世界语会话指南 3

3. Aĝo 年龄

Kian aĝon havas via frato?

你兄弟多大年纪?

Li estas dudek-jara.

他二十岁。

Kiun aĝon havas via patro?

你父亲多大岁数?

Li estas kvindek-jara.

他五十岁。

Kiom da jaroj havas via fileto?

你的小儿子几岁了?

Li havas apenaŭ tri jarojn.

他刚刚三岁。

En kiu aĝo vi estas?

你年纪多大了?

Mi estas en la dudekses-jara aĝo.

我二十六。

Do ni estas samaĝaj!

那我们是同岁了!

Ĉu homoj en nia aĝo povas ellerni lingvon?

我们这样年龄的人能学会语言吗?

Jes, oni povas tion fari eĉ en pli granda aĝo. Ne gravas la aĝo, sed la kuraĝo!

能,就是年龄再大些也能。不在乎年龄,重要的是勇气。

Ŝi estas pli aĝa, sed malpli saĝa.

她年纪比人大,智力比人差。

Kvankam nur dektri-jara, ŝi tamen jam fariĝis ĉampiono en la konkurso.

虽然只有十三岁她却已经在比赛中得了冠军。

Lia pli aĝa frato estas pianisto kaj lia pli juna fratino estas violonisto.

他哥哥是位钢琴家,他妹妹是位小提琴家。

La blankharulo estas unu el la veteranaj esperantistoj de nia urbo. Baldaŭ ni celebros la oran jubileon (50-dekjariĝon) de lia esperantiĝo.

那位白发老人是我们市的老世界语者之一。不久我们要庆祝他从事世界语五十年。

Lastjare ili festis la arĝentan jubileon de sia geedzeco.

去年他们庆祝了自己结婚二十五周年。

Ŝajnas al mi, ke li estas ĉirkaŭ sesdek-jara, sed efektive li jam superis la aĝon de okdek jaroj.

我看他大约有六十岁,实际上他已经八十多岁了。

Jes, vere. Li aspektas multe pli juna ol li fakte estas.

啊,的确是,他样子看起来比实际上年轻得多。

Tamen lia penso jam ne estas tiel rapida kiel en lia bela aĝo. Liaj manoj ĉiam tremetas.

可是他的脑筋已经没有正当年那样敏捷了。他的手经常发抖。

La aĝo maljuna ne estas oportuna, ĉu ne?

俗话说年高多不便,不是吗?

Jes. Tamen la maljunaj ofte havas valorajn spertojn.

不错。可是老人往往有宝贵经验。

Li estas la plej aĝa, do li prenu la honoran lokon.

他最年长,就请他坐上席吧。

备用词语

Diamante jubilee (60-jariĝo aŭ 75-jariĝo) 60 大庆或 75 大庆,feto 胎儿,bebo、infaneto 婴儿,suĉinfano 奶娃娃,infano 儿童,knabo 男孩,knabino 女孩,geknaboj 少年,adolto、plenaĝulo 成人,grandaĝulo、maljunulo、oldulo 老人,gejunuloj 青年,bubo 顽童、小淘气,plenkreskulo 大人,infanaĝo,infaneco 童年,knabeco 少年时期,juneco 青年时期,adoleskanteco 青春期,viraĝo 壮年,maljuneco、oldeco 老年,mortema 早晚要死的,plejaĝulo 族长,kadukulo 衰老的人,longvivulo 长寿者,novnaskito 新生儿,eternulo 永生的人

 

第2课回目录第4课

阅读次数 306 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *