Ana Pana – 03 – Telefone

(La telefono de Ana sonoras.)
Ana: – Saluton. Estas Ana.
Mark: – Saluton, Ana! Estas Mark.
Ana: – Mark, saluton!
Mark: – Kiel vi fartas?
Ana: – Mi fartas bone. Kiel vi?
Mark: – Ankaŭ mi bone fartas.
Ana: – Mi ĝojas.
Mark: – Kion vi faros hodiaŭ?
Ana: – Mi ne scias. Mi ne havas iun planon.
Mark: – Ĉu vi volas veni al mi?
Ana: – Jes, volonte.
Mark: – Tre bone.
Ana: – Kie vi loĝas?
Mark: – Mi loĝas en SoHo.
Ana: – Bone, mi konas tiun urboparton.
Mark: – Mia adreso estas 56 Mallong-strato.
Ana: – Mallong-strato, numero 56. Kiam mi venu?
Mark: – Venu kiam vi volas. Mi estos hejme.
Ana: – Tre bone. Mi venos iam posttagmeze.
Mark: – Mi ĝojas. Ĝis!
Ana: – Ĝis poste!

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 52 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *