Jen Nia Mondo 1 Leciono 10

Jen Nia Mondo 1
这是我们的世界(一)

Leciono 10

Vetero

P. Pluvas.
H. Jes, pluvas, kaj ŝajnas, ke estas malvarme.
P. Ni ne povas fari ekskurson hodiaŭ. Ni devas resti en la domo.
H. Mi ne volas resti en la domo.
P. Kion vi volas fari?
H. Mi ne scias. Kion vi volas fari?
P. Mi volas fari nenion.
H. Vi neniam volas fari ion.
P. Helena, mia kara, en la domo estas varme kaj seke; ekstere estas malvarme kaj malseke.
H. Eble la pluvo baldaŭ ĉesos.
P. Eĉ se la pluvo ĉesos, la vento restos malvarma. La vetero estas malagrabla, kaj ne utilas iri al la marbordo aŭ al la kamparo.
H. Jes, la vetero estas malagrabla; pluvas; kaj malvarma vento blovas. Kion fari, do?
P. Ŝajnas al mi, ke vi kaj mi povus esti kontentaj kune en la domo.
H. Baldaŭ revenos mia patrino.
P. Peston al …
H. Kion vi diras?
P. … la vetero!
H. Ne restas multaj feriaj tagoj. Ni devas fari ion.
P. Do, kion vi volas fari?
H. Mi ne scias. Kion vi volas fari?
P. Mi ne scias.
P. Do, bone, ni serĉu!

返回 Jen Nia Mondo 1 这是我们的世界(一)

阅读次数 1,329 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *