世界语会话指南 32

32. En Kamparo 农村

A: Preskaŭ nerekoneblas via vilaĝo! Kiam mi vizitis vin lastfoje, mi vidis neniun pluretaĝan domon, sed nun multaj vilaĝanoj loĝas en elegantaj domoj duetaĝaj. Kiel beliĝis via vilaĝo!

甲:你们的村子几乎认不得了!上次我来的时候,没见一座楼房,现在好多老乡住上了漂亮的二层楼房。你们的村子变得多美呀!

B: Jes, jes. Arkitektoj donis al ni grandan helpon; ili desegnis, speciale por ni, plurajn tipojn de kamparanaj loĝejoj, ke ni elektu laŭ nia bezono. Iuj kamparanoj lertegaj eĉ mem projektis por si belan loĝejon. Ili riĉiĝis kaj deziras loĝi pli komforte kaj eĉ aĉetis kolorajn televidilojn.

乙:是啊,是啊。建筑师帮了大忙,特别给我们设计了多种农民住宅,供我们挑选。有些特别能干的农民还自己设计了美观的住宅。他们富起来了,想住得更舒服点,甚至还买了彩电。

A: Neimagebla afero antaŭ kelkaj jaroj! Kiel do oni sukcesis akiri tiel multe da monno?

甲:这在几年前是不可思议的!人们怎么弄到这么多钱的?

B: Dank’ al entrepreno de flankokupoj, kiel bredado de dombirdoj, dombestoj, abeloj, fiŝoj kaj aliaj, kultivado de drogherboj, plektado de korboj el bambuo aŭ salikvergoj, brodado, funkciigo de malgrandaj fabrikoj por produkti ĉiutagajn bezonaĵojn, prepari teon kaj sukeron k.t.p.

乙:靠经营副业,饲养家禽啦,饲养家畜啦、养蜂、养鱼等等,种药材、编竹器、编柳筐、刺绣、开生产日用品的小工厂、制茶、制糖等等。

A: Kiel iras la terkulturado? Ĉu ĝi ne estas iom neglektita?

甲:地种得怎样?没有被忽视吧?

B: Ankaŭ la terkulturo progresis. Antaŭe oni ne bone plenumis la flegadon de la plantoj, kaj emfazis nur aplikon de terkulturaj maŝinoj; sed hodiaŭ ni donas grandan atenton al semselektado, uzo de bonspeciaj semoj, ĝustaj sterkado kaj irigaciado kaj zorga flegado al la plantoj.

乙:种田也取得了进步。以前作物管理得不好,只强调使用农机;今天我们很注意选种、使用良种、正确施肥、灌溉、管理作物。

A: Kiel iras via kultivado de kotono kaj oledonaj plantoj?

甲:你们的棉花和油料作物的种植怎样?

B: Rimarkindan sukceson ni atingis ankaŭ en tio.

乙:这方面我们也取得了显著的成就。

A: Kaj la porkbredado?

甲:养猪业如何?

B: Bonege ĝi iras. Meznombre ĉiu familio bredas sep porkojn. Nun ni komencis bredi specon de porkoj, kiu povas doni pli multe da malgrasa viando kaj grandan kvanton da organika sterko por fekundigi kampojn.

乙:搞得很好。平均每户饲养着七头猪。现在我们开始养一种多产瘦肉的猪,还能提供大量有机肥料来肥田。

A: Kiel iras la edukado en via vilaĝo?

甲:你们村的教育进行得怎么样?

B: Bone funkcias la elementa lernejo kaj ni fondis novan mezlernejon. Sed mankas al ni sufiĉe da kompetentaj instruistoj. Kvankam la normala lernejo en la gubernia urbo estas vastigita, tamen ĝi ne povas elbaki sufiĉe da instruistoj por plenumi la bezonon.

乙:小学办得不错,我们还创立了新的中学。可是我们缺乏胜任工作的教师。虽然县城里的师范学校扩大了。可是还不能培养出足够的教师来满足需要。

A: Kiel laboras la filmoprojekcia grupo?

甲:电影放映队工作如何?

B: Ĝi jam ne funkcias; oni ne plu sentas la bezonon de ĝi. En la lernejo estas granda kolora televidilo, kiu montras programerojn en ĉiu vespero al la vilaĝanoj. La gejunuloj avidas sciencajn kaj teknikajn sciojn kaj vizitas fakajn kursojn de agronomio, medicino, elektroniko kaj dizelo.

乙:它停办了;人们不再觉得需要它了。学校里有部大彩电,每天晚上给村里放映节目。青年们渴求科学知识,在参加农业、医学、电子学和柴油机的专修班。

A: Kiel iras la virina laboro?

甲:妇女工作怎样?

B: Antaŭe oni kuraĝigis la virinojn fari, kion la viroj faras, kiel ekzemple konduki traktoron, sarki kaj rikolti, konstrui irigacian kanaleton k.s.; nun la virinoj turnas sian atenton al laboroj pli konvenaj al ili, kiel guvernado, brodado, instruado al geknaboj en lernejoj, bredi dombirdojn k.t.p.

乙:从前人们鼓励妇女从事男人干的活,例如开拖拉机、除草、收割、修水渠等等;现在妇女把注意转向更适合她们干的活,如保育工作、刺绣、教小学生、饲养家禽等。

A: Kiel vivas la gemaljunuloj, kiuj ne havas parencon por ilin vivteni?

甲:无亲戚抚养的老人生活得怎样?

B: Ili vivas feliĉe en la Maljunula Hejmo.

乙:他们在老人之家生活得很幸福。

A: Vi jam progresis en ĉiuj aferoj. Mi deziras al vi ankoraŭ pli belan estonton.

甲:你们各方面有了进步。祝你们的未来更加美好。

备用词语

A. 一般用语

laborforto 劳动力,kolektiva kultivado 集体耕作,individua kultivado 个体耕作,modernigo de agrikulturo 农业现代化,respondeca sistemo de individua laŭkontrakta produktado 个人承包生产责任制,alterna kulturo de plantoj 轮作,agrikultura imposto 农业税,klimato favora al agrikulturo 有利农业的气候,bela perspektivo 前景美好,multokupa sezono 忙季,pohektara produktokvanto 单位面积产量,puto 井,pumpstacio 泵站,agronomo 农艺师,teknika reformo de agrikulturo 农业技术改造

B. 农作物

tritiko 小麦,rizo 水稻,maizo 玉米,milio 谷子,aveno 燕麦,poligono 荞麦,hordeo 裸大麦,sekalo 大麦,sorgo 高粱,sojfabo 大豆,fabo 蚕豆,fazeolo 小豆,glua rizo 糯米,sezamo 芝麻,tabako 烟草,lino 亚麻,juto 黄麻,kanabo 大麻,kapoko 木棉,beto 甜菜,sukerkano 甘蔗,teo 茶,arakido 花生,batato 白薯,terpomo 马铃薯、土豆

C. 农事

agro 耕地,parcelo 地块,alkala grundo 盐碱地,fekunda grundo 肥土,bedo 畦,ŝtupokampo 梯田,racia sterkado 合理施肥,stalsterko 厩肥,bakteria sterko 细菌肥料,nitrogena sterko 氮肥,kalia stero 钾肥,fosfata sterko 磷肥,fekundeco 肥力,dreni 排水,konstrui riverbaraĵon 修堤坝,akvorezervejo 水库,norio 水车,kluzo 闸,pluvokvanto 降雨量,precipitaĵa kvanto 降水量,hibrida specio 杂交品种,artefarita fekundigo 人工受精,erpi 耙地,falĉi 割(庄家),draŝi 打场,pluki 采摘,senŝeligi 去皮,transplanti 栽种,grefti 嫁接,inokuli 接芽,degrajnigi 脱粒,fiinsekto 害虫,akrido 蝗虫,maizpiramido 玉米螟,rizpiramido 稻苞虫,smuto de milio 谷子黑穗病,ruĝokula burdo 赤眼蜂,plugilo 犁,diskerpilo 圆盘耙,ŝprucigilo 喷雾器,kombajno 康拜因,pedala draŝilo 脚踏打谷机,rizplantilo 插秧机

Ĉ. 副业

forstigo 造林,forstozono 林带,arbidkultivejo 苗圃,arbaro 森林,lako 漆,kaŭĉuko 橡胶,paŝtejo 牧场,veterinaro 兽医,arbohakisto 伐木工,metiarto 手工工艺(关于动植物名称请参阅 23 和 24 章)

 

第31课回目录第33课

阅读次数 247 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *