世界语入门 第二十课

正在录入,纠错请留言!

Leciono 20

DUDEKA LECIONO 第二十课

Teksto: D-ro Zamenhof
Gramatiko: 1)Artikolo 冠词
2)Interjekcioj 感叹词

I. Novaj Vortoj 生词:

naskiĝi v. 诞生
soifo v. 渴;渴望
Bjalistok 比雅里斯托克
diverslingveco s. 语言分歧
precize ad. 准确地
pafi v. 射击
milito s. 战争
malegala a. 不平等的
sango s. 血
flui v. 流;淌
akurata a. 严守时间的
tiri v. 拉;牵;曳引
familio s. 家庭
sankta a. 神圣的
harmonio s. 和谐
eldoni v. 出版
brili v. 闪烁
vojo s. 道路
progresi v. 进步
kilometro s. 公里
proksima a. 近的
venonta a. 未来的;将要来到的
perfekta a. 完善的
kuraci v. 医疗
kuracisto s. 医生
sukceso s. 成功
sukcesi v. 成功
doloro s. 痛
suferi v. 受苦;受罪
fino s. 完;结局
fine ad. 终于
mondlingvo s. 世界语言
himno s. 颂歌;国歌
antaŭen ad. 向前
ideo s. 理想
esperi v. 希望
espero s. 希望
simbolo s. 象征
stelo s. 星
lasta a. 最后的;最近的;最末的
afero s. 事业;事情
fortiĝi v. 变得强有力
Varsovio s. 华沙
mondmilito s. 世界大战
kormalsano s. 心脏病

II. Teksto 课文:

Doktoro Zamenhof

La granda homo, kiu faris Esperanton, Zamenhof, naskiĝis en Pollando, en malgranda urbo Bjalistok, en la mezo de la antaŭa jarcento.

En tiu urbo loĝis kvar diversaj (malegalaj) nacioj. La juna Zamenhof vidis la malamon inter la diverslingva loĝantaro, la koro—la animo—de la junulo soifis la komprenon. Ĉio pro la diverslingveco! —pensis la junulo.

La homoj pafas unu la alian, ili faras militon. Ilia ruĝa sango fluas, ili malamas unu la alian, ĉar la homoj, la nacioj ne komprenas unu la alian.

Li volis fari mondlingvon, por tiri la homan familion al la sankta harmonio. Li ne estis riĉa, eĉ malriĉa. Li laboris tre multe, ĝis li povis eldoni sian gramatikon.

Kaj li estis kuracisto. Li devis havi multan animan doloron, suferi. Sed fine li sukcesis. Li faris—verkis—la himnon de la esperantistaro. La esperantistoj esperas, ke la venonta tempo estos pli bela, tial ili estas esperantistoj kaj tial estis la nomo de la himno: La Espero.

En la fino de la lasta jarcento Esperanto rapide iris antaŭen kaj nur la mondmilito malhelpis ĝin. Tiam Esperanto suferis multe kaj dum la milito mortis Zamenhof en Varsovio. Li havis kormalsanon (malsanon de la koro), kaj li multe suferis, ĉar li vidis, ke la homoj ne komprenis lin.

D-ro Zamenhof mortis. Sed lia granda ideo vivas. La verda stelo, kiu estas simbolo de la espero, brilas kaj montras la vojon al la homa harmonio, al la paco de la homaro.

La scienco kaj tekniko pli kaj pli progresas. La kilometroj estas ĉiam pli kaj pli mallongaj kaj ankaŭ la homaj animoj devas esti pli proksimaj.

Ju pli perfekta estos la scienco kaj tekniko, des pli fortiĝos nia afero.

III. Gramatiko 语法:

studento 大学生
sporto 运动
adiaŭ 再见;永别!
Ba! 呸!(表示轻蔑;不在意)
Fi! 呸!(表示厌恶;不满;蔑视)
Haloo! 哈罗(打招呼;打电话)
Hura! 乌拉!(欢呼)
Hm! 哼、嗯!(不定;困惑)
Brave! 好极了!
Diablo! 见鬼!
Dio mia! 我的天哪!
Efektive! 真的!果然!
For! 滚开!
Helpu! 救命啦!
Ho, ĉielo 啊,天啦!
Kompreneble! 当然!

1. 词语解释(Vortklarigoj)

① diversa 各种各样的,lingvo 语言,-ec- 表抽象名词的后缀,diverslingveco 语言的分歧性
② unu la alian 是一个常用词组,意为“互相”
③ venonta tempo 将要来到的时刻;未来的时刻
④ ĉina 中国的,ĉinigi 译成中文
⑤ koro 心,sano 健康,malsano 疾病,kor-malsano 心脏病
⑥ antaŭ-e-n(宾格词尾 n 在这里表示方向)向前

2. 冠词(Artikolo)

①世界语里只有一个定冠词 la,用于名词或形容词前面,起限定的作用。冠词本身没有单复数和格的变化,也不象某些西方语言另有什么不定冠词(例如英语的 a、an)。

②在很多国家的语言里根本就没有冠词(如汉语、日语),对于这些语种的人来讲,因为没有相应的词,就不易理解和掌握。所以柴门霍夫博士在订“十六条语法”时说过:感到困难的人,开始时可以完全不用。

③冠词用在名词前面,表示已知的、明确的、特指的事物,例如:
说 Mi havas libron. 我有一本书。(不特指,不加冠词)
而 La libro estas granda. 那本书是大的。(是哪一本书呢?就是我们刚才谈到过的那一本书,书是已知的、明确的,所以加 la)

④专有名词前不加 la,例如我们不说 la Ĉinio,la Ŝanhajo。但如果这专用名词前有形容词,又可加,如 La nova Ĉinio,la malnova Ŝanhajo。另外,由普通名词构成的专用名词前可加 la,如:La Flava Rivero。

⑤表示全体(因此也就是一定的)要加 la。
例:La studentoj de nia lernejo iris al Wuchang. 我校(全体)学生到武昌去了。
La naĝado estas bona sporto. 游泳是个好运动。(naĝ-ad-o 前加冠词,表动作全体)

⑥在诗歌中 la 可省作 l’,但必须在元音之前或之后。

3. 感叹词(Interjekcioj)

(1)感叹词有本来的和转成的两种,常见的如下:

①本来的感叹词
Adiaŭ 再见!
Ba! 呸(表示轻蔑、不在意)
Fi! 呸(表厌恶;不满;蔑视)
Ha! 哈!(表惊奇;喜悦;可笑)
Haloo! 哈罗(〔电话〕打招呼)
He! 嘿(惊奇;感叹;喜悦悲伤)
Ho! 啊!(表激动的感情)
Hm! 哼,嗯!(不定;困惑)
Hura! 呜拉!(欢呼)
Nu! 好吧!(同意;引起注意)
Ve! 唉,乌呼!(哀叹)

②由别的词转成
Bone! 好的!
Brave! 好极了!
Certe! 一定!
Diablo! 见鬼!
Dio mia! 我的天哪!
Efektive! 真的!果然!
For! 滚开!
Helpu! 救命啦!
Ho ĉielo! 啊,天啦!
Jen! 瞧!
Kompreneble! 当然!

(2)感叹词表示感情和呼唤的声音,与句子的其他部分没有任何语法关系。

(3)感叹词因为表示强烈的感情,因此后面常用感叹号。

IV. Legaĵoj 读物:

sento s. 感情
voko s. 呼唤;呼声
flugilo s. 翅膀
promesi v. 许诺;允诺;
signo s. 标记;记号
batali v. 战斗
batalanto s. 战士;斗士
kreski v. 生长;成长
stari v. 站立
dividi v. 分
dividita a. 被分割的
salti v. 跳跃
dissalti v. 土崩瓦解
obstina a. 顽固的;固执的
glavo s. 剑;刀
eterne adv. 永久的;无终止的
baro s. 障碍
disbatita a. 被打得粉碎;被击碎
neŭtrala a. 中立的
fundamento s. 基础
konsento s. 同意
rondo s. 圆圈;界;范围
kolego s. 同事;同伴;同志
sonĝo s. 梦
beno s. 祝福
telefonado s. 打电话
kunsidi v. 开会

La Espero
L. L. Zamenhof

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko.
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko①.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion!
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l’ espero
Kolektiĝas② pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.③

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante④ unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

① de loko al loko 从一处到另一处
② kolekti 收集 kolektiĝi 聚集;集合
③ bati 打 batita 被打 disbatita 被打得粉碎
④komprenante 主动现在分词副词,了解着
这是世界语的 Himno(颂歌),凡是世界语集会,开始时都要齐唱。戴立明同志的歌词译文是根据演唱需要译配的,没有逐字死扣字面。歌曲见后附页。

V. Konversacio 会话:

Telefonado

1. Saluton! Mi petas, ĉu mi povas paroli al kamaradino Zhang?
2. Jes. Atendu monenton. Mi alvokas ŝin.
3. Dankon!
4. Haloo!
5. Ĉu kamaradino Zhang?
6. Jes. Ĉi tie parolas Zhang. Kun kiu mi parolas?
7. Mi estas Li Ming. Bonan tagon!
8. Bonan tagon! K-do Li, kion vi volas?
9. Ĉi-vespere nia Esperanto-Kurso kunsidos por bonvenigi japanan samideanon. Ĉu vi ĝin ĉeestos?
10. Jes, certe. Dankon pro via sciigo!
11. Ne dankinde!
12. Kiam okazos la kunsido?
13. Ĝuste je la sepa.
14. Do mi alvenos precize dek minutojn antaŭ la sepa.
15. Vi estas ĉiam akurata. Do, ĝis revido!
16. Ĝis baldaŭ!

VI. Ekzerco 练习:

1. 将课文及会话译成汉语。

2. 根据课文回答下列问题:
① Kiu faris Esperanton?
② Kie kaj kiam naskiĝis D-ro Zamenhof?
③ Kion vidis la juna Zamenhof?
④ Kion soifis Zamenhof?
⑤ Por kio Zamenhof volis fari mondlingvon?
⑥ Kia estas D-ro Zamenhof? Ĉu li estas riĉa?
⑦ Kion esperas la esperantistoj?
⑧ Kio estas la nomo de la himno de la esperantistoj?
⑨ Kie kaj kiam mortis Zamenhof?
⑩ Ĉu mortis granda ideo de Zamenhof?

3. 改错:
① La Ĉinio estas nian patrujon.
② Ni lernas la Esperanto en korespondan Esperanto-kurson jam ses la monato.
③ Ni tre interesas libron, Ĉar ĝi estas utilan.
④ Flava Rivero estas lulilon de ina antikva civilizacia.
⑤ Tagoj en la Pekino estis pli feliĉa por mi.
⑥ Ju pli mi lernis la Esperanto, des pli mi amas ĝi.
⑦ Post dek leciono ni lernis aliajn dek leciono.
⑧ Ili estas multe pli longaj ol unua dek leciono.
⑨ Kaj la tekstoj estas kun tre riĉajn enhavojn poemon, disaŭdigo, leteron telefonadon kaj aliajn.
⑩ Mi legos nova Esperanta libroj kaj gazetoj, mi aŭskultos Esperantan disaŭdigo kaj korespondos en la Esperanto.

4. 汉译世:
①我们学了许多单词,我们学了困难的语法,我们读了不少的读物。
②现在我能用世界语讲一点点了,我也能听一点点世界语了。
③我将要阅读《中国报道》上短的新闻和其他的世界语杂志。
④新的学习等待着我,新的学习的是困难的,但也是有趣的。
⑤勤奋的学习使我成了一个中国世界语者,我将有外国朋友。
⑥天哪,你在干什么呀!
⑦啊,生活多么美好!
⑧别了,冬天!
⑨瞧,春天来了!
⑩唉!柴门霍夫去世了!

5. 借助词典翻译下列短文:

① D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro de la jaro 1859 en Bjalistok (Pollando). En tiamaj jaroj Bjalistok apartenis al rusa imperio (Ruslando).

En la urbo Bjalistok la loĝantaro konsistis el kvar laŭ lingvo kaj nacio diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉiu el ili parolis apartan lingvon kaj neamike rilatis al la aliaj. En tia urbo pli ol ie al impresiĝema koro sentas la gravan malfeliĉon de diverslingveco. Oni konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn.

② Venos iam la tempo, kiam Esperanto fariĝinte posedajo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean, tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo—vi ĉiuj sentas ĝin tre bone—estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua monento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj “malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo.” Nia himno kantas pri la “nova sento, kiu venis en la mondon”: Ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi kaj sindone kaj seprofite laboris kun ni.

6. 按下列题目作一篇作文:(任选一题)
① Kiel mi fariĝis esperantisto?
② Esperanto kaj mi.

返回 胡国柱世界语初级教程
reveni al ABC de ESPERANTO

阅读次数 57 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *