Dua Libro de l’ Lingvo Internacia 世界语第二书 序言

ANTAŬPAROLO.

前言

~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita “senkondiĉe”, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj—ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis. La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj—rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!

再次出现在尊敬的公众面前,我感到有义务首先感谢阅读公众对我的事业表现出的热烈同感。我收到的许多承诺,其中许多是“无条件”签署的,鼓励或建议的信件——这一切都表明,我对人类的深切信任并没有辜负我。人类的精英已经觉醒:他们来自各行各业,男女老少,平常对每一种新事物是如此懈怠;现在—起为伟大的、重要的和有用的建设事业搬运他们的石头,添砖加瓦。人类万岁,人民兄弟情谊万岁,万万岁!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l’ tempo de unu jaro al la juĝo de l’ tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l’ publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo,—estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l’ tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l’ aferon.

在我的第一部作品中,我说过我将在一年内将我的作品呈现给全世界的评判;随着时间的流逝,我打算出版一本小册子,其中将分析公众表达的所有想法,并使用那些实际上是好的东西,我会给语言最终的形式,然后才能开始出版完整的字典、书籍、报纸等等,因为这样一种语言已经通过了整个世界的判断,以及可能在其中发现的所有最严重的误谬,因为在一个人的著作中,它会是或多或少被去除。我其实是打算沉默一整年。但从我的小册子出来的那一天起,我就开始收到很多信,里面有问题有要求也有加快处理的请求。

Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos daŭrigon de l’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,—tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj—per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj ĉiuj demandoj estos responditaj; je l’ fino de l’ jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la “Dua libro de l’ lingvo internacia” estos finita.

我不可能单独回复每封信,所以我决定公开回复所有信件问题和建议,因为这样一个回答可以为许多提问者服务。每个人的问题及答案将使一本书成为我出版的第一书的延续。但是,如果我想将所有问题的答案一起出版在一本书中,我将不得不让我的通讯朋友等太久,而这本书已经准备好并出版了,尤其是因为新的问题不断出现在我面前;所以我决定出版带有回答的书 – 在单独的小册子中,这些小册子将在 1888 年全年定期出版,从一个小册子到下一个的间隔大约两个月。在这些小册子中,所有问题都将得到解答; 1888 年底将出版最后一本,完成《国际语言第二书》。

Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l’ kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l’ intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l’ publiko je l’ lingvo proponita de mi,—de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la “Duan libron de l’ lingvo internacia”, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l’ libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

还有一件事迫使我开始出版我谈到的小册子:尽管我在我的《第一书》作品中表达了尽快开始出版小册子的意图,公众对我提出的语言的判断是过度的——来自各方的要求我尽快出版国际语言书籍,使公众能够从各个方面了解这个语言,更快地学习和使用它。这些要求的数量如此之多,以至于我再也无法安静地听到它们。通过出版已经用这种语言编写的“国际语言第二书”,我将给那些希望有足够的材料阅读和完美学习该语言的人提供机会;除了已经呈现出来的书的文本阅读的材料,书中也会有系统的片段,供学习和复习。

La tuta libro havos 5–6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi ĝian uzon en la mondo,—kaj cetere. Kian la lasta kajero de l’ libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l’ lingvo, ĝi tian havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi povas nun uzi ĉian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro—tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l’ aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos,—l’ afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.

整本书将有 5-6 个小册子,您将在其中找到所有影响语言本身、其结构、其未来、如何充分彻底地学习它、如何在世界范围内快速扩展其使用的问题的答案,“当然是尽可能的。”等等。随着这些小册子的最后一期出版,那个时候读者将没有什么不清楚的:社会将了解语言的全部灵魂,那个时候它将拥有一本完整的字典,并将能够自由地为各种目的使用该语言,就像它现在可以使用所有丰富而精致的生活语言一样。那个时候将完全消除对我本人或任何其他特定人员或工作人员的才能的依赖。那个时候这种语言的所有最小部分都将完全准备好。那个时候作者会彻底离开,被人遗忘。之后我是否活着,是否会死,我是否会保留我的身体和灵魂的力量,我是否会失去它,这个事业完全不取决于我,就像任何活生生的语言的命运都不取决于这个人或那个人的命运。

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus pli la laboron de l’ aŭtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran, neŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn.

许多人在读到我的话时可能会难以置信地摇头。他们会说,怎么可能在一年的时间里,语言完全准备好,从而不再需要作者的工作?创造和引入全球语言这样一件伟大的事情会在一年的时间里成熟和加强,并获得如此明确、不可动摇的秩序,以至于它不需要更多的引导者!但我希望在第二或第三个小册子发表之后,读者会看到我不是在幻想。读者不会认为在我打算出版的书中他会看到任何奇迹。习惯于不以实际意义和实际性质来欣赏事物的人,而是以事物诞生的奇妙和不自然的性质来欣赏事物的人,很可能会被他的希望所欺骗,阅读我的书,他只会在其中遇到简单而自然的事物。

Sed la rezultatoj de tiuj ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l’ jaro

a) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l’ aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono.

b) la lingvo estos pli aŭ malpli senerara, ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de l’ tuta mondo kune.

但这些简化的结果,我希望读者在年底之后会看到并承认

1) 语言将完成、完全彻底地准备好,以至于它不再需要作者的工作,并且像任何活的语言一样,它将完全独立于任何特定的人。

2) 语言或多或少不会出错,因为到那时它已经通过了整个世界的判断,在一个人的作品中可能发现的所有弊端都将在全世界的建议下一起消除。

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l’ demandoj, kiujn ili sendis; kaj ĉar lia propra demando en la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: “Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l’ aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!” La leganto oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l’ jaro ĉiuj estos kontentigitaj. Se en unu de l’ unuaj kajeroj tiu aŭ alia demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian personan juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon finan, ricevitan per la juĝo de l’ publiko. Pro la celoj de l’ afero la libro ne estos unu sistema verko—ĝi estos simple mia interparolo kun l’ amikoj de l’ lingvo internacia.

阅读我书中的第一个小册子,许多人可能会不满意,因为他们可能无法在其中找到所发问题的答案;而他认为自己的问题在众人眼里是最重要的,恐怕很多人会惊呼:“他一个人说的根本就是微不足道的事情,真正重要的事情他一个字也没说!”让读者给我一些时间,因为到年底每个人都会满意。如果在第一个小册子中,这个或那个问题似乎已经结束并为另一个问题腾出了空间,那么没有理由认为我不会再谈论它了。因为在许多问题上,我只会在第一个小册子中给出我个人的判断,但随后我还会回到以前,并给出最终的决定,并被公众接受。就本书而言,这本书不会是一部系统的作品——它只是我与国际语言朋友的对话。

La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kian ĝi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l’ venonta kajero tuj post la ricevo de l’ antaŭiranta. Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraŭ tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi sciu la juĝon de l’ mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.

每个小册子的成本为 25 戈比。谁想要尽快收到下一册,请在收到上一册后立即将下一册的费用寄给我。在结束前言之前,请允许我重复我在第一部作品中已经表达的要求:让每个人都来判断我提出的问题,让每个人向我提出,他在其中发现的错误,或他可以提供的改进。如果读者还不能从我的第一本小册子中很好地了解我的主题,我的第二本书会让他在一段时间后完全彻底地了解它。为了使我的事业有一个理想的结局,不仅世界应该对此事作出判断,而且我应该知道世界的判断并能够将其用于我的工作。

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l’ gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l’ gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la legantojn de l’ gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l’ afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por mi, sed pro l’ afero.

在将我的第一部作品分发给杂志的编辑部时,我要求他们寄给我那期将对我的作品进行批评的报纸。但不幸的是,很少有人完成我的要求,而且我根本不可能自己知道关于我的作品在哪里、什么时候在评论和评论的内容是什么。这就是为什么我要求报纸的读者把他们读到的关于我提出的方案的看法发给我,我之前已经向他们表示过衷心的感谢。我请求他们这样做,不是为我自己,而是为了我们的事业。

Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l’ lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l’ publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l’ homa societo.

最后,在与国际语言朋友们交谈之前,我再次对公众给予我的帮助表示热烈的感谢;我希望公众的同情心不会冷却,而是会稳步、稳定地增长,并且在很短的时间内,人类社会所有领域都在努力的事业目标将会实现。

~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
阅读次数 827 legintoj