世界语会话指南 26

26. Ĉirkaŭrigardi Urbon 游览市容

A: Mi volas ĉirkaŭrigardi la urbon. Ĉu vi bonvolus min akompani kaj montri al mi la interesajn lokojn?

甲:我想游览一下市容。可以请您陪我同去,给我带路参观吗?

B: Jes, volonte.

乙:可以,愿陪您去。

A: Kiom da parkoj troviĝas en via urbo?

甲:你们市有多少公园?

B: Pli ol dek. Sed mi ne scias la precizan nombron, ĉar plurajn malgrandajn parkojn oni konstruis en la lastaj jaroj.

乙:有十多个。可是我不知道准确的数目。因为今年来修了几个小公园。

A: Jen, bela pagodo sur la monteto! Ankaŭ kiosko vidiĝas tie inter pinarboj!

甲:瞧!小山上有座美丽的宝塔!在松树下面还有座亭子呢!

B: Tie estas unu el la plej grandaj parkoj de nia urbo.

乙:那儿是我市最大的公园之一。

A: Kiel bela avenuo!

甲:多漂亮的林荫路啊!

B: Ĝi kondukas al la Monumento de Liberigo. Tie estas ankaŭ klara fonto.

乙:它通往解放纪念碑。那儿还有一股清泉呢。

A: Kio estas tiu ĉielskrapanta domego?

甲:那座摩天大楼是什么建筑?

B: Ĝi estas nova hotelo. En ĝia plej alta etaĝo estas kafejo kun rondiranta planko, sur kiu staras la tabloj kaj seĝoj. La klientoj povas ĝui birdrigardon de la urbo, trinkante kaj interbabilante.

乙:那是一家新宾馆。宾馆顶层有个喝咖啡的旋厅,桌椅摆在旋动的地板上。顾客可以一面饮咖啡、谈天,一面欣赏下面的城市风光。

A: Tre larĝa estas tiu ĉi bulvardo.

甲:这条林荫大道十分宽。

B: Ĝi estas finkonstruita lastjare. Antaŭe ĉi tie estis kampoj kaj legomĝardenoj.

乙:它是去年刚建成的。以前这儿是耕地和菜园。

A: Kio estas tiu domaro kun glazurtegolaj tegmentoj? Ĉu palaco?

甲:那个琉璃瓦屋顶的建筑群是什么?是座宫殿吗?

B: Ne. Ĝi estas budhisma templo.

乙:不是。那是一座佛寺。

A: Ĉu ĉi tie troviĝas ankaŭ katolikaj kaj kristanaj preĝejoj kaj islamaj moskeoj?

甲:这儿也有天主教堂、基督教堂和伊斯兰清真寺吗?

B: Jes. Ĉu vi ne vidas la pinaklon kun kruco? Tie estas katolika preĝejo. Sed en nia urbo ne estas multaj kristanoj.

乙:有。您没瞧见那个带十字架的尖屋顶吗?那儿有一座天主教堂。不过我们的城市没有许多基督教徒。

A: Ĉu vi interesiĝas pri religio?

甲:您对宗教有兴趣吗?

B: Neniom. Al mi plaĉas la sportoj. Jen estas turo por paraŝuta sporto. Tie, la ronda konstruaĵo estas laborista sporthalo en kiu ofte okazas flugpilka kaj korbopilka konkursoj.

乙:毫无兴趣。我喜欢体育。瞧,这是一座跳伞塔。那边那座圆形建筑是工人体育馆,馆内经常举行排球篮球比赛。

A: Ĉu tie estas ankaŭ naĝejo?

甲:那儿也有游泳池吗?

B: Jes, sufiĉe granda naĝejo endoma. Apude de ĝi estas halo por surglaciaj sportoj.

乙:有的,有个相当大的室内游泳池。旁边还有冰上运动馆。

A: Rigardu, tie kuras kelkaj junuloj puŝante biciklojn!

甲:瞧啊!那儿有几个青年在推着自行车跑步呢!

B: Multaj en nia urbo ŝatas longdistancan kuradon, ĉar tio estas farebla sen bezono de sporta placo aŭ sportiloj, kaj tre utila al la sano.

乙:我市许多人喜欢长跑,因为他无需运动场地或器械,对健康十分有益。

A: Ŝajne tie estas stadiono, ĉu ne?

甲:那儿好像是个体育场,对吗?

B: Jes. Ankaŭ en aliaj kvartaloj troviĝas tiaj stadionoj, taŭgaj por piedpilka ludo.

乙:是的。别的市区也有这种适于进行足球比赛的体育场。

A: Mi rimarkis, ke vi forte emfazas sporton en la lastaj jaroj, kaj viaj sportistoj gajnis multajn ĉampionecojn kaj orajn medalojn en internaciaj sportokonkursoj. Tio estas bona por via modernigo.

甲:我注意到你们近年来十分重视体育,你们的运动员在国际比赛中得了许多冠军和金牌。这对你们的现代化是好事。

B: Jes, por modernigo oni ja bezonas fortan sanon. Nun ni jam akiris la rajton aranĝi la Olimpiajn Ludojn en la jaro 2008 en Pekino. Kaj ni klopodos pli energie por altigi la nivelon de niaj diversaj sportoj en la estonto. Ĉu vi ŝatas la stilon de tiu konstruaĵo? La kombinaĵo de ĉinstila kaj eŭropstila arkitekturoj.

乙:是的,为了现代化人们需要强壮的身体。我们已经获得举办 2008 年奥运会的资格,今后更要努力提高我们各项运动的水平。您喜欢那些建筑的风格吗?是中西建筑合璧。

A: Min interresas la ĉinstilaj pavilonoj kun ekzotika aspekto.

甲:我对于有着异国风味的中式亭阁感兴趣。

B: Sed ĉe ni pli kaj pli multiĝas eŭropstilaj konstruaĵoj. Moderniĝas la urbo.

乙:可是西式建筑越来越多了。这城市在走向现代化。

A: Ŝajne tiuj konstruaĵoj estas fabrikoj, ĉu ne?

看来,那些建筑是工厂,对吗?

B: Jes. Ni venas en la industrian kvartalon. Antaŭe ĉi tie estis tombejoj, kaj nia urbo estis konsuma urbo sen grandaj fabrikoj. Nun ni havas centojn da fabrikoj grandaj kaj malgrandaj.

乙:是的。我们来到了工业区了。从前这儿是些坟地,我们的城市是个消费城市,没有大工厂。现在我们有大大小小的工厂几百家。

A: Ĉu vi havas problemon de polucio?

甲:你们可有污染问题吗?

B: Jes, sed oni jam donas multan atenton pri tio. Ĉiu nova fabriko devas bone solvi tiun problemon antaŭ ekfunkcio.

乙:有的,不过人们已经给予重视。每个新工厂必须妥善解决这个问题才能开工。

A: Do bone.

甲:那就好。

B: La kvartaloj de kulturo kaj komerco troviĝas en la norda kaj okcidenta partoj. Ĉar ĉi tie ofte blovas nordaj kaj okcidentaj ventoj.

乙:文化区和商业区在北城和西城。因为这里常常刮北风和西风。

A: Tiu aranĝo estas bona por la sano de la loĝantoj. Ha, ankaŭ ĉi tie svarmas aŭtoj kaj viglas trafiko. Ĉu ofte okazas trafikaj akcidentoj?

甲:这一安排有益于居民的健康。哈,这里汽车也很多,交通繁忙。常出交通事故吗?

B: Ne tiel multe kiel en via urbo. La loĝantaro bone observas la trafikan regularon, kaj krome oni konstruis superstratajn pontojn kaj transpasajn tunelojn ĉe multaj antaŭaj zebrostriaj pasejoj.

乙:不像你们城市那样多。居民十分遵守交通规则,此外在以前有人行横道处修建了过街天桥或过街地道。

A: Ankaŭ la trefkruciĝoj kontribuas al sekura trafiko, ĉu ne?

甲:立交桥对交通安全也起着作用,是不?

B: Jes. Sed por konstrui pli multajn trefkruciĝojn, iuj kruciĝejoj estas portempe malfacile trapaseblaj.

乙:是的。不过为了修建更多立交桥,有些交叉路口暂时不好通过了。

A: Tie ĉi estas malnova kvartalo de la antikva urbo, ĉu?

甲:这儿是这座古城的老市区吧?

B: Jes. Ni decidas ĝin konservadi kiel historian restaĵon en la modernigota urbo. Jen, tie estas bazaro de antikvaĵoj kaj malnovaj objektoj. Ĉu ĝi interesas vin?

乙:是的。我们决定把它保留下去,作为将来这座现代化了的城市的历史文物。瞧,那儿是一个古旧物品市场。您对它有兴趣吗?

A: Jes, iom. Mi ĝin vizitos poste por aĉeti memoraĵojn por miaj amikoj. Rigardu, tie estas interesa konstruo. Ĝi estas malnova triumfarko, ĉu ne?

甲:有点兴趣。以后我来逛逛,给朋友买点纪念品。瞧,那儿有一个有趣的建筑。它是一座老凯旋门,是吗?

B: Ne. Ĝi nomiĝas pajloŭo. Pajloŭo estas konstruaĵo el ŝtono, ligno aŭ brikoj por memorigi pri gravaj okazoj aŭ personoj, kiel konstruo de templo, virgulino k.s.

乙:不是。它叫牌楼。牌楼是用以纪念重大事件或人物(如庙宇的修建、贞女等)的木、石、砖建筑物。

备用词语

strateto 小巷,placo 广场,loĝkvartalo 居民区,hospitalo 医院,muzeo 博物馆,galerio 画廊,belarta ekspoziciejo 美术展览馆,historia muzeo 历史博物馆,universitata urbo 大学城,sanatorio 疗养院,skafaldo 脚手架,tura argano 塔吊,kloako 下水道,gastubo 煤气管道,transformatorejo 变电站,butiko 商店,magazeno 百货公司,sonorilturo 钟楼,tamburturo 鼓楼,portalo 门楼,konservatorio 音乐学院,triumfa arko 凯旋门,televida turo 电视塔,trotuaro 人行道,barilo 栅栏,heĝo 树墙,ĉirkaŭmuro 围墙,ĉirkaŭfoso 城壕,aleo 园林路,pado 小路,sakstrateto 死胡同,vojmontrilo 路标,teraso 台,korto 院子,ŝtuparo 台阶,perono 门廊,gazono 草坪,verando 阳台,urbodomo 市政府,policejo 警察局,institucio 机关、学校、医院等机构,instituto 研究所,学院,biblioteko 图书馆,infanĝardeno 托儿所,florvendejo 花店,restoracio 饭店,tetrinkejo 茶馆,drinkejo 酒馆,kafejo 咖啡馆,banejo 澡堂,barbirejo 理发店,tajlorejo 裁缝铺

 

第25课回目录第27课

阅读次数 410 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *