世界语入门 第十三课

正在录入,纠错请留言!

Leciono 13

DEKTRIA LECIONO 第十三课

Teksto: Utila Ora Ŝlosilo
Gramatiko: Adjektivo 形容词

I. Novaj Vortoj 生词:

ora a. 黄金的;黄色的
tro ad. 太;过于
ŝlosilo s. 钥匙
okcidenta a. 西方的
ol kon. 比;比较
rusa a. 俄国的
mezlernejo s. 中学
disaŭdiga a, 广播的
kurso s. 讲习班;讲座
ankoraŭ ad. 还;尚;仍
povi v. 能够
kompreni v. 懂;知道
eĉ ad. 甚至
sen prep. 没有;不
lernado s. 学习
sama a. 相同;同样的
malsama a. 不同的
prononco s. 发音
hazarde ad. 偶然地
feliĉe ad. 幸福地
komenci v. 开始
regula a. 有规律的
simila a. 相似的
al prep. 向;对
ekzemple ad. 例如
kaj aliaj 等等
ĝoji v. 高兴;快乐
vere ad. 真正地
pli…ol… 比……更……

II. Teksto 课文:

Utila Ora Ŝlosilo

Esperanto estas ora ŝlosilo por lerni okcidentajn lingvojn.

Ĝi estas pli facila ol ĉiuj okcidentaj lingvoj.

Ĝi estas la plej facila fremda lingvo.

Mi lernis la rusan lingvon en mezlernejo. La gramatiko de la rusa lingvo estas tre malfacila.

Mi lernis la anglan lingvon de disaŭdiga kurso. Sed ĝis nun mi ankoraŭ ne povas flue paroli.

Mi ankaŭ lernis la japanan lingvon. Mi povas kompreni multajn japanajn vortojn eĉ sen lernado, sed ili havas tute malsaman prononcon ol tiu en la ĉina lingvo. Kaj ĝia gramatiko estas same malfacila kiel tiu de la rusa lingvo.

Tre hazarde (kaj feliĉe!) mi sciis la nomon de Esperanto kaj komencis lerni ĝin.

Gramatiko de Esperanto estas facila.

Prononco de Esperanto estas regula.

Kaj multaj vortoj de Esperanto estas tre similaj al tiuj de okcidentaj lingvoj, ekzemple “flago”, “mapo”, “traktoro”, “socialismo” kaj aliaj. Mi tre miras. Mi tre ĝojas.

Esperanto vere estas utila ora ŝlosilo!

II. Gramatiko 语法:

1. 形容词(adjektivo):

①形容词的词尾是 -a,复数加 -j,宾格加 -n,数和格都要与被修饰的名词一致。例:

单数 复数
主格 bela floro belaj floroj
宾格 belan floron belajn florojn

②形容词的级,共分五级,下面以 juna 为例说明

(1)平级:用 tiel…kiel…、same…kiel…、ju pli…des pli… 等词组表示
如:Mi estas tiel juna kiel li. 我同他一样年青。
Ŝi estas same juna kiel li. 她同他一样年青。

(2)较高级:用 pli…ol… 词组表示“比……更……”
如:Mi estas pli juna ol li. 我比他更年青。

(3)较低级:比 pli 前面加上 mal- 改为 malpli…ol… 的词组。
如:Mi estas malpli juna ol li. 我不如他年青。
(如果把 mal- 加到形容词前:mi estas pli maljuna ol li. 是“我比他更老”,含义有区别)

(4)最高级:用 la plej…el… 词组表示
Li estas la plej juna el ni. 他是我们之中最年青的。

(5)最低级:用 la malplej…el… 词组表示
Li estas la malplej juna el ni. 他是我们当中最不年青的。

2. 副词的级,同形容词一样也分五级。
例:Vi kuras tiel rapide kiel ŝi.
你跑得和她一样快。
Vi kuras pli rapide ol mi, sed malpli rapide ol li.
你跑得比我快,但不如他快。
Li kuras plej rapide el ni.
我们中他跑得最快。
Ŝi kuras malplej rapide el ni.
我们中她跑得最不快。

3. 在汉语里可以说“和中文一样的发音”、“和俄语一样的困难”、“和西方语言相似”。
用世界语都不能直接说:”ol ĉina lingvo” “kiel rusa lingvo” “similaj al okcidentaj lingvoj”
而必须说:al tiu de la ĉina lingvo. 这 tiu 表示“(中文的)那个(发音)”:
kiel tiu de la rusa lingvo. 这 tiu 表示“(俄文的)那个(语法)”
similaj al tiuj de la okcidentaj lingvoj 这 tiuj 表示“(西方语言的)那些个(单词)”。

4. kaj aliaj 经常被简写成 k.a.,意为“等等”。

IV. Legajoj 读物:

plena 完全的;充满的
viskio 威士忌酒
naĝi 游泳
tamen 然而
deziri 要求
teo 茶
kafo 咖啡
kakao 可可
komencanto 初学者
helpi 帮助
kora 心的;良心的
iomete 一点点地
poligloto 会多种语言者
ofte 常常

Proverboj

Unu amiko malnova pli valoras, ol du novaj.
一个老朋友比两个新朋友更为宝贵。
Pli bona estas io, ol nenio.
有一点(什么)比什么都没有要好。
Malnovaj amikoj estas la plej bonaj.
老朋友是最好的。
Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
聪明的敌人比愚蠢的朋友更好。
Matena horo estas plena de oro.
早上的时光充满黄金。(一日之计在于晨)

Humurajoj
(1)
“Kvankam mi amas naĝi, tamen mi ne povas naĝi nun.”
“Kial ne?”
“Ĉar mi ne estas en la akvo.”

(2)
Ĉu vi deziras teon?
Mi ne trinkas teon.
Kafon?
Mi ne trinkas kafon.
Kakaon?
Mi ne trinkas kakaon.
Viskion kaj akvon?
Mi ne trinkas akvon.

V. Konversacio 会话:

1. Kion vi legas?
2. Mi legas gazeton en Esperanto.
3. Ho, ĉu vi lernas Esperanton?
4. Jes, mi lernas ĝin. Kaj vi?
5. Ankoraŭ ne. Ĉu Esperanto estas malfacila lingvo?
6. Ne, ĝi estas tre facila kaj interesa. Mia amiko scias ĝin.
7. Ĉu kamarado Zhang?
8. Jes, li scias. Kaj mia fratino ankaŭ lernas ĝin. Ni ofte parolas Esperante.
9. Kie vi lernas Esperanton?
10. En kurso.
11. Vi parolas tre flue. Vi estas bona esperantisto.
12. Ne, mi parolas ne tiel bone kiel mia amiko. Mi estas nur komencanto.
13. Ĉu kamarado Zhang parolas pli bone ol vi?
14. Jes, li estas la plej diligenta lernanto en nia kurso.
15. Ankaŭ mi deziras lerni Esperanton. Ĉu vi povas helpi min?
16. Jes, ni lernu kune.
17. Koran dankon.
18. Ne dankinde.
19. Kiam ni komencos lerni Esperanton?
20. Nun! Se vi dezirus.
21. Nun? Ĉu mi povas lerni eĉ nun?
22. Jes, jen estas la libro “Aboco de Esperanto”
23. Ho, mil dankojn!
24. Tute ne dankinde! Ni komencu! A-E-I-O-U.
25. A, E, I, O, U. Tre similas al tiuj en la japana lingvo.
26. Ho, ĉu vi lernis aliajn lingvojn?
27. Nur iomete. Ĉu ankaŭ vi lernis aliajn lingvojn?
28. Jes, ankaŭ mi lernis la anglan lingvon. Sed ĝia prononco estas tro malfacila. Mi lernis la rusan lingvon, sed…
29. Vi estas poligloto.
30. Mi estas poligloto de Aboco!

VI. Ekzerco 练习:

1. 翻译课文、阅读材料及会话。

2. 回答下列问题:
① Por kio Esperanto estas ora ŝlosilo?
② Ĉu Esperanto estas pli facila ol ĉiuj okcidentaj lingvoj?
③ Ĉu Esperanto estas la plej facila el fremdaj lingvoj?
④ Ĉu vi lernis la rusan lingvon? La japanan lingvon? La anglan lingvon?
⑤ Ĉu facila estas la gramatiko de la rusa lingvo?
⑥ Ĉu prononco de la japana lingvo estas sama kiel tiu de la ĉina lingvo?
⑦ Kiel vi sciis la nomon de Esperanto?
⑧ Kia estas gramatiko de Esperanto?
⑨ Kia estas prononco de Esperanto?
⑩ Kio vere estas Esperanto?

3. 将下列句子译成汉语,并说明形容词或副词是属于哪一级。
① Lushan-monto ne estas tiel alta kiel Taishan-monto.
② Mi estas same juna kiel vi.
③ La gazeto estas tiel granda kiel la libro.
④ Li Ming naĝas tiel rapide kiel Zhang Hong.
⑤ Ŝi estas tiel bela kiel floro.
⑥ Taishan-monto estas pli alta ol Lushan monto.
⑦ Nov-Jorko(纽约)estas la plej granda urbo en la mondo.
⑧ Ilia plej juna fratino nomiĝas Ling Ling.
⑨ Li estas tiel forta kiel vi.
⑩ Tio estas same facila, kiel ĉi tio.
⑪ Kia patro, tia filo.(儿子)
⑫ Esperanto estas pli lerninda ol aliaj fremdaj lingvoj.
⑬ Por ŝi historio estas pli interesa ol tekniko.
⑭ Ŝi estas multe pli bela ol mia fratino.
⑮ Li estas multe pli bela ol mia fratino.
⑯ La loĝantaro de Ĉinio estas la plej multa en la mondo.
⑰ La Ĉina Popola Respubliko estas unu el la plej grandaj landoj de la mondo.
⑱ Nia kara patrujo estas pli riĉa kaj potenca ol la malnova Ĉinio.
⑲ La Flava Rivero estas malpli longa ol Yangzirivero.
⑳ La maŝinoj de la dua laborejo estas pli novaj ol tiuj de la unua laborejo.
㉑ Tiu vortaro estas pli utila ol la aliaj.
㉒ Himalajo(喜马拉雅山)estas la plej alta monto de la tuta mondo.

【Himalajo(喜马拉雅山脉)为山脉名;世界最高峰应为 Ĉomolungmo(珠穆朗玛峰)。——校对者注,绿网。】

4. 世译汉:
① La libro estas tiel granda kiel la gazeto.
② Laboristino estas pli juna ol doktoro.
③ Mi estas malpli juna ol kamarado Wang.
④ Kamaradino Zhang estas la plej juna laboristino en nia fabriko.
⑤ Kamarado Zhao estas la malplej nova loboristo en nia fabriko.
⑥ Nia malfacila kaj glora tasko estas fari nian patrujon riĉa kaj potenca socialisma lando.
⑦ Ju pli saĝa, des pli silenta.
⑧ Por modernigo de nacia defendo ni bezonas diversajn sciojn kaj fremdlandajn avangardajn teknikojn.
⑨ Esperanto ne estas sama kiel la angla lingvo.

5. 汉译世:
① 北京不象上海那么大。
② 上海比北京更大。
③ 省里最大的城市是省会。
④ 最用功的学生学习得最好。
⑤ 最不(用 malplej)用功的学生学习得最慢。
⑥ 我们的工厂是市里最大的,可是我们的车间是厂里最小的。
⑦ 世界语有许多与西方语言十分相似的单词。
⑧ 你是什么时间开始学习世界语的?
⑨ 虽然我们城市不大,然而它有光荣的历史。

返回 胡国柱世界语初级教程
reveni al ABC de ESPERANTO

阅读次数 372 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *