世界语会话指南 33

33. En Konstruejo 工地上

A: Grandioza sceno! Se mi ne vidus ĝin, estus malfacile por mi imagi al mi la imponecon de la konstruejo de tiu ĉi akvomastruma kompleto!

甲:真壮观!如非眼见,这套水利工程的气派我是难以想象得出的!

B: Sed nun ni povas vidi nur parton de la tuta konstruo; iuj laboroj ĵus komenciĝis, ankoraŭ kelkaj ekiros venontjare.

乙:可是我们现在还只能看到整个工程的一部分呢;有的工作刚刚开始,有的明年才开始进行。

A: Tiel granda do estas la tuta konstruo!

甲:全部工程原来这么大!

B: Jes, krom la riverbaraĵo70 metrojn alta, kaj 400 metrojn longa, ŝipokluzo por dekmil-tonelaj ŝipoj, kluzoj por forfluigi sablon kaj tralasi superbezonan akvon, hidroelektrejo kun kapacito de ĉ. miliono da kilovatoj, ni konstruos ankaŭ aliajn objektojn.

乙:是的,除了高七十米长四百米的拦河坝,可容万吨轮的船闸、冲沙闸和泄洪闸、装机容量百万千瓦的水电站,我们还要建设其它项目。

A: Nome kiujn?

甲:说说是什么项目呢?

B: Transformatoran stacion, administrejon, pontojn, fervojon, aŭtovojon, loĝdomojn, fabrikojn…

乙:变电站啦、管理处啦、桥梁、铁路、公路、住房、工厂……

A: Ĉu ankaŭ fabrikojn?

甲:还要建工厂吗?

B: Jes, ĉar ĉi tie abundos je elektro kaj en la ĉirkaŭaĵo troviĝas diversaj riĉfontoj por disvolvi industrion.

乙:是的,因为这儿有的是电,在附近还有发展工业的各种资源。

A: Do formiĝos nova industria urbo.

甲:那么说将会形成一座新的工业城市了。

B: Moderna urbo kun parkoj, muzeoj, bibliotekoj, radiostacio, televida stacio, sciencaj institutoj, stadiono, hospitaloj, librejoj kaj ankaŭ universitato.

乙:一座具有公园、博物馆、图书馆、电台、电视台、科学研究所、体育场、医院、书店、还有大学的现代城市。

A: Ĝi havos ankaŭ poŝtejon, bankon, butikojn, hotelojn, infanĝardenojn, barbirejojn, tajloristajn butikojn, banejojn kaj aliajn servejojn, ĉu ne?

甲:还要有邮局、银行、铺子、旅馆、幼儿园、理发馆、裁缝店、浴室等等服务设施吧?

B: Kompreneble. Se mankus al ĝi restoracioj, kie la gastoj do prenu manĝon? Ankaŭ tetrinkejojn kaj kafejojn ni devas konstrui.

乙:当然。如果没有饭店,客人又到哪儿吃饭呢?我们还要建茶馆、咖啡馆。

A: Kiom da tempo oni bezonos por plenumi la nunan planon? Certe longe daŭros la konstruado. Eble jardekon?

甲:完成全部计划要多少时间呢?一定要很多时间吧?也许要十年?

B: Ne tiom longe. Se ni farus laŭ la malnova maniero, eĉ pli ol dek jarojn ni bezonus. Por pli bone kaj rapide konstrui, ni enkondukos novajn teknologiojn el fremdaj landoj kaj aplikos diversajn modernajn maŝinojn.

乙:不用那么久。如果照老办法行事,也许要十年以上呢。为了建设得又好又快,我们从国外引进新工艺、采用现代机械。

A: Mi vidas, mi vidas. Gigantaj gruoj svingadas siajn fortajn brakojn por levi pezaĵojn, kamionoj kaj buldozoj brue laboregas, ĉentransportiloj kaj rimentransportiloj liveradas necesajn materialojn al konstruistoj, betono estas verŝita al difinitaj lokoj per maŝino… multaj pezaj laboroj ne plu estas farataj permane.

