Ana Pana – 17 – Kion vi ŝatas fari?

Mark: – Kiel vi sentas vin?
Ana: – Mi sentas min iom nervoza.
Mark: – Tio videblas.
Ana: – Kiel sentiĝas por vi?
Mark: – Sentiĝas tute bone por mi.
Ana: – Mi pensas, ke mi neniam vidis vin nervoza.
Mark: – Kelkfoje mi nervoziĝas, sed ne ofte.
Ana: – Kial mi tiom ofte nervozas?
Mark: – Eble ĉar vi timas fari eraron.
Ana: – Jes, eble. Kaj mi ankaŭ timas malfrui!
Mark: – Trankviliĝu, ni ne malfruos.
Ana: – Sed la trajno ja malfruas preskaŭ horon.
Mark: – Post unu-du minutoj ĝi aperos. Mi certas pri tio.
Ana: – Kiel vi povas esti certa pri tio?
Mark: – Mi sentas tion.
Ana: – Kaj mi sentas, ke vi mensogas.
Mark: – Mi neniam mensogas.
Ana: – Tion mi ne kredas.
Mark: – Bone, ne kredu. Sed jen la trajno aperas.
Ana: – Nekredeble!
Mark: – Ĉu ne bone?
Ana: – Jes, tre tre bone, ege bone!

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 32 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *