉,每日忍受着谜语般的手势、鬼脸和杂技动作。唉,这就是命啊!

Li faris fajron en la forno, starigis la samovaron antaŭ ĝin, alĝustigis tubeton, kies finon li metis en la aperturon de la forno. Tie estis forta aertiro. Poste li pretigis ĉion por la sinlavado de la leŭtenanta moŝto; malplenan sitelon, sapon kaj glason da akvo.

此刻他正蹑手蹑脚往炉膛添柴,将茶炊摆在炉前,调整好通向炉口的烟管——这里排烟效果极佳。接着备齐中尉洗漱用具:空水桶、肥皂和一玻璃杯清水。

Dume leŭtenanto Petroff transdonis sin al la kutima frumatena meditado pri la vivo, pri variado de ŝancoj. Antaŭ unu jaro en Petrograd li fiere paradis en sia nova uniformo sub fenestroj de bela vidvino de tiea komercisto. Li havis esperon kaj imponajn pagonojn, sed venis la revolucio kaj la vidvinon kune kun la kapitalo edzinigis prudenta komisaro. Liaj esperoj kaj pagonoj falis en la koton kaj la sinsekvaj bataloj pelis lin ĝis la ekstrema oriento. La pagonojn li denove havis, sed kia vivo?! Brrr! Li estas ja pacema kiel… kiel tajloreto kaj tamen ĉi tie… en la “inĝeniera bataliono…” Ĉe tiu vorto li ekmiris. Kial oni nomas ĝin “inĝeniera”? Eĉ unu inĝeniero ne troviĝas inter la oficiroj. Profesie li estas ja simpla dentisto, eĉ ne doktoro… La kapitano estas notario, la… Eble la kolonelo? Ne! Tute ne! Li havas kolbasfabrikon en Udinsk… Kial “bataliono”? Tridek ses oficiroj, kunpelitaj de revoluciaj ventegoj, jam estas bataliono? La soldataro konsistas el kvin dungitaj ĥinoj. Ili flegas ok mizerajn ĉevalojn en la staloj kaj ĉiumatene tiras du kanonojn sur la ekzercejon. Krome estas pli ol kvardek komanditaj militkaptitoj por servi ilin kaj kuiri nemanĝeblaĵojn por la oficiraj stomakoj… Bah, kia vivo? Pli profite estus eltiradi la dentojn de pacemaj veantoj en Petrograd ol ĉi tie tremadi por la propra vivo kaj ĉiutage prepariĝi por subitaj atakoj de bolŝevikoj… Kion fari? Jes, rifuĝi, sed kiel kaj kien?… Kaj ĉi tiuj dungitaj ĥinoj kaj komanditaj militkaptitoj eble…

彼得罗夫中尉又开始了惯常的清晨冥思,思量着人生的无常。一年前在彼得格勒,他还穿着崭新制服,趾高气扬地徘徊在当地富商遗孀的窗下。那时他满怀希望,薪饷优渥,谁知革命骤至,精明的政委连人带财娶走了那位美艳寡妇。他的希望与俸禄都跌落泥淖,连绵战事最终将他驱赶到这远东之地。俸禄倒是恢复了,可这算什么生活?!老天!他本该像裁缝般安分度日,如今却在这所谓的”工兵营”里…想到这个称谓他突然愣住。为何叫”工兵营”?军官里连个正牌工程师都没有。他自己不过是个普通牙医,连博士都算不上…上尉是公证人,那…莫非上校?不!绝对不!那人在乌金斯克经营香肠工厂…”营”又从何谈起?被革命飓风卷来的三十六名军官就算个营?所谓部队不过是五名雇佣的中国人,在厩房里照料八匹瘦马,每天清晨拖着两门大炮到训练场充数。外加四十多个被征用的战俘伺候他们,煮着难以下咽的伙食喂军官们的肠胃…呸,这算哪门子生活?与其在这儿为活命发抖,日日防备布尔什维克的突袭,还不如回彼得格勒给那些哭哭啼啼的良民拔牙!可怎么办?逃吧,但往哪儿逃?这些中国佣兵和战俘俘虏说不定…

Mihok plenumis sian taskon. Ĉio estis en ordo. Li paŝis al la lito, delikate tuŝis la leŭtenantan moŝton. Delikate, sed ne en feliĉa momento. La vigla fantazio de Petroff ĵus skizis teruran situacion, en kiu la ruzaj ĥinoj kun la militkaptitoj konspiris kontraŭ la oficiroj. Kiam Mihok ektuŝis lin, ĝuste en tiu momento li vidis sin trapikita de sia servisto. La tuŝon li sentis kaj por sin defendi kaptante la revolveron el sub la kusenoj li salte leviĝis kun domskua krio. La malfeliĉa Mihok pro teruro faligis la tason da teo, mortpale humile palpebrumis jen al la danĝera ilo, tenata kontraŭ lia brusto, jen al la terurtaŭzita mieno de la leŭtenanto.

此时米霍克已收拾停当。他轻步来到床前,小心翼翼地触碰中尉的肩头。动作虽轻,时机却糟。彼得罗夫活跃的想象力正勾勒出可怕图景:狡诈的中国人与战俘正密谋反叛。当米霍克碰到他的瞬间,他恰在幻想中被勤务兵刺穿。真实的触感令他触电般弹起,伴着震屋的吼叫从枕下抓出手枪。可怜的米霍克惊得摔碎茶盏,面如死灰地眨巴眼睛,目光在抵住胸口的凶器与中尉狰狞的面孔间来回游移。

Longminuta paŭzo. Petroff vidante la tremantan kapon de Mihok tuj embarasiĝis. Li sentis honton kaj, por kaŝi ĝin, laŭte ekridis. Mihok pensante, ke ridi estas devo, kiam la mastro ridas, ankaŭ li altrudis mucidan rideton je siaj kurbiĝintaj lipoj. Lia mieno similis al tiu de citron-glutanto, kiu volas ŝajnigi, ke la citrono estas mieldolĉa. Petroff nun plengorĝe kaj sincere ridegis, ĵetis la revolveron sur la liton, rigardis la termometron. Ĝi montris dudek kvin gradojn.

漫长的静默。望着米霍克颤抖的脑袋,彼得罗夫顿觉窘迫。羞耻感涌上心头,为掩饰尴尬他突然放声大笑。米霍克认定主人笑时陪笑是义务,勉强扯动嘴角挤出笑容。那表情活像吞了柠檬却要假装在喝蜜糖。这下彼得罗夫倒真笑得前仰后合,把手枪往床上一丢,瞥了眼温度计——二十五度。

– Haroŝo! (Bone!) – li diris kaj enlitiĝis.

“哈罗绍!(好极了!)”他嚷着又钻进被窝。

Mihok kun tremantaj manoj kolektis la rompitaĵojn, zorge forbalais la splitojn, por ke ili ne vundu la piedojn de la leŭtenanta moŝto, pretigis teon en la glason kaj el respektinda distanco proponis ĝin.

米霍克用发抖的双手收拾碎瓷,仔细扫净残渣以免伤到中尉贵足,重新斟茶隔着安全距离奉上。

– Gospodin… eto ĉaj… ĉaj… pitj (Sinjoro, jen, teo, tetrinku!).

“戈斯波金…叶托茶…茶…皮季(老爷…请…请用茶)”

– Nu, haroŝo… blagodarju vas… (Nu, bone, mi dankas).

“嗯,哈罗绍…布拉戈达留瓦斯…(嗯,好,多谢)”

Petroff trinkis, Mihok staris ĉe la forno. Kun premegita koro li pripensis la ĵus forpasintan teruraĵon. Lia timemo vestis la estontecon en nigran funebron, ĉar li estis nun tute konvinkita, ke la sinjoro leŭtenanto estas tigro.

彼得罗夫啜饮时,米霍克瑟缩在炉边。沉重的心绪缠绕着方才的惊魂时刻,怯懦的天性已为未来披上黑纱——他现在深信,这位中尉老爷是头吃人的猛虎。

Dum la tetrinko Petroff projektis kelkajn planojn por la rifuĝo. Malagrable estus kuŝi traborite per kuglo, tiradi dentojn estus pli prudente. El la planoj taŭgis neniu. Hazarde lia rigardo trafis Mihok-on, dancanta je unu piedo al la alia kaj hundokule observante liajn movojn, kaj nova ideo venis, facile efektivigebla. Onidire la militkaptitoj baldaŭ hejmeniros. Estus bone vojaĝi kun ili en Eŭropon. Bedaŭrinde krom la rusa li ne konas alian lingvon. Nu li devas lerni! Sed de kiu? Memkompreneble de Mihok. Li estas eŭropano, aspektas inteligenta, li nepre devas scii kelkajn lingvojn. Tiu ĉi nepre tuj fariĝis lia fiksa ideo.

饮茶时,彼得罗夫盘算着种种逃亡计划。被子弹打穿肠子躺着等死可不妙,还是拔牙营生更稳妥。可哪个计划都不中用。偶然瞥见米霍克正单脚换着站,狗崽般惶恐地盯着他动作,新念头忽地闪现——听说战俘们不日就要遣返欧洲,何不混在其中?可惜除了俄语他半句洋文不会。学!可跟谁学?自然是米霍克。这欧罗巴人看着机灵,总该懂几国话。这念头立刻如钉子般楔进他脑仁。

– Herr Mihok… govoritje pa germanski? (Sinjoro Mihok, ĉu vi parolas germane?) – li komencis leonvoĉe.

“海尔·米霍克…戈沃里捷帕格曼斯基?(米霍克先生,会说德语吗?)”他摆出狮子吼的架势开口。

Mihok ektremis. Li komprenis nenion krom la vorto “germanski”. Verŝajne la leŭtenanta moŝto bonvolis interesiĝi ĉu li vidis jam germanon? Li vidis ja. Kion fari? Eble ne estas kulpo vidi germanon kaj humiltone li informis la tigronaturan sinjoron.

米霍克一哆嗦。”格曼斯基”这个词他只听懂”德国人”的意思。莫非老爷在查问他是否见过德国佬?确实见过啊。如何是好?看个德国人总不犯法吧,便战战兢兢禀告这位虎面老爷:

– Da! (Jes!)

“达!(是!)”

– Nu haroŝo… i pa francuski? (Nu bone kaj france?)

“努哈罗绍…伊帕弗朗苏斯基?(那好,法语呢?)”

Mihok iom pripensis la demandon, esploris en siaj memoroj. Kie li vidis francon? Ah, jes! En la modgazetoj ĉe lia majstro. Certe tiuj bildoj figuris francojn, ĉar la gazeto venis el Parizo.

米霍克搜肠刮肚。法国人?啊!在主子的时装画报上见过——既是从巴黎来的刊物,画中那些翘胡子的想必是法国人。

– Da, da! – li respondis post ioma konsidero.

“达,达!”他沉吟片刻忙不迭应道。

– I toĵe pa angliski? (Kaj ankaŭ angle?)

“伊托热帕安格利斯基?(英语也会?)”

Mihok embarasiĝis. Nun jam li tute ne komprenis la leŭtenantan moŝton, sed por daŭra pripensado li ne havis tempon, ĉar okuloj kvazaŭ trapikis lin. Li rapidis do respondi.

米霍克慌了神。这回他彻底听不懂中尉老爷的诘问,可对方鹰隼般的目光正将他钉穿,容不得细想。他只能硬着头皮:

– Dadada!

“达达达!”

– Ĉto dadada? (Kio jesjesjes?)

“奇托达达达?(什么对对对?)”

– Niĉevo! (Nenio!)

“尼切沃!(没啥!)”

– Ĉto niĉevo?

“奇托尼切沃?”

– Niĉevo dadadada njet! (Nenio jesjesjesjes ne!)

“尼切沃达达达达涅特!(没啥对对对不!)”

La sensenca respondo pruvis, ke Mihok miskomprenis lin, sed tamen Petroff pensis, ke eŭropano nepre devas paroli tiujn lingvojn. Mihok aspektas inteligenta, estas eŭropano, li do parolas tiujn lingvojn. Petroff provis alimaniere komprenigi sin. Li montradis al diversaj objektoj de la ĉambro kaj leonvoĉe demandis, pensante, ke la tono plialtigita helpas en la interpretado.

这番驴唇不对马嘴的回答本应让中尉醒悟,可彼得罗夫坚信欧洲人定会多国语言——米霍克看着机灵,又是个欧罗巴人,岂有不通之理?他换个法子,指着屋内物件提高嗓门,仿佛声量能打通语言屏障:

– Pa germanski… pa francuski… pa angliski?

“帕格曼斯基…帕弗朗苏斯基…帕安格利斯基?(德语…法语…英语怎么说?)”

Mihok iom post iom ekkomprenis pri kio temas kaj tiam elbalbutis la lastan frazon de sia rusa lingvoprovizo.

米霍克渐渐咂摸出端倪,终于挤出仅会的俄语句子:

– Ja nje znaju! (Mi ne scias!)

“亚涅兹那尤!(我不会!)”

Leŭtenanto Petroff ne volis kredi je siaj oreloj, eble li malbone aŭdis. La konsterniĝo kvazaŭ tondris en lia voĉo.

彼得罗夫中尉简直怀疑自己幻听,惊雷般的喝问震得窗棂作响:

– Ĉto vi nje znajtje? (Kion vi ne scias?)

“奇托维涅兹那耶捷?(什么你不会?)”

Pizograndaj ŝvitgutoj aperis ĉe la tempioj de Mihok. Li pensis, ke tiu ĉi terura homo certe mortpafos lin, se li ne scias ĉion, kio estas postulata. La malesperiga situacio donis al li genian ideon, kiu savos lian vivon almenaŭ por la momento. Kiam Petroff persistis plu en montrado kaj demandado, volante scii germane la vorton seĝo tiam li senhezite respondis.

米霍克太阳穴渗出豌豆大的汗珠。他断定若答不出这凶神的要求,必被当场击毙。绝境中灵光乍现——当彼得罗夫执着地指着椅子追问德语说法时,他脱口而出:

– Das seĝungen.

“达斯谢贡根(*生造伪德语词)”

– Pa francuski?

“帕弗朗苏斯基?”

– Le seĵ.

“勒谢日(*伪法语发音)”

– I pa angliski?

“伊帕安格利斯基?”

– The siĝ.

“泽西奇(*伪英语发音)”

Petroff estis kontenta, sed por tute konvinkiĝi li komencis novan provon montrante tra la fenestro al tureto, kiu staris sur la ekzercejo de la urba fajrobrigado.

彼得罗夫心满意足,但为求稳妥又指向窗外消防队训练场上的瞭望塔:

– Nu, Herr Mihok, pa germanski?

“努,海尔·米霍克,帕格曼斯基?(德语怎么说?)”

– Der turung.

“德尔图隆(*伪德语发音)”

– Pa francuski?

“帕弗朗苏斯基?”

– La Eiffel.

“拉埃菲尔(*伪法语,戏仿埃菲尔铁塔)”

– Pa angliski?

“帕安格利斯基?”

– Krevu tuj, se mi scias! – eliĝis la amareco el Mihok.

“鬼才知道!”米霍克终于迸出句真心话。

– Krevutuj… Da, da, da… oĉĉĉen interesni (tre interese!)… Krevutuj…

“鬼才刀…达,达,达…哦钦因特列斯尼!(太有趣了!)…鬼才刀…”

La apetito de Petroff ĉiumomente pliiĝis por la fremdaj lingvoj. Li decidis formanĝi ilin. Per gestoj, grimacoj kaj akrobataĵoj li tuj klarigis al Mihok, ke li devos ĉe ĉiu sunleviĝo preni libron kaj instrui lin, kaj Mihok komprenis, ke li devas la sunon forŝteli de la ĉielo, meti ĝin en la Biblion kaj per la Sankta Libro li devos kelkfoje bati la kapon de la leŭtenanta moŝto. Sed kiel li kuraĝus fari tion? Bati la kapon de la sinjoro leŭtenanto?!

中尉对外语的胃口与日俱增。他决定要生吞活剥这些语言,手舞足蹈地向米霍克比划:每天日出时必须拿着书来授课。可怜的勤务兵却将手势理解为要偷走天上的日头塞进圣经,还得用圣书敲打中尉老爷的脑壳——他哪有这豹子胆?!

Petroff ellitiĝis, lavis sin per plenbuŝo da akvo kaj post la finvestado li amike frapetadis la ŝultrojn de Mihok, kiu preskaŭ terenfalis pro tiu ĉi intimaĵo. Kiam Petroff estis ekster la domo, li surgenue, kiel bona katoliko, promesis dekduon da kandeloj al Sankta Antonio, se li forkondukos lin sana kaj nekripligita el la manoj de tiu ĉi tigronatura sinjoro.

彼得罗夫翻身下床,含了满口水潦草洗漱。更衣后亲昵地拍打米霍克肩头,险些把这可怜人拍进地砖缝里。待中尉出门,米霍克立刻跪成虔诚天主教徒的姿势,向圣安东尼许愿十二支蜡烛——只求能从这虎面老爷手里全须全尾地活下来。

La tagoj pasis. Ĉiu mateno alportis sian kvarlingvan torturon. Petroff demandis, Mihok respondis kaj ĉe la fino li promesis ĉiam unu dekduon da kandeloj.

日子一天天熬过。每个清晨都伴着四国语言的酷刑。中尉发问,米霍克胡诌,最后总以追加十二支蜡烛的祈祷收场。

Iun tagon Petroff surprizis lin, ke li decidis lerni nur la anglan lingvon kaj li jam aĉetis kajeron, krajonon por noti ĉion necesan. Mihok sentis batadi la koron en sia gorĝo. Kion fari? Ĝis nun estis facile, ĉar la leŭtenanta moŝto nenion notis kaj forgesis ĉion ĝis la alia mateno. La kajero kaj krajono malebligas la devigatan trompon. Li decidis konfesi, ke lia angla scio egalas la nulon, sed en la lasta momento rigardante la bizonstaturan leŭtenanton li rememoris pri la revolvero kaj rezignis. Venu, kio devas veni! Ankoraŭ kelkaj funtoj da kandeloj pli aŭ malpli al Sankta Antonio ne multon diferencos kaj li sisteme komencis instrui Esperanton nomante ĝin angla lingvo.

某日彼得罗夫突然宣布专攻英语,还备齐笔记本铅笔要记录要点。米霍克顿时心如擂鼓——先前中尉老爷从不做笔记,睡一觉便忘个精光,如今这阵仗岂不戳穿西洋镜?他本想坦白自己对英语一窍不通,可瞥见中尉野牛般的体格,腰间左轮枪若隐若现,终把真话咽回肚里。横竖不过多给圣安东尼添几磅蜡烛!他索性把世界语当英语教。

Petroff montriĝis entuziasma anglofilo. Li diligente lernis ĉie: en la kazerno, sur la ekzercejo, en la oficira manĝejo, en la intima ĉambreto de… sed tio ne apartenas al tiu ĉi historio.

彼得罗夫展现出狂热的亲英癖。军营里、操场上、军官食堂、甚至某位女士的香闺(此非本故事重点)都成了他的课堂。

Foje dum promeno li rimarkis ilustritan revuon, kuŝantan sur la trotuaro. Kelkaj ĉifitaj folioj de la malnova “The London News”. La titolo frapis lian atenton.

直到某日散步时,人行道上几页泛黄的《伦敦新闻》画报绊住了他的脚步。

– Londono estas metropolo en Anglujo – li komencis konkludadi – tio estas certa. Nun ĉar la titolo diras “London”, pli ol verŝajne la gazeto venis el London kaj se ĝi venis el London, sekve ĝi estas angla gazeto. Nu, ni kontrolu nin!

“伦敦乃英吉利都会”,他煞有介事地推理,”画报名唤’伦敦’,自是英国刊物无疑。且看老夫检验学习成果!”

Li levis la foliojn, singarde glatigis ilin kaj provis legi kelkajn liniojn. Li ne komprenis. Iom ekscitite li rigardis ĉiujn paĝojn kun la espero, ke li trovos almenaŭ unu kompreneblan frazeton. Ne, ne kaj ne! Pro diablo, kiel povas okazi, ke eĉ vorteton li ne komprenis.

他拾起残页细细抚平,试图读通几行文字。冷汗渐渐渗出——竟无一字可解!焦躁地翻遍所有版面,连个眼熟的单词都没找着。活见鬼!他攥着画报冲回营房。

Konsternite li rapidis hejmen. Certe Mihok povos klarigi la kialon. Mihok estis puriganta liajn botojn kaj silente malbenadis la ciron, kiu bezonas tiom da kraĉoj. En Eŭropo oni purigas botojn per lakkremo kaj ne devas elsputadi la pulmon por fari la botojn spegulbrilaj. Petroff ekhaltis antaŭ li, iom hezitis kaj fine metis la foliojn antaŭ la nazon de Mihok.

米霍克正唾沫横飞地擦军靴,心里咒骂着这见鬼的靴蜡:欧洲人用鞋油轻轻一抹就锃亮,偏这远东地界要吐干肺叶才够。彼得罗夫猛地把画报拍到他鼻尖:

– Kijo estas tijo ĉi?

“基约埃斯塔季约奇?”

Mihok iom indiferente rigardis la foliojn.

米霍克懒懒抬眼:

– Verŝajne gazeto.

“画报呗。”

Petroff eksplodis. – Nje verŝajnje, sed tutje certje… Sed kija, dijru Mihok, kija gazeto?

“捏维肖尼耶,布特季约切尔季耶!(不是可能,是确定!)”中尉暴喝,”季亚如米霍克,基约画报?!”

Mihok eklevis la ŝultrojn, gapis al la folioj, kiujn Petroff minace svingis antaŭ lia nazo.

米霍克耸肩呆望那些在中尉手中簌簌发抖的纸页:

– Mi ne scias, – konfesis sincere Mihok.

“我真不知道。”

– Vi nje scijas, Mihok, nje scijas? – kriis Petroff kaj kunfrapis la manojn. – Angla gazeto, Mihok, angla gazeto… Nun vi scijas.

“维涅兹那耶什,米霍克,涅兹那耶什?!”彼得罗夫双掌相击声如惊雷,”英国画报!米霍克,英国画报…现在你知道了。”

Sub la haŭto de Mihok la frostotremo komencis kaŝludon.

米霍克皮下开始跳起冰霜探戈。

– Ne diru, sinjoro leŭtenanto… ĉu vere?

“老爷别说笑…当真?”

– Sed jes, mi djiras… angla gazeto… Legu! The-London-nje-vs… Mi ne komprenjis eĉ vorton… Legu!

“季亚如——英国画报!”中尉抖着纸页如挥战旗,”泽-伦敦-捏-维斯…老子半字不懂!念!”

Mihok transprenis la foliojn, rigardis ilin kun terurstreĉitaj okuloj, sed post momento maŝinrapide fluis vortotorento el lia buŝo.

米霍克接过纸页,眼球几乎迸出眼眶。突然他嘴唇机械翕动,字句如泄洪般倾泻:

– Enlamondonvenisnovasento… tralamondoirasfortavoko… perflugilojdefacilavento…

嘹亮之声在大地上回旋新的希望已然降临人间驾驭轻风…

Ĉe Petroff admiro sekvis la koleron kaj dubon.

彼得罗夫的怒火渐被惊愕取代。

– Vi scijas legi. Tutje bonje vi scijas legi! Kijel, ke mi nje scijas?

– 你会读!全季耶波尼耶你会读!基耶尔说我涅季耶波尼耶?”

– Vi forgesis verŝajne, sinjoro leŭtenanto, ke la angloj ne tiel skribas, kiel ili parolas. Ekzemple, ili diras: “Bonan matenon, sinjoro” kaj ili skribas “The Szentantalkam, segits meg!” (hungare: Sanktantonĉjo helpu min!) Ĉu vi komprenas? – kaj por konvinki la miregantan leŭtenanton pri sia pravo li serĉis inter la ilustraĵoj unu, kiu figuris ekzotikan tribestron kaj anstataŭ la subbilda teksto li komencis legi la Historion de Homaro el lernolibro de E. Privat. Tion li sciis parkere kaj la teksto, se iom lame, tamen taŭgis: “Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir eksidis sur la tronon…”

“老爷您忘了,”米霍克舌尖渗出匈牙利乡音,”英国佬写和说是两码事。好比他们说’早安先生’,纸上却写成’圣安东尼奥救我!’(*匈牙利语谐音梗)” 为佐证这通鬼话,他指着插画里的土著酋长,把爱德华·普里瓦特的《人类史》教材段落嫁接到画报上:”波斯老王驾崩时,其子泽米尔亲王继位…”

Petroff kontentigite foriris. De tiu tago Mihok skrupule atentis la horizonton, ĉu ia anglo ne aperos por renversi ĉion? Tiuokaze la leŭtenanta moŝto certe ekspedos lin afrankite al la alia mondo… eble sen kapo. Ĉiutage li promesis novan dekduon da kandeloj kaj pasis longaj monatoj sen notinda okazintaĵo.

中尉心满意足离去。自此米霍克日日远眺地平线,唯恐冒出个真英国人戳穿把戏——届时老爷定会免费送他往生,说不定还得捎上脑袋。每日新增的蜡烛许愿堆成银河,所幸数月无事惊雷。

Petroff jam bonege parolis la anglan lingvon kaj ankaŭ Mihok rekonis en sia leŭtenanto la ĝeneralan bonkorecon de la rusoj kaj flameman entuziasmon por belo kaj bono. Li decidis konfesi sian kulpon, se venos bona okazo.

彼得罗夫的”英语”已臻化境,连米霍克都开始相信这位俄国老爷骨子里透着斯拉夫人的淳善,以及对真善美的炽热追求。他暗忖要找个良辰吉日坦白。

Okazo venis, sed ne bona, ĉar homo projektas, Dio direktas. Ĵus kiam li ne estis preparita por eventualaĵoj, venis hejmen Petroff kun fremda rusa oficiro. La malfeliĉa Mihok sentis sian kuraĝon paralizita kiel en la unuaj tagoj.

殊不知命运最爱捉弄人——某日彼得罗夫突然领着个陌生俄国军官回营,把毫无准备的米霍克吓得肝胆俱裂。

– Mihok, parolu kun tiu ĉi sinjoro, sed tuj! – komencis Petroff kaj lia voĉo tremis pro la retenitaj kolero kaj indigno. Li asertas, ke li parolas angle… Parolu kun li angle… Tiun anglan lingvon mi ne komprenas.

“米霍克,跟这位先生对话!立刻!”中尉嗓音里压抑着惊雷,”他自称会说英语…用你教的那种英语跟他聊…反正老子半句听不懂。”

La haroj stariĝis sur la kapo de Mihok. Nu Sankta Antonĉjo nun helpu – li komencis preĝi en si, – kvintalon da kandeloj mi bruligos por vi post hejmreveno. Li klare vidis, ke nun la pentvoĉa konfeso neniel utilos. Se li komencis ĉi tiun altruditan tragikomedion, li devas finludi ĝin. Nur la impertinenteco povas helpi kaj Antonĉjo. Riskante ĉion je unu kubĵeto li ŝajnigis trankvilon.

米霍克毛发倒竖。圣安东尼奥啊——他在心底画十字——若能逃过此劫,定给您烧五担蜡烛。此刻忏悔已于事无补,既然戏已开场,就得硬着头皮唱到底。他深吸口气,赌徒般押上所有筹码:

– Kie kaj de kiu lernis la sinjoro tiun ĉi anglan lingvon?

“阁下这口英语跟谁学的?”

– Ĉi tie, de soldato el la amerika armeo.

“跟驻防的美军大兵。”

– Ah, jes! – Mihok plenblovis sin. La timo, kiel multajn, faris lin aŭdaca en la minutoj de danĝero. Li mem ne konjektis, ke tiom da kuraĝo nestas en li. Kun rideto li daŭrigis. – La sinjoro lernis la amerikan dialekton de la angla lingvo, dum ni parolas la klasikan lingvon de la londona aristokrataro. Jen la diferenco… Je mia Dio, mi tre ŝatus paroli ankaŭ tiun lingvon, sed mi pensis, oni devas scii unue la klasikan, la aristokratan, kaj poste la popolan… ĉu ne, leŭtenanta moŝto?

“啊哈!”米霍克突然福至心灵。恐惧竟如烈酒般催生出胆气,他自己都诧异这副皮囊里还藏着这等急智:”您学的是美式方言,而我们用的是伦敦贵族古典英语。这就好比…”他朝中尉谄笑,”先得通晓阳春白雪,才能下里巴人不是?”

La kolero de Petroff vaporiĝis, forflugis kaj eĉ aprobe li balancis la kapon. Tre imponis al li la aludo pri aristokratoj. Li interpretis la vortojn de Mihok, sed la fremda oficiro dube ridetis kaj faris demandon. Petroff tradukis.

彼得罗夫的怒意霎时烟消云散,甚至赞许地频频点头——”贵族”二字正搔到他痒处。

– Kie oni povas uzi ĉi tiun lingvon ekster la aristokrataj kvartaloj de London, se la popolo parolas alian lingvon?

待他翻译完,那军官却狐疑发问:”若平民都说俚语,这贵族英语出了伦敦有何用?”

En Mihok vekiĝis la propagandisto.

米霍克骨子里的传教士魂熊熊燃烧:

– Ĉie! En ĉiu lando de la mondo! Eĉ en tiu ĉi urbo!! Ĉu vi ne volas kredi? Mi pruvos tion. Bonvolu veni kun mi dimanĉe en la urbon kaj konvinkiĝu, kiu valoras pli: via amerika dialekto aŭ nia klasika angla lingvo?

“放之四海皆准!就在这远东小城也管用!不信?礼拜天咱们城里见真章!看是您的美式土话灵光,还是我们的古典英语好使!”

Petroff denove interpretis kaj ili decidis, ke dimanĉe triope vizitos la urbon.

中尉转译时,三人已定下礼拜天的荒诞赌约。

Mihok sincere ĝojis, sentis sin pli facila, ĉar li estis sur la plej bona vojo malkaŝi ĉion sen fiasko. En la urbo estis granda societo, kie ĉiudimance amase kunvenis babiladi la esperantistoj. Vera internacia societo: germanoj, bulgaroj, turkoj, hungaroj, japanoj el la diverslandaj armeoj; ĉarmaj virinoj, agrablaj viroj el la urbo mem.

米霍克窃喜,曙光终于穿透谎言的阴云。城中有个神秘社团,每逢礼拜日便聚集着各国世界语者——德意志炮兵、保加利亚军医、土耳其骑兵、匈牙利乐手、日本武官,还有本城的淑女绅士。这恰是他精心策划的终极舞台。

Mihok zorge preparis sin por la publika konfeso. Ĉe la pordego de la domo ankoraŭ unu funto da kandeloj kaj Mihok kondukis sian leŭtenanton kaj la fremdan oficiron en la societon. Ilin surprizis la diversnacieco kaj tiu amika intimeco, kiu kvazaŭ sklavigis la vizitantojn. Mihok prezentis ilin al ĉiu ĉeestanto aparte.

忏悔时刻来临。米霍克在社团门前最后许下一磅蜡烛,领着两位军官踏入会场。异国面孔间的亲密氛围令访客恍如跌入魔咒。米霍克如报幕员般依次引荐。

Jen turko, alparolu lin! Jen polo, alparolu ŝin! Jen ĥino, alparolu lin! Jen japano, alparolu lin!

这位土耳其上尉,请用英语交谈!那位波兰女伯爵,请!中国军需官,请!日本少佐,请!

Petroff havis kapturnon pro feliĉo, ke li komprenis ĉiujn kaj estis komprenata de ĉiuj. Male lia akompanato, ĉar escepte du amerikanajn soldatojn neniu komprenis lian “dialekton”. Li estis devigata rekoni, ke la “aristokrata” angla lingvo superas la popolan.

彼得罗夫幸福得眩晕——他的”贵族英语”竟能畅行无阻!而那位美国口音的军官,除两个大兵外无人听懂其”方言”,不得不承认”古典英语”更胜一筹。

Kaj Mihok en solena silento publike konfesis sian kulpon, petis indulgon de leŭtenanto Petroff, kiu pro ia neklarigebla sento forgesis pri ĉio ĉirkau si kaj kun vera rusa flamemo li ĉirkaŭprenis sian serviston, kisis trifoje lian buŝon por sigeli la fratecon… Tiel instruis Mihok la anglan lingvon kaj tiel fariĝis Petroff entuziasma samideano.

在肃穆的静默中,米霍克当众忏悔。不料彼得罗夫被斯拉夫式的激情席卷,竟三吻仆人嘴唇缔结兄弟之盟…就这样,”英语教师”将中尉引为世界语同志。

Tamen la fino de ĉi tiu historio ne estas tre kontentiga. Mihok, kiel bona katoliko, du jarojn laboris por la kandeloj, promesitaj al Sankta Antonio kaj dum tiu tempo la belegan modpupforman Rozinjon edzinigis lia kolego. Tiam li riproĉis iomete Sanktan Antonĉjon, sed kiu scias, ĉu ne la sanktulo savis lin el tiu infero, en kiun la alia falis. Ni scias nur, ke Mihok restis sola kun la revo “fondi la In-Tu-As-Es-Ta-He”-n kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo.

故事的尾声略带酸涩:虔诚的天主教徒米霍克为还愿蜡烛劳作了两年,其间貌美如时装人偶的罗辛容被同僚娶走。他略埋怨圣安东尼奥,却不知圣人也许正将他从他人堕入的地狱中救赎。如今他独守着创立”国际语协”的梦想,会徽是绿星贯穿针线——毕竟,有些伤痕需要缝合,有些理想注定刺痛。

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 603 legintoj

发表回复

您的电子邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注