甲:看到了,看到了。巨大的起重机在挥动着强有力的臂膀吊运重载,卡车和推土机在轰鸣奔忙,链式和皮带式的传送带在把需用的原料送到建筑者的身边,混凝土用机器浇注到了指定的地点……许多重活都不用手工操作了。

B: Flanken! Jen alkuras kamionoj!

乙:靠边!瞧,卡车来了!

A: Kial ili portas tiel multe da U-ŝtaloj?

甲:干嘛它们运那么多槽钢呢?

B: Por konstrui ŝtalajn turojn de telfera (kabklotransporta) linio.

乙:用以建造缆车运输线的铁塔。

A: Kiom da teraĵo kaj ŝtonoj oni devas movi por konstrui la akvomastruman kompleton?

甲:修建这套水利工程要动多少土石方?

B: Oni diras, ke la movataj teraĵo kaj ŝtonoj sufiĉas por konstrui muron kun alteco unumetra kaj larĝeco unumetra, tiel longan ke ĝi sufiĉas por ĉirkaŭi la terglobon ĉe la ekvatoro.

乙:据说土石方够修一条足以环绕地球赤道的高一米宽一米的墙。

A: Giganta laboro! Kaj ĝin plenumos la loĝantoj en tiuj moveblaj domoj.

甲:工程真大啊!这项工程将由住在活动房子的那些人完成。

B: Malaperos tiuj provizoraj domoj kaj ilin anstataŭos altaj etaĝdomoj, parko, infanĝardeno, restoracio…

乙:那些临时房屋将消失而代之以高层建筑、公园、幼儿园、饭店……

A: Ĉu la konstruo de la baraĵo ne malhelpos la generadon de la fiŝoj, kiuj devas demeti ovojn en la supra parto de la fluo?

甲:水坝的建立不会妨碍需要在上游产卵的鱼儿的繁殖吗?

B: Ne, ĉar pri tio antaŭe oni jam faris necesajn aranĝojn.

乙:不会,因为关于这事人们早已作了必要的安排。

A: Ĉu oni ankaŭ bredos fiŝojn en la giganta akvorezervejo?

甲:也要在水库养鱼吗?

B: Jes, certe.

乙:是的,当然要养。

备用词语

skafaldo 脚手架,betonpreparilo 水泥搅拌机,fosmaŝino 挖土机,termezurado 测量土地,nivelilo 水平仪,mezurbendo 皮尺,bluplano 蓝图,ŝtaltrabo 钢梁,trusto 构架,asbesta tegolo 石棉瓦,armita betono 钢筋混凝土,bazfosaĵo 基坑,ramilo 夯,rampaliso 基桩,terŝutaĵo 填方,mortero 三合土,kalko 石灰,stupo 麻刀,stuko 灰泥,trulo 抹刀,briko 砖,tegolo 瓦,kahelo 瓷砖,marmoro 大理石,artefarita marmoro 人造大理石,ondlado 瓦楞铁,fajrrezizsta briko 耐火砖,peĉo 沥青,planko 地板,plafono 天花板,tegmento 屋顶,ĉevrono 椽子,niĉo 壁龛,koridoro 走廊,perono 台阶,fasado 前山,kupolo 圆屋顶,turo 塔楼,portalo 门楼,soklo 基座,vando 隔断,kamentubo 烟囱,fundamento 基地,civila inĝenierado 土木工程,kameno 壁炉,fosto 柱子,trabo 梁,sojlo 门槛,pordo 门,fenestro 窗,baskula fenestro 活页窗,franca fenestro=pordofenestro 落地窗,blinda fenestro 假窗,duklapa fenestro 双扇窗,kadra fenestro 外边有铁框的窗子,pinaklo 尖顶,volbo 圆顶,belvedero 瞭望塔,verando 阳台,lifto 电梯,radiatoro 暖气包,klimatizilo 空调器,elevatoro 步电梯

 

第32课回目录第34课

阅读次数 228 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *