Mark: – Kiom agrabla vetero hodiaŭ!
Ana: – Jes, perfekta por biciklado. Sune kaj ne tre vente.
Mark: – Mi pensas, ke blovos pli poste.
Ana: – Eble. Sed ne gravas.
Mark: – Kien ni biciklu?
Ana: – Mi proponas, ke ni biciklu al Centra Parko.
Mark: – Sonas bone.
Ana: – Ĉu vi jam estis tie?
Mark: – Jes, kelkfoje. Sed mi ne konas ĉiujn partojn de ĝi.
Ana: – Mi montros la tutan parkon al vi.
Mark: – Bonege! Kiom da tempo ni bezonos por atingi ĝin?
Ana: – Kutime mi bezonas ĉirkaŭ kvardek kvin (45) minutojn.
Mark: – Ĉu ni ekbiciklu?
Ana: – Jes. Iru unue rekte antaŭen kaj poste dekstren.
Mark: – Mi pensis, ke ni devas unue iri maldekstren…
Ana: – Ne ne. Ĉu vi volas, ke mi biciklu antaŭ vi?
Mark: – Jes, bone, mi sekvos vin.