Ĉu Fuŝujo aŭ Fuŝio?

David Kelso

Antaŭ unu jaro aperis en LBE 968 (printempo 2010) artikolo de Anna Löwenstein pri landonomoj. Mi jam legis ŝian libron Rusoj loĝas en Rusujo kaj intencis iam, iel prikomenti ĝin, sed venkis la pigreco. Mi do kaptis la okazon respondi al la artikolo. Mankis tamen spaco en la sekva numero de LBE (problemo plej bonvena): tial do la iom malfrua reago.

Anna bonege klarigis la zamenhofan landonoman sistemon, pro kio mi gratulas. Si ellasis diri, tamen, ke nia kara iniciatinto tiuteme eraris; pliĝuste, li fuŝis. Ludoviko ne estis dio: li estis homo kiel ni. Lia majstroverko, Esperanto, estas kolosa monumento je lia talento, sed ĝi ne estas perfekta: preskaŭ certe la plej genia planlingvo ĝis nun kreita – sendube la plej sukcesa – sed ĉiel homa kreaĵo, do neperfekta.

Aliaj pli kompetentas ol mi por paroli pri la neperfektaĵoj de Esperanto, sed jen unu: la landonoma sistemo. Li faris bazan distingon inter la ‘malnovaj landoj’ (cetere eŭropaj!) kaj novaj, en Afriko, Sudameriko k.c. La malnovaj landoj, laŭ Zamenhof, plejparte nomiĝu laŭ la ‘ĉefaj gentoj’ enloĝantaj ilin; la ceteraj, ne havantaj ‘ĉefan genton’, alprenu esperantigitan version de sia jama nomo. Tiu nocio danĝere proksimas al rasismo.

Anna iom incite nomis sian libron Rusoj loĝas en Rusujo (citaĵo el la Fundamento de Esperanto); incite, ĉar Zamenhof mem, en la Ekzercaro, faris distingon inter rusoj (gento) kaj rusujanoj (enloĝantoj, nerusaj). Li mem, ekzemple, laŭ sia propra difino, ne estis ruso, sed ‘hebrea rusujano’. Jen la kerno de la afero. Pro sia propra etna fono, Zamenhof ege konsciis etnan identon.

Ni ĉiuj konas la legendon pri la variaj gentoj en Bjalistoko: hebreoj, poloj, rusoj, germanoj. (Ĉu, parenteze, li preteratentis la nemalmultajn litovojn kaj belorusojn?) Li tial perceptis Eŭropon kiel mozaikon da etnoj: francoj, germanoj, rusoj, angloj (britoj?) k.c. Ekster Eŭropo (memoru, ke li neniom konis ekster-Eŭropon ĝis multaj jaroj post la kreo de Esperanto) li ne konsciis tiajn evidentajn ‘gentojn’, do rezignis pri etnaj landonomoj. Se mi ne eraras, Egipto estis en la fruaj jaroj la lando; nur poste oni insistis, ke la egipta ‘gento’ estas sufiĉe pli historia ol ĉiuj eŭropaj.

Sed, tutsimple, li eraris. La historiaj enloĝantoj de Ruslando ne estis ‘rusoj’ sed dekoj da diversaj gentoj. Neniam ekzistis etno nomata francoj (frankoj jes, sed jen alia historio); germana estas nomo de lingvo, ne popolo (ĝermana, alia afero); la italoj ekzistis nur en legendo (la vorton, plej eble helendevena, oni uzis unue en la plej suda parto de la duoninsulo – por teritorio, ne por gento); la angloj estis enmigrinta minoritato en lando preskaŭ tute brita/kelta. Kaj tiel plu, tra tuta Eŭropo.

La tiel nomataj ‘gentoj’ (nacioj) estas inventaĵo de la 19-a jarcento por subapogi artefaritajn naciŝtatojn, Franci/ujo, Angli/ujo, Itali/ujo, k.c. Historie, genetike, kulture – inventaĵoj.

Jen argumento la unua. Nia kara Lolo fuŝis pri landonomoj. Nu, ĉu solvo?

Anna plenigis la plimulton de sia artikolo (kaj grandan parton de sia libro) per argumentoj kontraŭ -i- kiel sufikso. Konsentite: tiu litereto tute ne taŭgas por sufikseco. (Ne solas: -nj- kaj -ĉj- estas bizaraj sufiksoj, neniom uzeblaj memstare, kvankam ĉiuj afiksoj devus tiel uzebli.) Ne, ne, la pivota argumento ne rilatas al ‘sufikseco’ – kaj Anna devas tion scii, ĉar jam dum jaroj ŝi studas tiun temon. Pli facilas, tamen, ataki la sufiksecon de -i- ol aliajn argumentojn.

La simpla fakto estas, ke ‘landonomoj’ estas ja nomoj – ĉu ne? Propraj nomoj. Anna mem havas nomon (Anna), kiu ne dependas de vortaro kaj ne rilatas al aliaj gramatikaĵoj, ekzemple -an-. Urboj havas nomojn, montoj kaj riveroj havas nomojn – memstarajn; eĉ dorlotbestoj kaj diskotekoj havas nomojn, ĉiuj sendependaj, memstaraj, radikoj, ne derivaĵoj de alia radiko.

Se mi volus, mi rajtus nomi mian domon 666 aŭ Q aŭ mc2; tiuj estus ‘nomoj’, kvankam iom nekutimaj. Samsame, landoj havas nomojn – alie, kiel ni scius, kie ni estas?

Itali/ujo prunteŝtelis antikvan nomon de regiono en la plej sudorienta angulo de la lando; same faris Ganao kaj Zimbabvo, kies teritorioj ne kongruas kun la antikvaj regnoj, de kiuj devenas tiuj nomoj; Angli/ujo kaj Skotlando nomiĝas laŭ siaj respektivaj venkintaj gentoj (ne la ‘ĉefaj’, notu), Aŭstralio kaj Aŭstrio pro siaj geografiaj situoj, Hispanio (laŭdire) pro la abundo da kunikloj, kiam alvenis la romianoj (aŭ ĉu la helenoj?), Kongolo kaj Hindi/ujo (Barato) pro riveregoj, kiuj trafluas ilin; kaj tiel plu. Ne temas pri gentoj, etnoj, rasoj; temas pri konvenciaj nomoj elektitaj je pivotaj tempoj en la landaj historioj.

Se iuj vortoj estas ‘internaciaj’ (regulo 15), ja estas la landonomoj – nepre, ĉu ne, por ebligi interlandan komunikadon. Tial, ni tutsimple adoptu (kaj esperantigu) la jam uzatajn landonomojn. (Diable! – kial neniu ĝis nun koncipis tiun solvon?) Ekster Eŭropo, ĝenerale ne estas problemo: ĉiu lando havas esperantan nomon similan al la propralingva nomo. En Eŭropo, pli tikle, ĉar jam dum jarcento ni miksas landojn kaj gentojn. Sed ĉiu lando (t.e. ties esperantanaro) elektu.

La poloj jam delonge akceptas Pollando anstaŭ Poli/ujo (ĉu eble por eskapi la debaton?). La francoj nun decidu, ĉu ilia lando nomiĝu Franco (plej simple) aŭ Francio, aŭ eĉ Francujo pro jama uzado. Kaj ĉiuj enloĝantoj (ŝtatanoj?) nomiĝu X-ano, do italianoskotlandanofrancano/franciano/francujano k.c. – ĉar ni ne estas purrasaj heredantoj de iu teritorio; ni estas nur la hodiaŭaj enloĝantoj de koncerna mondoparto.

Mi ne tiom naivas por supozi, ke Anna kaj viaj estimindaj legantoj tuj diros, ‘Ho, bone: jen la solvo.’ Diskuto necesas; diskuto nepras; diskuto bonvenas. Ni ne evitu tiklajn demandojn, sed demokrate debatu kaj fine interkonsentu. Se ne, se oni insistas, ke la plimulto da eŭropaj landoj estas etnujoj, nu, ni restas sendefendaj kontraŭ akuzoj de rasismo. Skotlando (mia landeto) ne estas la lando de la skotoj (gento, kiu fandiĝis kun la piktoj kaj britoj antaŭ mil jaroj): ĝi estas la lando de ĉiuj skotlandanoj, negrave la etneco.

el https://legacy.esperanto.org.uk/lbe/arkivo/970/07.html

返回世界语研究栏目目录

阅读次数 564 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *