Dua Libro de l’ Lingvo Internacia 世界语第二书 一

I.

Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis, en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l’ publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.

一: 首先,我将就我今天在报纸上或在给我的信中看到或读到的这些批评说几句话,尽管我必须提前告知读者,这一点在我眼中非常重要,然后我将再次更广泛地谈论它。我不会对公众的判断施加任何压力,我希望世界就我提出的问题做出自己的决定。但有些批评是这样写的,我不能对它们保持沉默。

a) Unuj parolis pri l’ aŭtoro, anstataŭ paroli pri l’ afero. Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la aŭtoron, ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l’ utileco kaj la signifo de l’ afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l’ aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona—ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris,—mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la rezultatoj.

1) 有些人谈论作者,而不是谈论事业。他们夸了作者,觉得这件事一定花了我不少功夫,而称赞作者,几乎完全忘记了谈论这个事业的有用性和意义,让公众决定为它工作;另一些人,在我的作品中找不到那些指导性的内容和高深的哲理,这些通常在任何重要著作都能遇到。他们担心化名作者可能受教育不足或不值得恭敬,他们试图避免做出决定性的判断,更想查出用化名的作者是谁。为了让评论家把主题和作者完全分开,我对公众阐明,我不是一个受过高等教育的语言学家,我微不足道,在这个世界上不为人知。我知道我的坦白会让很多人冷静下来,但我希望评判作品,而不是作者。如果作品好,就拿去;如果作品孬 – 就扔掉。我是通过什么方式来创造我的语言的,我是通过什么方法工作的——我在下一个小册子中仍然会说,因为在我看来,这个问题对公众来说毫无意义:只有结果对世界来说尤为重要。

b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,—ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l’ lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne,—ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l’ mondo. (La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla; sed kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)

2) 另一些人则闪耀着无穷无尽的哲学,写出有启发性的文章,根本不思考,也不怀疑他们是否讲得合乎逻辑和感人。而不是在实践中尝试(这很容易做到),我提出的语言是否适合国际理解,是否真的让每个人都有机会被外国人理解,他们谈到了现实语言的生理和历史。 他们没有尝试用自己的耳朵来听我的语言听起来好不好听,而是在理论上谈论发声法则;他们没有分析我是否把字典写得很好,是否能使它更易于理解和实用,而是说字典应该由梵文词根或取自世界所有语言的单词组成。 (语言会因为变得完全无法理解而失去很多;但除了不必要的学识以外,它会得到什么呢?他们完全忘记了问自己。)

c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l’ vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple “ensong, oprinc, in, o, nmivid, is” (anstataŭ: “en sonĝ,o princ,in,o,n mi vid,is“), ili rigardigis iliajn legantojn, “kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas”! La projekton de l’ tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l’ lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el internacia fariĝu tutmonda,—ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l’ afero kaj komprenigis la legantojn, ke “ĉar dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon”! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon.3) 还有一些人对我的主题进行了批评,甚至没有很好地阅读我的小册子,甚至没有试图理解这个主题。例如,他们不理解在写作时单词各部分之间的初始标点符号,例如,“ensong, oprinc, in, o, n mi vid, is”(而不是:“en son?, o princ, in, o n mi vid,is”),他们使他们的读者看到,“这种语言是多么难听和难以理解”!全球投票项目,它与语言的实际和无条件意义完全没有联系,只是为了让语言更快地从各自民族间到全球化而提出的——他们把它当作最重要和最基本的部分并向读者明确“既然千万粉丝(!)不会(永远)聚集起来,事业就没有未来”!有时我甚至阅读关于我的主题的长篇文章,很明显作者甚至没有看过我的作品。

ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je ia afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas “ridinda” kaj taŭgas por nenio.

4) 最后一些人没有谈论我的语言的有用性或无用性,只给出了可能被他们的读者批评为无意义的笑话,因为许多读者没有自己的判断力,而且在任何事情上对他们来说都是最愚蠢的笑话,足以表明这件事是“荒谬的”,一无是处。

Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: “jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!” Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l’ mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’ lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’ publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’ afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kian la jaro estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado kaj provado de l’ afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l’ publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l’ sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l’ lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos la publikigadon de l’ proponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l’ publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l’ jaro decidos la finan formon de l’ lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta.

我不想要表扬,我想要别人帮助我摆脱我犯的错误,如果他们向我指出我的错误只是为了让他们变得更好,而不是无意义的嘲笑或无缘无故辱骂,对我的语言的批评越严厉,我越感激地接受他们,我很清楚,如果一个人比我聪明、学识渊博,他也不可能万无一失。这就是为什么我还没有给出我的语言的最终形式。我不是说,“在这里语言已经创建完毕并准备好了,这就是我想要它的样子并保持这种状态!”凡是可以改进的,都会在世人的劝告下得到改进。我不想成为语言的创造者,我只想成为发起者。这也应该是对那些出乎意料的,想看国际语书报,全词典,国语-国际语词典等的国际语朋友的回应。满足这些朋友对我来说并不难;但让他们不要忘记,这对事业本身来说是危险的,这非常重要,以致于自行决定这样做是不可原谅的。在通过公众的判断之前,我不能说语言已经准备好。一年不是永恒的,但这一年对于事业来说非常重要。我也不能在收到建议后立即对语言进行任何更改,即使建议是最准确的并且来自最有能力的人。 1888 年全年,语言将完全保持不变;但随着这一年结束,那时候所有必要的更改(之前分析和测试)将被发布,该语言将获得最终形式,并且那时候其全面运行将开始。从迄今为止发送给我的建议来看,我认为语言可能变化很小,因为大多数建议是不切实际的,并且是由于对此事的思考和证明不足造成的;但要说语言完全不会改变,我还不能说。此外,我收到的所有建议,连同我对它们的判断,将提交给公众或任何已经知名的学术学院的判断,如果在其中找到哪个学术学院将接受这项工作。如果任何有能力的学院通知我要接受这份工作,我会立即将我身边所有的材料发送给它,我会全部给它,我会带着从未有过的最大喜悦离开现场。脱离作者和发起人的名分 我将成为国际语言的简单朋友,就像任何其他朋友一样。但是,如果没有学术学院愿意接受我的事业,那时候我将继续发表我自己的意见和公众意见的建议,这些提案是我自己在年底前将决定语言的最终形式,我将宣布语言准备就绪。

阅读次数 1,010 legintoj