世界语入门 第十八课

正在录入,纠错请留言!

Leciono 18

DEKOKA LECIONO 第十八课

Teksto: Ĝi neniam iros!
Gramatiko: 1)Prepozicio 介词 2)Rilativo 关系词 3)Substantiva Subpropozicio 名词性附属句

I. Novaj Vortoj 生词:

ĉi adv. 表接近
ekzisti v. 存在;生存
aŭtomobilo s. 汽车
kino s. 电影
televido s. 电视
lokomotivo s. 火车头
vagonaro s. 列车;火车
anglo s. 英国人
eksperimento s. 实验
vaporo s. 蒸气
skeptike adv. 怀疑地
rigardi v. 瞧,看
absolute adv. 绝对地
kredi v. 相信
veturi v. 行驶
veturilo s. 车辆、船舶等交通工具
George Stephenson 乔治·斯蒂芬
preparo s. 准备
tuj adv. 马上;立刻
pala a. 苍白的
paliĝi v. 变得脸色苍白
nervoza a. 神经质的
skui v. 摆
kapo s. 头
laŭte adv. 高声地;大声地
momento s. 时刻;瞬间
fajfi v. 呼啸
ĉevalo s. 马
mem adv. 本身;本人
movi v. 动
moviĝi v. 运动
opinio s. 看法;意见
per prep. 用;借;以;由
preta a. 准备好了的
decidi v. 决定
publike adv. 公开地
demonstri v. 论证
starto s. 起点
kunveni v. 开会;聚集
-ul-(后缀)表示具有……特征的人
ridi v. 笑
moki v. 嘲笑;讥笑
stranga a. 奇怪的
necesa a. 必要的
montri v. 指出;呈现
montriĝi v. 表明;显出
imagi v. 想象
surprizi v. 使惊奇
surpriziĝi v. 惊奇
subite adv. 突然
akra a. 尖锐的
voĉo s. 嗓音
halti v. 停止

II. Teksto 课文:

Ĝi Neniam Iros!

Tio ĉi okazis antaŭ multaj jaroj, en la “malnova, bona tempo”, kiam ankoraŭ ne ekzistis flugmaŝinoj, aŭtomobiloj, radio, kino kaj televido. En tiu tempo ankaŭ ne ekzistis lokomotivoj kaj vagonaroj.

Sed la anglo George Stephenson faris eksperimentojn pri lokomotivo, kiu iras per vaporo. La homoj tre skeptike rigardis lian laboron. Ili absolute ne kredis, ke veturilo povas moviĝi sen ĉevalo! Ankaŭ la maljuna patrino de Stephenson ne kredis tion. Ŝi diris: “George, ĝi neniam iros!” Sed George mem havis alian opinion.

Post longa laboro venis la granda tago, kiam la unua lokomotivo fariĝis preta. Stephenson decidis ĝin publike demonstri. Al la start-loko kunvenis multaj personoj: junuloj kaj maljunuloj—sed ĉiuj ili estis skeptikuloj. Ili ridis kaj mokis la strangulon, kiu volas veturi sen ĉevalo! Ankaŭ la patrino de Stephenson troviĝis inter ili.

Post la necesaj preparoj Stephenson iris en la lokomotivon kaj diris, ke li tuj veturos. Sed neniu kredis lin, kaj lia patrino paliĝis kaj fariĝis tre nervoza. Ŝi skuis la kapon kaj diris laŭte: “George, ĝi neniam iros!”

Sed post momento la maŝino fajfis—kaj montriĝis, ke ĝi povas moviĝi! De momento al momento ĝi iris pli rapide. Okazas la granda miraklo, ke maŝino povas moviĝi kaj veturi sen ĉevalo. Vi povas imagi al vi, ke la homoj surpriziĝis! Subite aŭdiĝis la akra voĉo de la maljuna patrino: “George, ĝi neniam haltos!”

III. Gramatiko 语法:

1. 词语解释(Vortklarigoj)

① ĉi是表示“接近”的副词,用在相关词表中以 t- 起头的一组词之前或之后
tie 那里
tie ĉi / ĉi tie 这里
tio 那
tio ĉi / ĉi tio 这(些)

② kino 是 “电影”,kinejo 是“电影院”,影片是“filmo”viziti kinejon(拜访影院)“看电影”

③ vagono 是一节火车厢,vagon-ar-o 是一列火车

④ veturi 是行驶,veturilo 是一切行驶的工具(车、船等)

⑤ -iĝ- 是一个表示“变成……”的后缀,用于构成表示状态发生变化的自动词:
sidi 是 “坐” sidiĝu(变成坐着吧)请坐!
movi 是 “动” moviĝu(自己动起来)运动!
fari 是 “作” fariĝi 变成;成为
trovi 是 “找到” troviĝi(找到自己)存在;有;
pala 是 “苍白的” paliĝi 脸色变得苍白
montri 是 “表明” montriĝi 显示出;自己表明
surprizi 是 “使得惊奇” surpriziĝi 变得惊奇;吃惊
aŭdi 是 “听到” aŭdiĝi 发出声音;被听到

⑥ kun-veni 是由 veni(来)加上 kun(在一起)构成的合成词“开会”;kun-sidi(坐到一起)也是“开会”
⑦ -ul-(后缀)表示有某种特性、特点、形态、能力的人
juna 年轻的 junulo 青年人 junulino 女青年
bela 美丽的 belulo 美人 belulino 美女
stranga 奇怪的 strangulo 怪人
skeptika 怀疑的 skeptikulo 怀疑者

⑧ -oz-(后缀)表示“富于……的”
nervo 神经 nerv-oz-a 神经过敏的

⑨ de momento al momento 直译为“从一个时刻到另一个时刻”
常见的还有 de tempo al tempo 意义都是“时时、不时”

2. 介词(前置词)(prepozicio)

①世界语有三十三个常用介词(前置词),每一个介词都有固定的含义,在不能确定用哪一个介词为好时,可以用没有独立意义的介词 je。
②介词本身不单独使用,而总是和别的词(词、代词)在一起,构成介词短语(perpozitivo),表明它们和别的句子成分的关系,如:
sur (la tablo),super (la maro),kun (mi),等等

③有时介词也可和副词连用,但这时多半是表示时间和空间的副词本身已具有名词的意义了,如:
ĝis morgaŭ(到明天;明天见!)
por eterne(永远)——时间
de malproksime(从远处)
ĝis ĉi tie(到这里止)——空间

④只有4个介词后面可以直接跟动词不定式,anstataŭ,krom,por,sen。还有介词 antaŭ,当它与连词 ol 构成复合从属连词 antaŭ ol 之后,也可以与动词不定式相接。

⑤介词本身都要求主格,如果后面出现了宾格,那并不是因为介词的缘故。如:
Li kuras en lernejo。(他在学校里跑)
Li kuras en lernejon。(他跑进学校)宾格表示方向

⑥可以用宾格代替省略了的介词
例:(1)Mi iris Ŝanhajon.=al Ŝanhajo.(地点)
(2)D-ro Zamenhof mortis la 14-an (tagon) de aprilo 1917.(时间)
=en la 14-a (tago) de
(3)Ni laboras ok horojn.=dum ok horoj
La monto estas 3200 metrojn alta.=je
3200 metroj(数量)

⑦三十三个常用介词是:al,anstataŭ,antaŭ,apud,ĉe ,ĉirkaŭ,da,de,dum,ekster,el,en,ĝis,inter,je,kontraŭ,krom,kun,laŭ,malgraŭ,per,po,por,post,preter,pri,pro,sen,sub,super,sur,tra,trans.

⑧对于一些表位置和方向的介词,可用下列简图来帮助记忆:

3. 关系词(rilativo)

①当定语不是单词、词组,而是一个完整的句子时,要用到关系词,也就是相关词表中以k-起头的一组词,这时它们已不表示疑问,而是起到把句子连到被修饰的词上的作用,例如有下面两句:
(1)Ili mokas la strangulon.(他们嘲笑那怪人。)
(2)La strangulo volas veturi sen ĉevalo.(这个怪人想不用马而行驶。)
现在把这两句合成一个句子:

关系代词
Ili mokas la strangulon⬆—, kiu| volas veturi sen ĉevalo.
将子句连到 strangulo 上
他们嘲笑那个想不用马而行驶的怪人。
形容词性子句

又例如:
关系副词
en la tempo, kiam| ankoraŭ ne ekzistis flugmaŝinoj
将子句连到 tempo 上
(在那个时候| 时还不存在飞机)=在还不存在飞机的那个时候

关系代词

Lokomotivo⬆—, kiu|
iras per vaporo, estas utila invento.
将子句连到 lokomotivo 上
靠蒸汽行走的火车头,是一个有用的发明。

关系副词
Venis la granda tago, kiam| la unna lokomotivo fariĝis preta.
(来到了这伟大的日子,当时这第一个火车头做好了。)
第一个火车头完成的这个伟大日子来临了。

②关系词与前面被修饰词的数相同,格却可以不同。该用什么格,全以自己在句子中之语法要求而定。

Kamarado, kiu vizitis min, estas esperantisto.
单数主语,主格关系词
Kamarado, kiun vizitis mi, estas esperantisto.
单数主语,宾格关系词 或(kiun mi vizitis)
Kamaradoj, kiuj vizitis min, estas esperantistoj.
复数主语,主格关系词
Kamaradoj, kiujn mi vizitis, estas esperantistoj.
复数主语 ,宾格关系词

Tio estas ĉio, kio estas tie. 主,主
Tio estas ĉio, kion mi bezonas. 主,宾
Mi vidas ĉion, kio estas tie. 宾,主
Mi vidas ĉion, kion mi bezonas. 宾,宾

3. 名词性附属句:格式“ke+子句”

句子前面加上连接词 ke,这个句子就成为一个整体,起到一个名词似的作用,可以作句子的主语、宾语、表语等。本课有三个作宾语的实例,这时句子的宾格不是一个单词,而是一个完整的子句,这子句前必需加 ke,成为名词性附属句。

Ili absolute ne kredis,      谓ke veturilo povas moviĝi sen ĉevalo.—————宾语————————

Stephenson diris, ke li tuj veturos.—————宾语——————

Vi povas imagi, ke la homoj surpriziĝis!—————宾语—————

还有两个作主语的例子:

Montriĝis, ke ĝi povas moviĝi.————主————

Okazas la miraklo, ke maŝino povas moviĝi sen ĉevalo. ————主语同位语————

IV. Legaĵoj 读物:

Kolumbo 哥伦布
malkovri 发现
Ameriko 美洲
stulte 呆笨地
Nu! 好吧!
alvoki 呼喊;召唤
pensi 想;思考
ĝusta 正确的;恰当的
eltrovi 找到
pasaĝera 旅客的;乘客(的)
aviadilo 飞机
debuti 初次登台;初入社会
meza 中等的;中间的
distanco 距离
rekte 直地;直截地
demonstrado 证明;反复论证
ekleviĝo 升起;上升
alteco 高度;高
sekure 完全地
surteriĝi 着陆
sidloko 座位
produkti 出产;制造
baldaŭ 不久;一会儿
elektra 电的;电气的
venko 胜利
intense 强烈地;坚决地
dutraka 两面的;双轨的
transporti 搬运;运输
totala 总体的;包括一切;全体
karbo 煤
karbourbo 煤城
ligiĝi 联结
haveno 港口
havenurbo 港口城市
knabo 男孩子
serie 一系列地

1. Hodiaŭ ni legu humuraĵojn pri kolumbo.

Kolumbo estas homo, kiu malkovris Amerikon.

(1)

Instruisto: Kiu malkovris Amerikon?
Lernanto: (Rigardas stulte)
Instruisto: Nu, Kristoforo Kolumbo.
Lernanto: (Iras al sia loko.)
Instruisto: Kial vi iras al via loko?
Lernanto: Mi pensas, ke vi alvokas alian lernanton.

(2)

Instruisto: Iru al la mapo de la mondo, Tom, kaj montru al ni Amerikon.
(Tom tion faras)
Instruisto: Tio estas ĝusta. Nu knaboj, diru al mi, kiu eltrovis Amerikon?
Knaboj: Tom!

2. La Unua Ĉina Pasaĝera Aviadilo Debutis en Pekino.

La aviadilo “Yun-7” por mallonga kaj meza distanco debutis en aprilo. Ĝi faris demonstradon kun 41 personoj en si. Sep minutojn post la ekleviĝo ĝi atingis altecon de 3000 metroj kaj flugis je hora rapideco de 410 kilometroj kaj sekure surteriĝis.

La aviadilo havas 48 sidlokojn. Ĉinio jam produktis naŭ tiajn flugmaŝinojn. Baldaŭ oni produktos ĝin serie.

3. Nova Elektra Fervojo Intense Konstruata

Ĉinio konstruas inter Pekino kaj Qinhuangdao novan dutrakan elektran fervojon. La dutraka parto de la fervojo longos 127 km, kaj la totala longeco de la fervojo estos 280 km. La fervojo ligiĝos okcidente kun la elektra fervojo inter Pekino kaj la karbourbo Datong en Shanxi-provinco kaj oriente atingos la havenurbon Qinhuangdao. Dank’al la nova fervojo oni povos transporti la karbon rekte de Datong al Qinhuangdao.

词语解释(Vortklarigoj)

1. humura 诙谐的,humuraĵo 幽默(作品)
2. Kristoforo Kolumbo 克里斯托弗·哥伦布(发现美洲者)
3. kovri 掩藏;掩盖 mol-kovri 发现
4. voki 呼唤;召呼 alvoki 叫来;唤来
5. trovi 找到 el-trovi 找出来
6. aviadilo 是“飞机”(flug-maŝino)的又一说法,是由aviado(航空)加上接尾 ilo(工具)合成的。
7. debuti 是初次登台,这里就是首次投入飞行。
8. demonstr-ado 原是“论证”,这里是试飞的意思。
9. ek-lev-iĝo 开始升起来,就是“起飞”
10. longa(长),alta(高),rapida(快)等形容词加上后缀 -ec 可变成抽象名词 longeco(长度),alteco(高度),rapideco(速度)
11. metro 是公制长度单位“米”,kilo-metro 是“千米”,即“公里”,缩写为 km。
12. sur-ter-iĝi“变成在地上”就是“着陆”
13. sid-loko 座位、席位
14. 一根铁轨是 relo,一对铁轨是 trako。
unutraka fervojo 是铁路单轨线
dutraka fervojo 就是双轨

V. Konversacio 会话:

1. Ĉu vi amas sciencon?
Jes, mi amas sciencon.

2. Ĉu vi estas sciencisto?
Ne, mi ne estas sciencisto, mi estas teknikisto.

3. Ĉu vi ofte legas sciencajn gazetojn?
Jes. Kaj mi legas ankaŭ aliajn librojn.

4. Ĉu vi legis la libron Cent mil kial?
Ho, mi legis ĝin jam en mezlernejo. Mi tre ŝatas ĝin.

5. Ĉu vi legis la rakonton pri lokomotivo?
Jes, tio estas interesa rakonto.

6. Kion diris la patrino de Stephenson?

7. Komence ŝi diris: “George, ĝi neniam iros”, sed fine ŝi diris: “George, ĝi neniam haltos!”

8. Tio estas venko de scienco.

9. Ĉu Esperanto estas utila por scienco?

10. Jes, multaj sciencistoj havas la opinion, ke scienco bezonas Esperanton.

VI. Ekzerco 练习:

1. 将课文、阅读材料及会话译成汉语。

2. 用世界语造下列各词:
(1)变大
(2)变红
(3)变高
(4)变容易
(5)变成白天
(6)好人
(7)富人
(8)老太婆
(9)勇士
(10)聪明人

3. 根据课文,回答下列问题
① Ĉu en malnova tempo ekzitis televido?
② Per kio iras la unua lokomotivo?
③ Kiu faris eksperimentojn pri lokomotivo?
④ Kion faris George Stephenson?
⑤ Kiel oni rigardis lian laboron?
⑥ Ĉu oni kredis, ke veturilo povas moviĝi sen ĉevalo?
⑦ Ĉu la patrino de Stephenson kredis tion, kion faris ŝia filo?
⑧ Kion parolis la maljuna patrino de Stephenson unue(起先)?
⑨ Kia miraklo okazis?
⑩ Kion parolis la maljuna patrino de Stephenson fine(最后)?

4. 选择适当的介词填空:
① La lernanto iras ___ la lernejon. (al, en, el)
② La libro estas ___ la tablo. (sur, en, super)
③ Ŝi iras ___ sia amikino. (ekster, kun, inter)
④ La vagonaro veturis ___ arbaron. (en, sub, per)
⑤ La birdo flugis ___ la rivero. (en, super, sen)
⑥ La flugmaŝino flugis ___ la urbo. (sur, per, super)
⑦ Mi ricevis leteron ___ mia amiko. (al, de, antaŭ)
⑧ Ĉu vi kredas, ke veturilo povas moviĝi ___ vaporo? (pri, por, per)
⑨ Lernanto skribas ___ krajono. (tra, per, ĝis)
⑩ Ni lernas ___ patrujo. (por, per, preter)

5. 按照例句方式,把下面每两个a、b句用关系词联成一个句子c,并译成汉语。

例:a. Esperanto estas ora ŝlosilo. (世界语是金钥匙。)
b. La ŝlosilo povas malfermi la pordon de la okcidentaj lingvoj. (这钥匙能打开西方语言之门。)
c. Esperanto estas ora ŝlosilo, kiu povas malfermi la pordon de la okcidentaj lingvoj. (世界语是能打开西方语言之门的一把金钥匙。)

① a. Fervojisto estas homo.
b. La homo laboras ĉe fervojo.

② a. La laboristino estas mia fratino.
b. Vi vidis la laboristinon.

③ a. La gejunuloj fariĝos bonaj esperantistoj.
b. La gejunuloj lernas en Koresponda Esperanto-Kurso.

④ a. Mi havas multajn amikojn.
b. Ankaŭ vi konas la amikojn.

⑤ a. La jaro nomiĝas superjaro.
b. La jaro havas 366 tagojn.

6. 世译汉,并指出哪几句里用到了名词附属句,在它们下面划线。
① Antaŭ multaj jaroj, neniu kredis, ke oni povas interparoli inter du urboj.
② Sed nun, ĉiuj lernantoj scias, ke radio povas helpi nin interparoli inter du urboj, eĉ inter du landoj.
③ Malfacilan vojon havas ĉiu nova afero, kiu donos grandan utilon al homaro.
④ Ĉiuj, kiuj tie estis, vidis la lokomotivon.
⑤ Li diris al mi, ke li jam faris la eksperimenton.
⑥ Ni ĉiuj diris, ke ne.
⑦ Li diris, ke li amas Esperanton.
⑧ Kie estas la gazeto, kiun mi legis?
⑨ Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.
⑩ Ŝi parolis tion, kio okazis al ŝi.
⑪ Tiu, kies nomo estas Li Ming, estas mia amiko.
⑫ Tiuj, pri kiuj vi diris, ankoraŭ ne venas.
⑬ Ni esperas, ke vi bone lernu Esperanton.
⑭ Oni ne kredas, ke li ne venis.
⑮ Ĉu vi scias, ke unu jaro havas 52 semajnojn?
⑯ Skeptikulo ne kredas, ke aviadilo povas flugi pli rapide ol birdo.
⑰ Estas ĝojinde, ke vi venis.
⑱ Mi ne sciis, ke vi estas esperantisto.
⑲ Esperantisto estas homo, kiu lernas Esperanton.
⑳ Mi ĝojas, ke vi sukcesis.

7. 汉译世:
①许多年以前,中国人也进行过飞机的试验。
②柴门霍夫在大学里学习的时候,他进行世界语的试验。
③ 可是许多人用怀疑和嘲笑的眼光看他的工作。
④他的父亲也不相信柴门霍夫能把语言造成。
⑤但是柴门霍夫胜利了,世界语永远也不会停止。
⑥曾经和柴门霍夫在一起学习过的妻子相信并帮助了他。
⑦发现了美洲的哥伦布是欧洲人。
⑧学生们都知道,黄河是中华民族的摇篮。
⑨世界语者们都知道世界语是科学的容易的语言。
⑩他造成功了比马跑得更快的火车头。

返回 胡国柱世界语初级教程
reveni al ABC de ESPERANTO

阅读次数 46 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *