Jiří Proškovec
korespondanto de Monato en Germanio
Jiří Proškovec
《Monato》德国通讯员

Imagu, ke homoj el liberalaj okcidentaj landoj amase enmigradas en Saudan Arabion kaj vivas tie, kiel ili kutimas. Gejunuloj okazigos festojn kun alkoholumado, drogumado kaj seksumado, virinoj banos kaj sunumos sin sen mamzonoj, gejoj okazigos frivolajn fiermarŝojn sur stratoj de Rijado. Ĉiu certe povas (aŭ ne povas) imagi, kio okazos. Eblas nur teoria pripenso kompreneble, ĉar saud-arabaj regantoj tian enmigradon neniam permesus. Sed en Germanio ĝuste tio – inverse – okazas.
试想,来自西方自由主义国家的人们大量移民到沙特阿拉伯,并按照他们原本的生活方式生活:年轻人举办纵酒、吸毒和性交的派对,女性不戴胸罩进行沐浴和日光浴,同性恋者在利雅得街头骄傲地举办轻浮的游行。任何人都可以(或无法)想象会发生什么。当然,这只是理论上的设想,因为沙特统治者绝不会允许这样的移民。但在德国,恰恰发生了类似的事情——只是方向相反。
Sociologoj diras, ke enmigrintoj pliriĉigas socion, se la amplekso de enmigrado restas limigita. Pli granda kulture fremda enmigrado kaŭzas sociajn problemojn, ĉar enmigrintoj tiam formas paralelajn sociojn, kiuj altiras pliajn migrantojn. Ŝtatoj kun multaj enmigrintoj fariĝas ankaŭ malpli socialaj, ĉar enmigrintoj pro diversaj kialoj misproporcie profitas de socialaj helpoj.
社会学家认为,如果移民规模保持在有限范围内,移民能使社会更加丰富。更大规模的文化相异移民则会导致社会问题,因为移民会形成平行社会,进而吸引更多移民。拥有大量移民的国家,其社会福利性也会降低,因为移民由于各种原因,会不成比例地享受更多社会福利。
Postmateriisma socio
Germanio (almenaŭ ĝia okcidenta parto) estas socio, kiun sociologoj nomas postmateriisma. Kiam iu socio atingas certan bonfarton, tiam unuopaj homoj aŭ tutaj sociaj grupoj ne plu strebas al plia materia riĉeco, sed komencas doni pli grandan gravecon al aliaj valoroj, kiel medioprotektado, homaj rajtoj, internacia solidareco. Oni taksas, ke ĝis 40 % de la germanoj estas postmateriistoj. Hodiaŭ oni ilin trovas en ĉiuj politikaj partioj, sed plej fervoraj advokatoj de postmateriismaj ideologioj troviĝas ĉe „Verduloj”, sed ankaŭ en „Maldekstra Partio” kaj en parto de „Socialdemokratoj”. Tial ne surprizas, ke Verduloj kaj iliaj balotantoj havas la plej grandan averaĝan enspezon kompare kun aliaj partioj, kaj ke germanaj laboristoj plejparte ne plu balotas por Socialdemokratoj, kiel ili faris dum jardekoj, sed por popolisma Af D 1 . La postmateriisma ideologio havisMODERNA VIVO novembro 2025 17 gravegan efikon en la germana enmigrada politiko.
后物质主义社会
德国(至少其西部地区)被社会学家称为后物质主义社会。当一个社会达到一定的富裕程度后,个人或整个社会群体不再追求更多的物质财富,而是开始赋予其他价值观更大的重要性,如环境保护、人权、国际团结。据估计,高达40%的德国人属于后物质主义者。如今,他们存在于所有政党中,但最热衷于后物质主义意识形态的主要在“绿党”,以及“左翼党”和部分“社会民主党”中。因此,绿党及其选民的平均收入与其他政党相比最高,而德国工人大多不再像几十年来那样投票给社民党,而是投给民粹主义的德国选择党,也就不足为奇了。后物质主义意识形态对德国的移民政策产生了重大的影响。
Angela Merkel – la patrino de ĉiuj problemoj
La rifuĝpolitiko de Angela Merkel estis tre naiva. Ŝia decido donadi al ĉiu enmigranto el Sirio protekton en Germanio signifis, ke venis kontraŭuloj de Asad kaj ankaŭ liaj subtenantoj, venis homoj el la disbombita Aleppo same kiel el la paca Damasko, venis viktimoj de „Islama Ŝtato” kaj ankaŭ ĝiaj membroj, venis honestaj homoj kaj ankaŭ krimuloj kaj teroristoj. Plie, Merkel per memfotoj kun enmigrintoj kaj per la proklamata „kulturo de bonvenigado” signalis al la tuta mondo, ke Germanio estas akceptema al enmigrintoj. Sirianoj baldaŭ formis malpli ol 30 % de la enmigrintoj . En la jaroj 2015 kaj 2016 transpasadis la germanan limon tute senkontrole ĝis dek mil homoj tage (plejparte junaj viroj). Enmigrontoj detruadis siajn dokumentojn sciante, ke tiel kreskegos ilia ŝanco povi daŭre resti en Germanio. Baldaŭ ekaperadis diversaj problemoj. La fifamaj kolonjaj eventoj dum la novjara nokto 2015-2016 estis nur la komenco. Nun la liberala, sekulara, tolerema kaj sekse permesema germana socio alfrontas paralelan, patriarkan, tre konservativan, tre religian, maltolereman, prudan socion de enmigrintoj. Estiĝas konfliktoj kaj problemoj, kiaj antaŭ kelkaj jaroj ne estis imageblaj. Saĝaj homoj pripensadas sekvojn de sia agado. Merkel tion ŝajne ne faris.
安格拉·默克尔——所有问题的源头
安格拉·默克尔的难民政策非常天真。她决定向所有来自叙利亚的移民提供保护,这意味着来到德国的既有反对阿萨德的人,也有其支持者;既有来自被轰炸的阿勒颇的人,也有来自和平的大马士革的人;既有“伊斯兰国”的受害者,也有其成员;既有诚实的人,也有罪犯和恐怖分子。此外,默克尔通过自拍与移民合影以及宣扬的”欢迎文化”,向全世界发出信号:德国对移民持开放态度。很快,叙利亚人在移民中所占比例低于了30%。在2015年和2016年,每天有多达一万人完全不受控制地越过德国边境(其中大部分是年轻男性)。移民们销毁自己的证件,因为他们知道这样做会大大增加他们能够留在德国的机会。很快,各种问题开始出现。臭名昭著的2015-2016年科隆跨年夜事件仅仅是个开始。如今,自由、世俗、宽容、性开放的德国社会正面对着一个平行的、父权的、极度保守、极度宗教化、不宽容、保守的移民社会。冲突与问题不断产生,这在几年前是无法想象的。理性的人会考虑自己行为的后果,而默克尔显然没有这样做。
Postmateriistoj dividas la socion
La rifuĝpolitikon de Merkel komence subtenis 56 % de la germanoj. Poste, kiam montriĝis, ke nur malgranda parto de la enmigrintoj estas militrifuĝintoj kaj problemoj kreskadis, 80 % kontraŭis. Tamen, nenio ŝanĝiĝis; Merkel eĉ diris, ke ŝi nenion povas fari, ĉar „azil-leĝo ne havas limigon”, kaj pli poste Verduloj kaj Socialdemokratoj malhelpadis ŝanĝojn. La moraliga ideologio de postmateriistoj malhelpas pragmatajn, sur politikaj kompromisoj bazitajn solvojn de problemoj. Postmateriistoj relativigas aŭ tute neas problemojn pri enmigrado kaj enmigrintoj. En ilia ideologia mondo enmigrintoj estas viktimoj; viktimoj de militoj, persekuto, postkoloniismo, klimatŝanĝiĝo ktp. Eĉ la vorton „rifuĝinto” ili ne plu uzas, ĉar laŭ ilia opinio ĝi estas diskriminacia, kaj do ili kreis la eŭfemismon Schutzsuchender (protektoserĉanto). Postmateriistaj ideologoj ne volas konfesi, ke migrantoj faras nur tion – la plej kompreneblan kaj homan agon – ke ili migras por havi pli bonan materian vivon.
后物质主义者割裂社会
最初,有56%的德国人支持默克尔的难民政策。但后来,当人们发现只有一小部分移民是真正的战争难民,而且问题不断增加时,80%的人转而反对。然而,情况并未改变;默克尔甚至表示她无能为力,因为“庇护法没有上限”,之后绿党和社会民主党也阻碍了变革。后物质主义者那套道德化的意识形态阻碍了基于政治妥协的、务实的解决方案。后物质主义者对移民和移民带来的问题要么加以相对化,要么全盘否认。在他们的意识形态世界里,移民都是受害者——战争、迫害、后殖民主义、气候变化等等的受害者。他们甚至不再使用”难民”这个词,因为在他们看来这个词带有歧视性,于是他们创造了一个委婉说法 Schutzsuchender(寻求保护者)。后物质主义意识形态者不愿承认,移民们只是在做最合乎常理和人性的事——他们迁移,是为了获得更好的物质生
La dilemo de la germana politiko
En Monato 2025/0809, p.5 aperis artikolo de s-ro Fuss pri la postbalota Germanio. S-ro Fuss interalie opinias, ke la kontraŭeksterlandana Af D akiris multajn balotvoĉojn pro tio, ke aliaj partioj transprenis ĝiajn postulojn, kio pravigis homojn baloti por Af D. S-ro Fuss efektive pravas. Sed aliflanke, ĉu la malatento de tiaj postuloj (pri limigo de enmigrado) malhelpus al Af D gajni? Nu, ankaŭ ĉi-okaze homoj balotus por Af D; ĉu pro pravigo, ĉu pro protesto. Jen la dilemo de la nuna germana politiko. Kion ajn oni faras, Af D ĉiam gajnas.
德国政治的两难困境
在《Monato》2025年第8/9期第5页,刊登了Fuss先生关于德国大选后的文章。Fuss先生认为,反对反外来移民的德国选择党之所以获得大量选票,是因为其他政党采纳了它的诉求,这反而让人们有理由投票给德国选择党。Fuss先生说得确实没错。但另一方面,忽视这类诉求(关于限制移民)就能阻止德国选择党获胜吗?嗯,在这种情况下,人们还是会投票给德国选择党;也许是出于认同,也许是出于抗议。这就是当前德国政治的两难困境。无论怎么做,德国选择党都会获益。
Ĉu enmigrado kaj postmateriistoj dividos la germanan socion tiome, ke la popolisma AfD* iam fariĝos la plej forta partio en Germanio? Mi esperas ke ne, sed ĉiuokaze Germanio restos por sociologoj interesa studobjekto pri tio kiel malbona enmigrada politiko influas kaj damaĝas socian evoluon.
移民和后物质主义者会让德国社会分裂到何种程度,以至于民粹主义的德国选择党有一天会成为德国最强大的政党?我希望不会。但无论如何,对于社会学家来说,德国仍将是一个关于糟糕的移民政策如何影响和损害社会发展的有趣研究对象。
* AfD (Alternative für Deutschland) estas dekstra popolisma politika partio en Germanio.
德国选择党是德国的一个右翼民粹主义政党。

Jiří Proškovec estas inĝeniero pri materiala teknologio. Li esperantistiĝis en 1981.
伊日·普罗什科韦茨,材料技术工程师,1981年成为世界语者。
摘自 Monato 2025年第11期