世界语会话指南 45

45. Perfektigo per Praktiko 以实践求完善

A: Kion vi legas, kamaradino?

甲:同志,您在读什么?

B: Gvidlibro pri konversacio.

乙:会话指南。

A: Vi tre diligentas, ofte legas eĉ dum la vesperkunsidoj.

甲:您真勤奋,晚会上也常常阅读。

B: Sed malrapide mi progresas en konversacio! Ankaŭ vi balbutadis antaŭe, sed nun vi parolas flue. Kiel vi atingis tian sukceson?

乙:可是我的会话进步很慢。您以前说话也是结结巴巴,可是现在讲得流利了。您是怎样成功的呢?

A: Per praktiko.

甲:通过实践。

B: Antaŭe mi jam aŭdis, ke por progreso necesas praktiko. Mi tamen ne kuraĝas paroli… precipe kun lertuloj.

乙:以前我就听说,要进步就得实践。可是我不敢说话……特别是不敢和熟练的人讲话。

A: Ne kuraĝas? Kion do vi timas?

甲:不敢?您怕什么?

B: Fari erarojn.

乙:怕错。

A: Nur tiu ne eraras, kiu nenion faras. Via letero skribita al mi montris, ke vi jam havas fundamentan scion pri Esperanto kaj kapablas ĝin uzi. Ne timu! Ni ofte faras erarojn eĉ en uzado de la gepatra lingvo, do nature ni ne povas paroli en Esperanto tute senerare.

甲:啥也不做,才不会错。您写给我的信表明您已经有了世界语的基本知识,会使用它。不要害怕。就是使用我们的母语我们也常常搞错,讲世界语当然不会完全没有错误。

B: Mi timas precipe pri tio, ke mia prononcado estas neĝusta. Kiel oni povas ĝuste elparoli la konsonantojn r, ĥ, ĉ, ĝ, ŝ…?

乙:我特别害怕的是我的发音不正确。怎样才能正确发出辅音字母 r, ĥ, ĉ, ĝ, ŝ 的音呢?

A: Vi jam povas ĝuste elparoli r, kvankam ne tre lerte. Ripete vin ekzercu, kaj vi parolos pli flue kaj pli facile post kelkaj semajnoj. Ĥ tute identas kun la hanlingva h en la latiniga sistemo.

甲:您已经会正确发 r 的音,不过还不熟练。您反复练习,过几个星期就读得更流利更轻松了。字母 ĥ 的读音完全和汉语拼音的 h 一样。

B: Ĉu vere? Kaj ĉ, ĝ, ŝ? Ĉu ili identas kun ch, zh, sh?

乙:真的吗?ĉ, ĝ, ŝ 呢?它们和 ch, zh, sh 一样吗?

A: Ne.

甲:不一样。

B: Do kun q, j, x?

乙:那么和 q, j, x 呢?

A: Ankaŭ ne. Atente legu klarigojn pri prononco de ĉ, ĝ, ŝ en lernolibro kaj ilin elparolu ĝis lertiĝo. Certe vi sukcesos.

甲:也不一样。请仔细阅读课本关于 ĉ, ĝ, ŝ 发音的说明,一直练到熟练为止。您一定会成功的。

B: K-do Sun diras al mi, ke erare mi elparolas b, d, g. Ĉu ankaŭ vi tiel opinias?

乙:孙同志说我的 b, d, g 发音不对。您也认为是那样吗?

A: Jes. B, d, g estas voĉaj konsonantoj. Ĉar mankas al la ĉina lingvo tiuj voĉaj konsonantoj, multaj ĉinaj esperantistoj elparolas b, d, g kiel p, t, k sen forta elspiro.

甲:是的。b, d, g 是浊辅音。因为汉语没有这些浊辅音,许多中国世界语者把 b, d, g 读成不送气的 p, t, k。

B: Kiel do mi korektu mian eraron?

乙:那我如何来改正自己的错误呢?

A: Faru same kiel pri ĉ, ĝ, ŝ. Cetere vi ekzercu vin per voĉlegado de jenaj vortoj: bindi, pinto; bordo, porto; pego, beko; dento, tendo; bendo, pento; bato, pado; sendi, senti.

甲:照 ĉ, ĝ, ŝ 的办法进行。此外,请练习朗读下列词语:bindi, pinto; bordo, porto; pego, beko; dento, tendo; bendo, pento; bato, pado; sendi, senti.

B: Mi rimarkis, ke multaj akcentas la prefikson mal- en malamiko, malatenti, malsanulo kaj similaj. Ĉu tio ne estas eraro?

乙:我注意到,许多人重读 malamiko, malatenti, malsanulo 之类词语中的前缀 mal-。这不是错误吗?

A: Kvankam la ĉefakcento ĝenerale falas sur la antaŭlastan silabon de la vortoj el du aŭ pli ol du silaboj, tamen la vortoj kaj vortelementoj povas ricevi logikan akcenton sur ceteraj silaboj. Ĉar la prefikso mal- havas gravan sencon, nature ĝi ricevas certan logikan akcenton. Ĝusta uzo de logikaj akcentoj estas tre grava.

甲:虽然两个和两个以上音节的词的主要重音在倒数第二音节上,可是词和词素可以在某些音节上有逻辑重音。因为前缀 mal- 有重要的意思,当然它可以有一定的逻辑重音。正确使用逻辑重音很重要。

B: Kiel oni povas ĝuste difini la logikan akcentojn de la frazoj?

乙:如何来确定句子的逻辑重音呢?

A: Unue bone komprenu la signifon de la frazoj kaj eltrovu la gravajn vortojn en ili. Ĝuste tiuj emfazendaj frazeroj devas ricevi akcenton logikan. Ekzercu vin per voĉlegado kaj vi lertiĝos en tio.

甲:首先要弄清句子的含义,找出其中的重要词语。正是这些句子成分应该有逻辑重音。

B: Ni devas lerni de la oratoroj kaj lertaj deklamantoj, ĉu ne?

乙:我们应该向演说家和熟练的朗诵家学习,不是吗?

A: Jes. Ĉu vi havas kasetojn de paroloj de tiaj personoj? Oni diras, ke la jugoslaviaj esperantistoj parolas modele.

甲:是的。您有这种人的录音带吗?据说南斯拉夫的世界语者发音标准。

B: Ĉu vere? Bedaŭrinde mi ne havas kasetojn.

乙:真的吗?可惜我没有盒磁带。

A: Mi kopios kelkajn por vi. Klopodu por perfektigo per praktiko.

甲:我给您复制几盘。要努力通过实践完善读音。

 

(Fino)
1980.12.《世界》初稿。2001 4 月 18 日修订
2001 07 28 再次修订

 

第44课回目录

阅读次数 260 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *