aŭtoro Guido Hernández Marín ( Kostariko 哥斯达黎加 )
Rigardante la novaĵojn pri la konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano pri la teritorio de Montara Karabaakho, mi ne povas ne malĝoji.
Armenoj retiriĝas de la loko, kie ili loĝis dum jarcentoj.
Antaŭ foriro, ili ekbruligis tion, kio estis iliaj hejmoj kaj de iliaj prapatroj.
Malgaja vido.
Mi pensas pri tiuj homoj, kiuj estis forpelitaj de sia lando kaj mi imagas la malamon, kiun ili sentas al siaj najbaroj.
Jean Jacques Rousseau diris, ke la problemoj de la homaro komenciĝis, kiam iu mezuris terpecon kaj deklaris ĝin kiel sian posedaĵon.
Mi memoras, kiam mi vizitis Belgion kaj Nederlandon. Tie mi vidis, ke ĉi tiuj du landoj kunekzistas kiel bonaj najbaroj. Linio sur la planko sufiĉas por indiki ĉu vi estas en Belgio aŭ Nederlando.
Tiam mi pensis pri la versoj de nia kostarika poeto Jorge Debravo, kiu vokis elŝiri la limojn unu post la alia kaj lasi nur la aeron kiel la limon.
Dum vizito de la hidroelektra centralo Itaipú, mi aŭdis paragvajanon diri, ke la rivero Paranao ligas Brazilon kun Paragvajo.
Tiu frazo ŝokis min kaj mi pensante pri la rivero San-Juano, kiu disigas mia lando Kostariko de Nikaragvo ĝis hodiaŭ.
Mi kredas, ke iam niaj popoloj havos tiujn manojn kaj tiujn grandegajn kaj potencajn animojn, kiuj finfine unuigos nin kaj eĉ la aero ne estas limo.
2020.11.17
el Facebook
tre bedaŭrinda evento. fakte ĉiuj homoj rajtas loĝi en sia propra hejmo tamen pro milito nemalmultaj homoj devige forlasas sian hejmon por daŭrigi sian vivon.