世界语会话指南 5

5. Tempo 时间

Kiam oni antudiris la aperon de internacia lingvo?

何时预言国际语的出现?

En la deksepa jarcento. Tion antaŭdiris la ĉeĥa sciencisto Komensky (1592-1670) kaj la germana filozofo Leibnitz (1646-1716).

17 世纪,捷克科学家考门斯基(1592-1670)和德国哲学家布尼兹(1646-1670)预言过。

Kiam pubikiĝis la unua libro de Esperanto?

世界语第一书是何时发表的?

Je la 14-a de Julio de la jaro mil-naŭcent-okdek-sepa.

1887 年 7 月 14 日。

Kiam okazis la centjara jubileo de Esperanto?

世界语百周年纪念是在哪一年?

En la jaro 1987.

在 1987 年。

Kioma tago estas hodiaŭ?

今天几号?

Hodiaŭ estas la 29-a de marto.

今天是 3 月 29 日。

Kioma horo estas nun?

现在几点钟?

Nun estas la sepa kaj 25 minutoj.

现在 7 点 25 分。

Kiam vi ellitiĝas ĉiumatene?

你每天几点起床?

Je la sesa.

六点起床。

Kiam vi matenmanĝas?

什么时候早餐?

Ĉirkaŭ la sepa.

七点左右。

Kiam vi iras al la oficejo?

什么时候上班?

Je kvarono antaŭ la oka.

七点三刻。

Kioma horo estas nun laŭ via horloĝo?

你的表几点啦?

Duono post la sepa.

七点半啦。

Kiam vi komencas labori ĉiutage?

你每天什么时候开始工作?

Ĝuste je la oka.

八点正开始工作。

Ĉu vi memoras la daton de la naskiĝo de doktoro Zamenhof?

你记得柴门霍夫博士的生日吗?

Jes, la 15-a de decembro, 1859.

记得,是 1859 年 12 月 15 日。

Kiam vi finlegos la libron?

你什么时候看完这本书?

Kredeble post unu semajno.

我想一星期后。

Ĉu jam batis la oka?

打过八点了吗?

Ne, ankoraŭ ne.

没有,还没有。

Do estas ankoraŭ frue.

那么说还早呢。

Kamarado, jen sonoras la tintilo. Jam estas tempo por eklabori.

同志,铃声响了。到工作的时候了。

Venu morgaŭ precize je la naŭa.

明天请九点整准时来。

Jes, mi certe ne malfruiĝos.

好,我一定不迟到。

Reguligu vian horloĝon laŭ la murhorloĝo.

请按照挂钟对时。

Ho, ĝi iom tro rapidas! Ĝustigu ĝin laŭ la radio.

它快了一点!请按广播对时。

Mi havas biletojn por filmo je la 19-a ĉivespere. Ĉu vi povus iri kun mi?

我有今晚 19 点的电影票。你可以和我同去吗?

Jes, volonte. Sed mi devos unue iri al la stacio posttagmeze, ĉar mia kuzo alvenos je la 17-a.

好,可以。不过我下午先得去车站,因为我表哥 17 点到这儿。

Tio ne malhelpos, ĉar nun la trajnoj estas ĉiam akurataj.

那不碍事,现在火车都是正点到。

Mi esperas, ke mi povos lin konduki hejmen je la 18-a kaj finos la vespermanĝon en unu horo.

我希望 18 点能带他回家,一小时吃完晚饭。

Ĉu via horloĝo iras akurate?

你的表准吗?

Ĝi neniam eraris eĉ minuton.

它从不差一分钟。

Ankaŭ mia horloĝo bone funkcias, sed mi ofte forgesas ĝin streĉi.

我的表走得很好,可是我常常忘记上弦。

Prefere aĉetu por vi aŭtomatan aŭ elektronikan horloĝon, kiu povas iradi sen bezono de streĉado (de risorto).

最好你买块自动手表或者电子表,用不着上弦。

Ĉu via kuzo longe restos ĉi tie?

你表哥在这儿呆的时间久吗?

Mi ne estas certa pri tio. Eble li forveturos baldaŭ post la simpozio.

我说不好。他也许开完学术讨论会就走。

Ĉu tia kunsido kutime okazas ĉiujare?

这种会每年都开吗?

Ne. Ĝi okazas en ĉiu dua (tria, kvara) jaro.

不。它每两(三、四)年开一次。

Kiom longe ĝi daŭras ĉiufoje?

每次开多久?

Sep aŭ ok tagoj.

开七八天。

Ĉu via studrondo regule kunvenas?

你们的学习小组经常开会吗?

Jes, ni kunvenas vespere de ĉiu dimanĉo.

是的。我们每个星期日的晚上开会。

Kiomfoje kaj po kiom da horoj via Esperanto-grupo lernas en ĉiu semajno?

你们的世界语小组每星期开几次会?每次开多长时间?

Dufoje, po du horoj.

开两次,每次两小时。

Do vi kunsidos je la 28-a, ĉu ne?

那么你们 28 日要开会了,是不是?

Certe. Ĉar la lastan dimanĉon ni decidis aŭskulti tiutage surbendigitan rakonton de sinjoro S.

一定开。因为上星期天我们决定在那天听 S 先生讲故事的录音。

Ĉu ankaŭ nemembroj povus ĝin ĉeesti? Mi ne deĵoros tiutage kaj povas ĉeesti.

不是会员也可以参加吗?那天我不值班,可以去。

Vi certe estos bonvena! En aprilo estos la kvina datreveno de la fondiĝo de nia grupo kaj ni aranĝos ekspozicion.

一定欢迎你来!四月份我们小组成立五周年,我们要举办展览会。

Bonvolu helpi nin per viaj esperantaĵoj.

请用你的世界语书刊帮帮我们。

Volonte!

我很愿意!

备用词语

A. 四季

printempo 春,somero 夏,aŭtuno 秋,vintro 冬

B. 月份

januaro 一月,februaro 二月,marto 三月,aprilo 四月,majo 五月,junio 六月,julio 七月,aŭgusto 八月,septembro 九月,oktobro 十月,novembro 十一月,decembro 十二月

C. 星期

semajntagoj 周日,lundo 星期一,mardo 星期二,merkredo 星期三,jaŭdo 星期四,vendredo 星期五,sabato 星期六,dimanĉo 星期天

Ĉ. 节日

La Novjara Tago 元旦, La Printempa Festo 春节,La Unua de Majo (Majfesto) 五一节,La Virina Tago (La Oka de Marto) 三八妇女节,La Infana Tago 儿童节,La Unua de Julio 七一,La Unua de Aŭgusto 八一,La Aŭtunmeza Festo 中秋,La Nacia Festo 国庆节,La Kristnasko 圣诞节,Pasko 复活节,Pentekosto 五旬节,Karnavalo 狂欢节,La Drakboata Festo 龙舟节,La Torĉofesto 火把节,La Librotago 书籍节,La Lanterna Festo 灯节,ferio 假日(一天),libertempo 假期

D. 其他用语

La okdekaj jaroj 八十年代,jardeko 十年,dekado (tagdeko) 旬,printempa ekvinokso 春分,aŭtuna ekvinokso 秋分,somerkomenco 立夏,aŭtunkomenco 立秋,somera solstico 夏至,vintra solstico 冬至,ordinara jaro 平年,superjaro 闰年,periodo 时期,stadio 阶段,momento 时刻,sekundo 一秒,minuto 一分,palpebrumo 瞬间,刹那,efemera 短暂的,eterneco 永恒,vivdaŭro 一生、终身,diurno 一昼夜,noktomezo 子夜,antaŭvespero 前夜,poste 以后,frue aŭ malfrue 早晚,tuj 立刻,Arĝenta Jubileo 银庆,Ora Jubileo 金庆,fruigi la eldonon 提前出版时间,malfruiĝinta novaĵo 迟到消息,antaŭdate plenumi taskon 提前完成任务,ĝisdatigi 使及时

 

第4课回目录第6课

阅读次数 638 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *