世界语会话指南 44

44. Debato 辩论

A: Mi rimarkis kun ĝojo, ke nia klubo multe progresis en parolo de Esperanto dank’ al praktika uzo de la lingvo en la klubo. Hodiaŭ ni okazigas tiun ĉi debatan ekzercon por akiri sperton pri diskutado. La temo por nia diskutado estas la internacieco de Esperanto. Kiu volas paroli la unua?

甲:我高兴地看到,通过实地运用,我们俱乐部的世界语口语进步很大。今天我们举行这次辩论练习,以取得讨论经验。我们的话题是世界语的国际性。谁先发言?

B: Mi. Esperanto estas internacia helpa lingvo. Ĝi estas dediĉita por uzado en internacia komunikado. Nun ĝi ludas pli kaj pli gravan rolon. En tiu senco ni povas diri, ke ĝi havas internaciecon, ĉar ĝi funkcias en internacia tereno. Sed ĝia vortaro, ĝiaj vortradikoj plejparte devenis de okcidentaj lingvoj. En konsidero pri tio, ni ne povas diri, ke ĝi havas larĝan internaciecon.

乙:我发言。世界语是国际辅助语。它是国际交流的语言。现在它起着越来越重要的作用。在这个意义上说,它具有国际性,因为它用在国际领域。可是它的词汇,它的词根大都来自西方语言。就这一点来看我们不能说它具有广泛的国际性。

C: Mi tute samopinias kun vi. Kvankam eĉ ni ĉinoj povas trovi en Esperanto nombron da tuj rekoneblaj vortoj kiel tanko, sofo, radaro, ĥolero, kafo, ĉokolado kaj lasero, tamen la plejparto de la Esperantaj vortradikoj estas fremdaj por ni. Por larĝigi la internaciecon de Esperanto, oni devas pliinternaciigi ĝian vortaron; oni devas enkonduki en ĝin vortojn el la ĉina kaj aliaj neeŭropaj lingvoj.

丙:我完全同意您的意见,虽然连我们中国人也能马上认识 tanko(坦克)、radaro(雷达)、ĥolero(虎烈拉)、kafo(咖啡)、ĉokolado(巧克力)、lasero(莱塞)这些词语,然而世界语的绝大部分词根对我们是陌生的。应该扩大它的词汇的国际性;应该引入中文和其它非欧洲语言的词语。

Ĉ: Estas bone, ke Zamenhof zorgis pri la internacieco de la Esperantaj vortradikoj, ke ili estas rekoneblaj por la homoj, kiuj uzas denaske aŭ ellernis latinidajn lingvojn. La internacieco de la Esperanta vortaro estas neneigebla por la sciantoj de hindeŭropaj lingvoj. Estus tre bone, se oni povus havigi al Esperanto vortaron tuj rekoneblan por la tuta homaro. Tamen tio estas absoluta neebla.

丁:柴门霍夫注意了词根的国际性,使从小使用或者学习了拉丁语系语言的人能够认识它们,这是好的。世界语词汇的国际性对于懂得印欧语系语言的人来说是不可否认的。如果能够使世界语的词汇对全人类一看便知,当然很好。然而这根本办不到。

D: Unu el la plej gravaj karakterizaĵoj de la nacioj ja estas la naciaj lingvoj. Se la naciaj lingvoj ne diferencus unu de alia je vortaro, fonetiko kaj gramatiko, ili fariĝus unu sama lingvo, kaj tiam oni ne plu povus paroli pri internacieco!

戊:民族的最主要的特征之一是民族语言。如果民族语言的词汇、语音、语法都没有区别,它们就成了同一种语言,那时也就无从谈论国际性了!

B: Kara, ne troigu! Mi volas nur rimarkigi vin, ke mankas al Esperanto sufiĉe da orientaj elementoj, por ke ĝi havu larĝan internaciecon.

乙:亲爱的,不要夸大其词!我只是要请您注意世界语没有足够多的东方的成分,来使它具有广泛的国际性。

Ĉ: K-do C proponis, ke oni enkonduku ĉinajn radikojn en Esperanton. Ĉu tio povas fari Esperanton pli internacia? Tion nur pezigos, malfaciligos la lingvon.

丁:丙同志建议引入中国词根。这能够使世界语更国际化吗?这只能使语言变得更笨重、更难学。

D: La tuj-rekonebleco de vorto en Esperanto por unu nacio signifas samtempe fremdecon por alia nacio. En Esperanto estas pluraj vortoj por regnestro: reĝo, sultano, imperiestro, mikado, ĉaro kaj ŝaho. Ĉiuj ili estas fremdaj por ni ĉinoj. Ĉu ni enkonduku en Esperanton la ĉinan vorton gŭoŭang-o aŭ hŭangdi-o por plilarĝigi la internaciecon de la Esperanta vortato?

戊:世界语单词对一个民族的熟识就意味着对另一个民族的陌生。世界语有好几个国家元首的词儿:reĝo(国王)、sultano(苏丹)、imperiestro(皇帝)、mikado(天皇)、caro(沙皇)和 ŝaho(沙赫)。对中国人它们都是陌生的。是不是再给世界语的词汇引入 gŭoŭang-o(国王)或 hŭangdi-o(皇帝),以扩大其国际性呢?

A: Same kiel aliaj nenecesaj neologismoj, tio nur malfaciligas la lingvon.

甲:和其它不必要的新词一样,这只能增加语言的难度。

E: Mi opinias, ke la internacieco de Esperanto kuŝas ĉefe en la simpleco de ĝia fonetiko, la reguleco de ĝia gramatiko, la racieco de ĝia vortfarado, la fleksebleco de ĝia vortordo, la logikeco de ĝiaj…

己:我认为世界语的国际性主要在于它的语音的单纯、语法的规则性、构词的合理性、语序的灵活性、它的逻辑性……

D: Ĝuste tion mi volus diri. Reguleco, racieco, logikeco, simpleco garantias al ni facilecon de la lingvo. Komuneco, racieco, reguleco kaj logikeco ja estas bonaj por ĉiuj nacioj.

戊:我正想谈这一点。规律性、合理性、逻辑性、简易性保证语言的容易。其共性、规律性、逻辑性对所有民族都是好的。

E: Dank’ al ekzisto de la finaĵo “n”, oni povas diri en Esperanto:

  1. Mi amas vin.
  2. Mi vin amas.
  3. Vin mi amas.
  4. Vin amas mi.
  5. Amas vin mi.
  6. Amas vin mi.

Ili ja estas ĉiuj eblaj ses vortordoj de tiu frazo en ĉiuj homaj lingvoj. Ankaŭ en tiu fleksebla, libera vortordo kuŝas la internacieco de Esperanto.

己:由于有词尾”n” ,可以用世界语说:

  1. Mi amas vin.(我爱你。)
  2. Mi vin amas.(我把你爱。)
  3. Vin mi amas.(你呀我爱。)
  4. Vin amas mi.(你呀爱被我。)
  5. Amas vin mi.(爱你被我。)
  6. Amas mi vin.(爱我把你。)

它们是这句话在人类语言中所有的六种语序。在这个灵活的自由的语序中也有世界语的国际性。

A: Lia argumento ŝajnas paradokso por momento, sed post konsidero ĝi fariĝas komprenebla kaj akceptebla.

甲:他的议论乍听起来有些奇怪,但是考虑一下之后就成为可以理解可以接受的了。

B: Post la diskuto nun mi vidas, ke la internacieco de lingvo estas iom komplika afero. Tre gravas ja por ni teni la simplecon de Esperanto, ĉar facileco ja estas gravega kvalito por internacia helpa lingvo.

乙:经过讨论,我认识到语言的国际性是件有点复杂的事情。保持世界语的简易性对我们很重要,因为容易学是国际辅助语的重要品质。

A: Erara estas la opinio de eŭropaj esperantistoj, kiuj senskrupule enkondukadas nenecesajn neologismojn de la angla, franca kaj aliaj okcidentaj lingvoj, opiniante, ke ili estas “internaciaj”. Ĉu videobendo estas pli oportuna ol vidbendo? Kial uzi la vorton “oftalmologo” se “okulisto” diras tute la samon? Ni devas observi la 15-an regulon de la Plena Gramatiko de Esperanto enkondukante fremdajn vortojn.

甲:欧洲的世界语者毫无顾忌地从英、法等西方语言引进不必要的新词,认为它们是“国际化”的,这种意见是错误的。videobendo 比 vidbendo 有什么优越性呢?为什么要用 oftalmologo 呢,既然它和 okulisto 是一个意思?我们应该按照世界语语法大全第十五条文规引入新词。

C kaj Ĉ: Ni samopinias kun vi.

丙和丁:我们同意您的意见。

备用词语

konsenti 同意,klarigi 说明,ekspliki 解释,ĝusta rezono 正确的推理,prava 对的,pruvi 证明,trafaj argumentoj 击中要害的论证,konsiderinda 值得考虑的,inda 值得的,valora opinio 有价值的见解,refuti 反驳,logika konkludo 合乎逻辑的结论,malkonsenti 反对,rifuzi 拒绝,malakcepti 不接受,kompromisi 妥协,sofismo 诡辩,erariga rezono 使人误入歧途的推理,trompi per truko 耍花招骗人,artifiki 施展计谋,kontraŭdiro 矛盾,konvinki 说服,absurda 荒唐的,sensencaĵo 无稽之谈,venke rebati 成功地反击,forblovi la ŝajne ĝustajn argumentojn 把看似正确的辩解一扫而光,nelogikaĵo 不合逻辑(的意见),blinde palpante rezoni 摸索推理,misrezoni 错误推理,kritiki 批评,forĵeti eraran opinion 放弃错误见解,senco implicita 言外之意,senco eksplicita 讲明的意思,nedisputebla 无可争辩的,eksplodi 发火,koleri 生气,aplombe 镇静地,trankvile 安详地,kviete 安静地,senekscite 平心静气地,vigle diskuti 活跃地议论,kriaĉi ĝisraŭke 力竭声嘶地大喊大叫,protesti 抗议

 

第43课回目录第45课

阅读次数 311 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *