世界语入门 第十九课

正在录入,纠错请留言!

Leciono 19

DEKNAŬA LECIONO 第十九课

Teksto: Memorinda Korespondo
Gramatiko: Konjunkcioj 连接词
Pri Korespondado 书信常识

I. Novaj Vortoj 生词:

memori v. 记忆;记念
memoro s. 记忆;记念
memorinda a. 值得记念的
korespondi v. 通信
korespondo s. 通信
Wien 维也纳
tro ad. 太 troigo s. 夸大
eble ad. 可能;或许
fakto s. 事实
vera a. 真的
ĝui v. 享受
vasta a. 广泛的
disvastigo s. 推广
populara a. 通俗的
populareco s. 普通性
siatempe ad. 当时
izola a. 孤立的
poŝtmarko s. 邮票
paŝtajo s. 邮件
manskriba a. 手书的
kvazaŭ kon. 好象;仿佛
ĝojo s. 高兴
atendi v. 等待
pasi v. 度过
forpasi v. 消逝;逝去;去世
estimi v. 尊敬
estimata a. 受尊敬的
signifi v. 意味着
aĝo s. 年纪
danĝera a. 危险的
generacio s. 一代
peranto s. 代理人;代办人
ŝanĝi v. 换变;调换
interŝanĝi v. 交换
ek-(前缀)表示开始或瞬间动作
ekde prep. 自从……
cifero s. 数字
ho ve! i. 唉(叹息)
rompi v. 打破;中断
rompiĝi v. 破碎;中断
rompigi v. 使……中断
silenti v. 沉默
memlernanto s. 自学者
-eg-(后缀)表示“大”treege 非常
praktiko s. 实践
Aŭstrio s. 奥地利
forgesi v. 忘记
samideano s. 世界语者间的互称“同志”(s-ano)
direktoro s. 管理者
muzeo s. 博物馆
respondi v. 回答
neglekto s. 疏忽
volonti v. 愿意
peto s. 请求
Hamburg 汉堡
poŝto s. 邮政
stilo s. 方式,风格
koni v. 熟识
nekonata a. 不认识的
filo s. 儿子
filino s. 女儿
morto s. 死亡
nekrologo s. 讣告
sinjoro (s-ro) s. 先生
sinjorino (s-ino) 夫人;太太
t.e 即 tio estas 这是
paco s. 和平
fraŭlino (f-ino) 小姐;女士
nepo 孙子 nepino s. 孙女
daŭri v. 继续
daŭrigi v. 使……继续
bedaŭrinde ad. 遗憾地
kulpo s. 过错
dolĉa a. 甜的
dolĉigi v. 使得甜
koro s. 心
sopiri v. 想念,思念
fadeno s. 线
kolokvo s. 学术讨论会;交流会;报告会
eĥo s. 回声;反响

II. Teksto 课文:

Memorinda Korespondo

Jariĉ

Oni diras: “Korespondo estas animo de Esperanto”. Ĉu iom da troigo? Eble. Tamen, la fakto estas, ke korespondado vere ĝuas la plej vastan popularecon inter esperantistoj kaj multe helpas al la disvastigo de la lingvo Esperanto.

Siatempe mi estas izola memlernanto de Esperanto kaj korespondado treege helpis al mi en lernado kaj en la lingva praktiko. Dank’al kies helpo mi fariĝis vera esperantisto.

Jen estas kelkaj el miaj korespondintoj, kiujn mi ne povas forgesi dum la tuta vivo.

Eĥo Post Sep-jara Atendo

Samideano Hugo Steiner, direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (Aŭstrio), skribis al mi en 1959. Mi ne respondis lin dum 7 jaroj pro mia neglekto. Ĝis 1966 mi respondis al li kaj sendis al li, laŭ lia peto, 100 ĉinajn poŝtmarkojn en la letero. Mi tuj ricevis lian leteron. Jen li skribis: “kun granda ĝojo mi ricevis post 7 jaroj vian respondon kaj mi ne volas atendigi vin tiom da tempo, pro tio mi samtage respondis. Mi mem jam pasis la 88-an vivojaron!” Ho, li estas estimata maljuna samideano! Tio signifas, kiam li skribis al mi la unuan leteron, li jam estis 82-jara! Kiom longa estis la atendtempo! Vere, por la tiom maljuna homo kun 82-jaraĝo, la 7 jara atendado estas vere tro longa kaj danĝera!

Korespondado Kun Tri Generacioj

Samideano Herman Theobald en Hamburg (Okcidenta Germanio), forpasinta peranto de EPĈ, estis mia korespondinto.

Ni interŝanĝis leterojn ekde 1967. Ĉiuj niaj leteroj estis numeritaj per ciferoj laŭ la skribdato. La poŝtaĵoj bone iris jaro post jaro. Sed ho, ve! Ĝis la 46-a letero (marto, 1972) la korespondado subite rompiĝis kaj li tute silentis.

Post 3 monatoj mi ricevis la leteron, kies manskriba stilo estis tute ne konata de mi.

“Kara Esperanto-amiko!”—mi legis, “Kiel filino de via amiko sinjoro Herman Theobald, mi estas devigata sciigi al vi la morton de mia amata patro”

Ve! Tio estas la nekrologo skribita de la filino de s-ro H.Theobald, s-rino Elfi Senger. S-ano H.Theobald forpasis la 17-an de julio, 1972. (Li ripozu en paco!)

Fraŭlino Renate Pfuhlmann, filino de Elfi Senger, t.e., nepino de s-ano H.Theobald, leteris al mi post du nonatoj daŭrigante la korespondadon per la leternumero n-ro 47, sed, bedaŭrinde, la korespondado rompiĝis ĝis n-ro 52 ne pro mia kulpo…

Do, mi korespondis kun familio Theobald je 3 generacioj!

Memoro pri miaj korespondintoj ĉiam dolĉigis mian koron. Mi ĉiam sopiras al miaj korespondintoj. Korespondadon oni povas rompigi! Sed la fadenon de amikeco neniam!

—el “Uhana Kolokvo 1978”

III. Gramatiko 语法:

kelka 几个;某
profesoro 教授
varma 热的;热烈的
postskribo (p.s) 补笔
se 如果;假使
sincere 诚挚地
manpremo 握手

1. 词语解释(Vortklarigoj)

① Jariĉ 是本文作者,国际世协会员,湖北世协理事杨宗琨同志的世界语笔名。
当作者有惯用的笔名时,就不用汉语拼音字母的形式。
如:Lusin(鲁迅) Bakin(巴金)

② vasta 是“广阔的”,-ig 是“使得”,dis- 是“四面八方”,dis-vast-igi 或 disvastigo 就是“推广”。

③ siatempe 是 sia(自己的)与 temp-(时候)的合成词,但不要逐字译为“自己的时候”,它的含义是“到时候;在适宜的时候;恰是时候地;那时候”本课意为“那时候”。

④ mem-ler-anton
lern- 是“学习”,lern-anto 是“学生”,mem 是“本身;自己”,men-lernanto 就是“自学者 ”。

⑤ -ad-(后缀)表示动作的延续、反复、长久地发生。
如:viziti(拜访),vizitadi(时时拜访)
korespondi(通信),korespondadi(时时通信)
籍助 -ad- 还可构成动名词,如 korespondado (通信),parolado(讲演),lernado (学习),fotado(摄影)
atendi 是“等待”,atendado 是动名词,译成汉语还是“等待”。
atend-tempo 等待的时间 atend-igi 使得等待

⑥ samideano 是由 sam-(相同的)加 ide-(理想)加表示成员的后缀 -ano 构成的合成词,要读成 sam-i-de-a-no,不能读成 sa-mi-de-a-no。意为“同志”,缩写为 s-ano,或 s-anino(女同志),专用于世界语者之间称呼。

⑦ Internacia Esperanto-Muzeo en Wien(维也纳)国际世界语博物馆,由 Hugo Steiner 于1927年创建,是国际上最大的世界语博物馆,珍藏有关世界语的各种资料、文献、图片、出版物、纪念品等。

⑧ sam-(相同的),tag(天)samtage,同一天、当天。

⑨ vivo 是“生活”,“jaro”是“年”,vivojaro 是年岁。

⑩ jaro 是年,aĝo 年龄,jaraĝo 年纪,年岁。

⑪ forpasinta 直译走掉了的,意译为消逝了的,已故的。

⑫ per 是介词:用……,可变成动词 peri 居间;作中间人 peranto 代理人 (EPĈ 在各国都有一些 perantoj 代办有关事宜)。

⑬ numeri 编以号数 , estis numeritaj per ciferoj 被用数字编号。

⑭ skribi 写,skribdato 写的日期,manskriba stilo 手书;风格;手迹;笔迹。

⑮ devi 应当,devigi 使得,estas devigata 负有义务,estas devigata sciigi 负有义务通知。

⑯ daŭrigi 使得继续,daŭrigante(主动现在分词)继续着。

⑰ leternumero 信件编号

⑱ bedaŭrinde 值得可惜地、遗憾地

⑲ dolĉa 甜的,dolĉigi 使得(感到)甜蜜

⑳ Uhana Kolokvo(缩写为 UK)武汉世界语学术座谈会,是十年动乱之后中国世界语者的第一次学术会议。于1978年7月30日,与63届国际世界语大会(大 UK)同日举行,参加者有湖北地区老世界语者(按笔名字母序)张丹忱,胡国柱,徐道荣,杨宗琨,李军,曹东海,杨志泉,祝心勇8人,会上用世界语宣读了论文,会后出版论文集一册,这次会议连同徐道荣(Ikso)同志的文章 Post la “Kvarpersona bando”(打倒“四人帮”之后)被报导之后,在国际上引起强烈反响,国际世界语协会 UEA 机关刊物 esperanto 1979年2月号在封面上用 Ĉinoj (re)venas!“中国人(回)来了”为标题发表了这次会议的照片。

2. 连接词:(konjuncioj)

①连接词有两种,一种叫平接词(konjunkcioj) ,另一种叫附接词(subjunkcioj)。

②平接词用来连接平等的词、词组和句子,如:aŭ,do,kaj,sed,tamen 等
例:Ĉu laboristoj aŭ laboristinoj laboras?
Esperanto estas utila kaj facila.
Mi legas, sed vi skribas.

③有些别的词(如副词)也可当连接词用,如 tiam,tial,tiel(相关词表中的副词可以当平接词用),还有个 dum(可以当平接词和附接词用)

④连接词不仅可以单个使用,还可搭配起来使用,常见的有:
ĉu…aŭ(见上例) aŭ…aŭ…(或者……或者……)
例:Diru tion aŭ al la patro aŭ al la patrino
nek…nek(既不……也不……)
例:Mi havas nek libron nek gazeton.
ne nur…sed ankaŭ…(不仅……而且……
例:Ni devas lerni ne nur legi, sed ankaŭ paroli.

⑤附接词:用来连接附属子句,世界语中的附接词一共只有7个:
ĉar,dum,ĝis,ke,kvankam,kvazaŭ,se。
例:Mi ne manĝas, ĉar mi estas sata. 我不吃,因为我是饱的。
Dum mi dormas, li laboras. 当我在睡时,他在工作。
Mi atendos ĝis li venos. 我一直等到他来。
Mi esperas, ke li venos. 我希望他将会来。
Kvankam ĝi estas malfacila, tamen tre interesa. 虽然它很难,然而很有趣。
(注意:kvankam 不与 sed 搭配)
Li parolas, kvazaŭ li scius ĉion. 他说着,似乎他懂得一切。
Mi venos, se mi havos liberan tempon. 如果我有时间,我就来。

3. 书信常识:

①怎样写信封:

信封是写给邮政工作者看的,要使他们看得懂,便于投递。因此,不一定要写世界语,最好按收件人所在国的习惯和文字用印刷体字母楷书来写(或打字)。
这个例子是国际世界语协会 UEA 副主席的地址。

(5)P.M

(6)
(1)D-ro Humphrey Tonkin
(2)35 Violet Lane
(3)Lansdowne PA 19050
(4)Usono 美 国

外国人信封上的次序,和我国的刚好相反。

(1)先写收信人姓名,常加称呼在前:D-ro(博士),Prof(教授),S-ro(先生),S-ino(太太),S-ano(同志),F-ino(小姐)。

(2)写街道门牌号码。

(3)写城市名,可全用大写字母,或在名下加一道醒目的黑线,(外国邮局认为城市名最重要)。

(4)写国名,并用中文书写一遍国名,以便中国邮局分拣。

(5)邮票。

(6)寄信人的姓名地址,用小字写在左上角,但更经常是写在信封反面的盖口上,用汉语拼音字母书写。国名可用世界语书写,如:
Li Ming, Tianjin Lu 1 hao, Hubei HUANGSHI, Ĉinio
更好的方法是自己将地址写成中文小纸条,夹在信封中寄去,请外国朋友写信时贴在信封表面(因为外国人,除日本人外,都不会写汉字),如:

435000

 

中国 湖北 黄石天津路1号
李 明

(7)日本也有罗马字,但通过一次信后,可请其写汉字地址来投递更快。

②写信的格式

1)Huangshi 1980-12-15

2)Kara amiko:
3)…………

4)Sincere via

5)Li Ming

6)p.s. …………

Li Ming

1)一开始要先写寄信人的城市名和寄信日期,在右上角。
城市名用汉语拼音字母书写。
日期的写法有繁、简不同的许多种写法,以1980年12月15日为例:
a. en la 15-a de decembro, 1980
b. la 15-an de decembro, 1980a
c. 15-an decembro, 1980
ĉ. 15 decembro, 1980
d. 15-XII-1980
e. 15.12.1980
f . 15.12.80
g. 1980-12-15
(如果是1—9月则写01—09)

2)称呼常用的有:
Estimata S-ano…(Samideano) 尊敬的……同志(世界语者之间的专用称呼)
Tre Estimata D-ro…(Prof.) 尊敬的……博士(教授)
Estimata S-ro (Sinjoro)…
(Sinjorino, Fraŭlino) 尊敬的……先生(太太,小姐)
Kara amiko 亲爱的朋友
Kara k-do (Kamarado)… 亲爱的同志

3)信件正文

4)结尾常用的有:
Kun granda(或 alta)estimo 尊敬您的
Kun kora(j) saluto(j) 衷心向您敬礼
Sincere salutas vin 诚挚地向您敬礼
Varman manpremon 热烈地握手
Sincere via 您的诚挚的
Tute via 完全属于您的
via 您的

5)签名。即使是打字的信件,也必须亲笔签名,以示尊重。

6)P.S. 是 Postskribo (补笔) 的缩写。信写完了,又想到什么该补充的,就写在这里。

IV. Legaĵoj 读物:

adreso 地址
kolekti 收集
poŝtmarko (PM) 邮票
bildkarto (bk.) 画片
muziko 音乐
literaturo 文学
fotado 摄影
fini 结束
antaŭdanko 预先谢谢
slipo 小卡片;小纸条
glui 贴
koverto 信封

La letero

Huangshi 1980-12-15

Estimata Samideano:

kun granda ĝojo mi ricevis vian adreson en (la rubriko “Korespondi Deziras” de) EPĈ. Kaj nun mi skribas al vi mallongan leteron en Esperanto.

Mi estas ĉina esperantisto, sed nur nova komencanto. Mi lernis Esp-on en kurso. Esp-o estas tre facila kaj interesa lingvo. Mi ŝatas ĝin. Ĉu en via lando multaj homoj lernas Esp-on?

Mi estas juna laboristo, 22 jara. Mi laboras en fabriko. Mi vivas en Huangshi. Nia urbo estas ne tre granda, sed bela urbo apud Yangzi-rivero. En nia urbo estas multaj esperantistoj. Mi ŝatas fremdajn lingvojn. Kaj mi kolektas PM. kaj bk. Mi deziras interŝanĝi kun vi librojn, gazetojn, Esperantaĵojn k.a. Min interesas ankaŭ muziko, literaturo kaj fotado. Mi ofte vizitas kinejon. Mi tre ŝatas filmojn de via lando.

Nun mi finas la leteron. Kara amiko, mi petas vin, skribu al mi baldaŭ longan leteron! Skribu al mi pri via patrujo, via urbo kaj via vivo, kaj sendu al mi bildojn pri ĝi! Antaŭdankon!

Mi atendas vian respondon.

Kun kora saluto
Li Ming

P.S. Mi skribas mian adreson sur slipojn.

Bonvolu glui ĝin sur la koverto kaj tio helpos al nia korespondo.

V. Konversacio 会话:

1. Ĉu vi deziras korespondi kun fremdaj amikoj?
2. Jes, tre volonte(愿意)!
3. Ĉu vi havas adreson de fremdaj esperantistoj?
4. Ne, mi ne havas. Ĉu vi povas helpi min?
5. Jes. Tio estas facila. Jen gazeto EPĈ.
6. Ĉu en EPĈ estas adresoj de fremdaj esperantistoj?
7. Ho, tre multaj! Rigardu la rubrikon “Korespondi Deziras”.
8. Ha, multaj geamikoj el diversaj landoj! Estas infanoj kaj maljunuloj, studentinoj kaj doktoroj!
9. Vi povas trovi por vi bonan amikon.
10. Esperanto vere estas mirinda lingvo de amikeco!

VI. Ekzerco 练习:

1. 将课文、阅读材料及会话译成汉语。

2. 用世界语造下列各词(使用后缀 -ind,-eg,-ad)
①值得学习的
②值得尊敬的
③值得忘记的
④值得疏忽的
⑤值得收集的
⑥大山(名词)
⑦大城市(名词)
⑧快极了的(形容词)
⑨高兴极了的(形容词)
⑩好极了(副词)
⑪游泳(动名词)
⑫催眠(动名词)
⑬印刷(动名词)
⑭使用(动名词)
⑮播种(动名词)

3. 根据课文,回答下列问题:
① Kion oni diris pri korespondo?
② Kion ĝuas korespondado inter esperantistoj?
③ Kiel Jariĉ fariĝis vera esperantisto?
④ Kiu estas direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien?
⑤ Dum kiom da jaroj Jariĉ ne respondis al S-ano Hugo Steiner?
⑥ Post kiom da jaroj s-ano Hugo Steiner respondis al Jariĉ?
⑦ Kioma aĝo estas S-ano Hugo Steiner siatempe?
⑧ Kio estas S-ano Herman Theobald?
⑨ Ekde kiam kaj ĝis kiam Jariĉ korespondis kun Herman Theobald?
⑩ Kiam ilia korespondado subite rompiĝis?
⑪ Kies leteron Jariĉ ricevis post 3 monatoj?
⑫ Kiu skribis la leteron, kies manskriba stilo estis tute ne konata de Jariĉ?
⑬ Kun kiu korespondadis Jariĉ fine?
⑭ Kio ĉiam dolĉigis koron de Jariĉ?
⑮ Kion Jariĉ pensis pri Esperanta korespondado?

3. 将下列句子译成汉语,并在句中的连接词下面划线标明:
① Mi sidas kaj skribas leteron.
② Mi laboras tage kaj ripozas nokte.
③ Dum edzo laboras, edzino ripozas.
④ Ĉu kafon aŭ viskion vi deziras?
⑤ Ĉu li aŭ lia frato lernas Esperanton?
⑥ Mi deziras korespondi, sed mi ne havas adreson de fremdaj esp-istoj.
⑦ Ni devas lerni ne nur legi sed ankaŭ paroli Esperante.
⑧ Kvankam li estas knabo, tamen li laboras bone.
⑨ Mi ĝojas, ke vi bone fartas.
⑩ Se mi estus sana, mi estus feliĉa.
⑪ Mi dankas vin, ĉar vi helpis min.
⑫ Nek lin nek ŝin mi vidis.
⑬ Li silentas, kvazaŭ li nenion aŭdis.
⑭ Ni devas atendi ĝis li venos.
⑮ Se mi povas skribi en Esperanto, mi korespondos kun fremdaj esperantistoj.

4. 借助词典阅读并翻译下列短文:

De post la naskiĝo de Esperanto korespondado inter esperantistoj de diversaj landoj fariĝis grava konsistiga parto de Esperanto-movado. Ĝi ne nur pruvis, ke Esperanto estas bona komunikilo kaj povas plifortigi interkompreniĝon kaj amikecon inter la popoloj de diversaj landoj, sed ankaŭ unuigis ĉiujn samideanojn de la mondo en la batalo por disvolvi internacian helpan lingvon kaj efektivigi la belan idealon de la homaro. Pri tio mi iom parolu pri la sperto de nia Suzhou-a Esperanto-grupo. En la lastaj du jaroj ni ricevis leterojn el Japanio, Francio, Jugoslavio, Finnlando, FR Germanio, Kanado, Ĉeĥoslovakio, Belgio, Svedio, Britio, Usono, Nederlando, Pollando, k.a. La skribintoj estas plejparte instruistoj, laboristoj, oficistoj, kaj studentoj.

La leteroj de la divers-landaj geamikoj konigis al ni vivecajn lingvaĵojn kaj freŝajn vortuzojn, kiujn ni neniam antaŭe konis, kaj krome, ili liveris al ni bonajn temojn por interparola ekzerco en la kurso kaj interesan materialon por ekspozicio ĉe nia loko por disvastigo de Esp-o.

Kompreneble, la korespondado povas havi eĉ pli grandan socian signifon, se diverslandaj korespondantoj interkonsentas pri tradukado de gravaj literaturaj kaj sciencaj verkoj pere de Esp. en naciajn lingvojn por ilin prezenti al la neesperantista publiko.

5. 汉译世
①世界语者们用世界语通信。
②这对学习世界语是很有益的。
③外国信件、外国画片和外国邮票使许多同志感兴趣。
④许多外国世界语者愿意同中国世界语者通信,因为中国世界语者是少的。
⑤我愿和外国世界语朋友交换科技书刊。

6. 请在最近的 EPĈ 杂志中“KORESPONDI DEZIRAS”栏找一个适合于你的通信者,并给他写一封信。

返回 胡国柱世界语初级教程
reveni al ABC de ESPERANTO

阅读次数 42 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *