Lingvaj respondoj – Ŝanĝoj

Ŝanĝoj

Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi «ne estas sufiĉe internacia», ĉar ĝi enhavas preskaŭ nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies devizo estas «frateco de la popoloj». Dum unuj malamike renkontis nian aferon el la kaŭzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa – la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas «malamika al la rusa popolo, ĉar … Volapük havas la rusan vorton «ibo», dum ni donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton «ĉar»!» – Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo «malitaligi» nian lingvon, la proponinto nelonge atendis kaj provis fari mem lingvan miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al lanordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al ĝi sian propran karakteron. Nia afero fariĝus absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, – ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke liaj ŝanĝoj estas necesaj, kaj faris provojn en la daŭro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn ŝanĝojn, dum nia lingvo en ĝia nuna formo, kiu estas tiel «malsveda», havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, antaŭ ol ĝi akceptis ian difinitan formon. – Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom same la slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li ankaŭ volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romanagermanan, tranĉas la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto «internacia» tie estis tradukata «meĵufoka»; sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton «internacia» aŭ «meĵufoka»? li estos preta serĉi la vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava «meĵdu» kaj la germana «Volk», perdinte la «d» kaj la «l», ĉar ankaŭ 2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun ĉi «necesan» ŝanĝon; sed feliĉe li faris provon praktikan, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo. – El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian ŝanĝon, ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj per sonaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l’ lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.

La Esperantisto, 1891, p. 49-50

reveni al Lingvaj respondoj

返回 Lingvaj respondoj

 

阅读次数 765 legintoj